Andreas:
Kelkaj "bonlingvismaj decidoj"
estas tute arbitraj, bazighantaj chefe sur la personaj preferoj de
Renato kaj/au Marcos
Mi ne neas, ke mi havas tre fortajn fiksitajn ideojn, sed mi provas
atenti ĉiujn.
Pli kaj pli mi emas rekomendi tion: Oni uzu nek bonlingvisman
Esperanton nek malbonan Esperanton, sed launorman Esperanton.
Mi alte taksas vian provon veni al norma Espernato surbaze de decidoj
de la pasinteco, sed bedaŭrinde ĝenerale valida normo ne ŝajnas
ekzisti. Kelkaj eĉ entute neas la valoron de normo en lingvo. Ili,
evidente, en tiu ekstrema formo, estas iom frenezaj, sed tamen....
Amike
Renato