- lagero --> nazia koncentrejo
Sammtempe, en la alia diskutlisto, mi proponas oficialigi "nazi-o"
J-K Rinaldo
mi proponas aldoni - lagero --> nazia koncentrejo
Mi ne forte kontraŭas la proponon.
Tamen, anstataŭigante unuopan vorton per plurvorta esprimo oni ĉiam
memoru, ke ne plu eblos rekte formi derivaĵojn el ĝi. Se "lagero" iĝus
"nazia koncentrejo", "lagera" iĝus "tia, kia en nazia koncentrejo" kaj
"lagere" iĝus "tiel, kiel en naziaj koncentrejoj". Se ne paroli pri
"lagerestro".
Ĉu sen la menciitaj mallongaj esprimoj ni povas trankvile pluvivi? Se
tiel, estu akceptita la propono de Rinaldo.
--
Fabio
Mi ne forte kontraŭas la proponon.
J-K Rinaldo:
>mi proponas aldoni
>- lagero --> nazia koncentrejo
En la itala, verdire, oni distingas “campi di concentramento tedeschi” (= germanaj koncentrejoj) disde “campi di sterminio nazisti” (“naziaj ekstermejoj”), kvankam multaj el tiuj lauxdiraj koncentrejoj estis lauxfakte ekstermejoj. Sed en esperanto mi ne estus tiel precizema, do mi nek aldonus “germana/ nazia/ triaregna”, nek (krom se nepre necese) distingus inter koncentrejo kaj ekstermejo.
Cetere, “koncentrejo” estas (bedauxrinde) gxenerala fenomeno, ankaux nuntempa, kvankam oni dauxre elpensas euxfemismojn por nomi ilin tiel, ke ili sxajnu akceptebla afero.
Gxis
Antonio
>> - lagero --> nazia koncentrejo
> Mi ne havas problemojn aldoni tiun linion. Ĉua aliaj havas observojn?
Vidinte la proponon mi pensis, ke iu ŝercas. Mi eĉ ne
povis imagi, ke "lagero" signifas koncentrejon, sed
ŝajne iuj uzas ĝin tiel, ĉar ĝi troviĝas almenaŭ en
ne-PIV-aj vortoj de Cherpillod. La sola internacia signifo,
kiun mi povas pensi por "lagero" estas "bierspeco".
Nu, se oni ĝin aldonas, estos unu plia strangaĵo, kiun
iu feliĉulo ekuzos, trovinte ĝian signifon eĉ en la
respektinda bonlingva vortaro.
Harri
Amike
Renato
Sendepende de tio, ĉu ni uzos tian signon por "lagero" aŭ ne, ĉu la aliaj konsentas ke foje povas esti utile havi ankoraŭ pli fortan evit-markilon ol "→" en niaj listoj? (Mi ekzemple ankaŭ aplikus ĝin al "-ab-" kaj "mava", sed pri tio eblus ankoraŭ diskuti.)
Ĉu iu povas kontrolu ĉu ankaŭ en Krause?
Renato:
Kaj en la vortaro de Minnaja. Ĉu iu povas kontrolu ĉu ankaŭ en Krause?
Se jes, tiam ni estos vere devigastaj aldoni ĝin, malgraŭ la risko, kiun
antaŭvidas Harri.
En vortaro Krause gxi ne estas; ecx neniu mencio pri koncentrejo estas sub la kapvorto Lager; cxe Konzentrationslager estas "koncentrejo".
Tamen, la germana termino "lager" en la senco "koncentrejo" estas konata (bedauxrinde, pro sperto) en pluraj landoj. Tio okazas, ekzemple, en itala lingvo, kie la vorto estas uzata (ecx laux la gxusta malmola germana prononco, dum laux la itala elparolo oni legus "lagxer"!), ne nur en rilato kun la naziaj koncentrejoj, sed ankaux por priparoli cxiujn situaciojn, kie homoj estas tenataj en malhomaj kondicxoj.
Estas kurioze, ke dum Harri miras ke al "lager" oni povas doni la signifon "koncentrejo", pliagxaj kaj mezagxaj italoj miregas, ke al iu speco de biero oni povas doni la nomon "spezial Lager" (cxar tiuj italoj tute ne konas la bazan signifon "tenejo, stokejo", sed ja konas la signifon "koncentrejon").
Pri la uzo de "lagero" en esperanto, mi trovis gxin minimume:
en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Le_Chambon-sur-Lignon
en Wapedia: http://wapedia.mobi/eo/Recsk
kaj en publikajxoj:
italaj: http://www.ueci.it/tekstoj/kompendio_pagxo.htm
germanaj: http://www.esperanto-nb.de/informiloj/2005/verda_informilo2005_17.html
Mi neniam uzis gxin; sed la supraj ekzemploj montras, ke tiu vorto efektive vagas tra Esperantujo.
Do, se oni taksas tiun vorton evitinda, oni gxin malrekomendu, sen timo, ke gxuste tiu malrekomendo plifortigos tiun vorton, diskonigante gxian (evitindan) uzon. Laux mi, oni povas eviti malbonon nur se oni konas gxin.
Gxis
Antonio
- lagero --> homa ekstermejo
Eble la naziajn metodojn, tra la mondo, oni uzis ankoraŭ (ĉu en Bosnio)
kaj bedaŭrinde oni povos uzi ankoraŭ.
Krome estas advantaĝo, post eble 70 jaroj, ne kulpigi dum la ĉiamo la
germanan popolon pro la nazia konduto.
J-K Rinaldo
germane, kiom mi scias, "Lager" origine estis la gxenerala vorto por tendaro
kiu ne nepre konsistas el tendoj.
Mi preferus ne havi linion pri gxi...
gxis, Ronaldo N
Laŭ mi estas bona regulo listigi ĉiujn neologismojn, kiuj
- aŭ aperas aŭ en almenaŭ du nacilingvajn vortarojn,
- aŭ aperas eĉ nur en PIV, kiu estas fakte grava vortaro, kiu pova
misgvidi la esperantistaron.
Ĉu estas tiu la diskrimilo por aperigi la neologismojn?
J-K Rinaldo
Leo De Cooman skribis:
> Se mi ne eraras la germana vorto Lager estas plursenca. En
> vendoproponoj kutime troviĝis: liverebla "ab Lager", el stoko.
> Supozeble la uzo de "Lager" por "stoki" malamikojn estis nazia
> kaŝnomo.
Apenaux! "Lager" estas parenca al "liegen" (kusxi) kaj "legen" ("kusxigi",
meti). Gxia kerna signifo do estas "kusxejo". Kiel jam klarigis iu alia, tia
kusxejo povis esti milita tendaro aux bivako. De "kusxejo" la pasxo ne estas
longa gxis "stokejo", "konservejo", "magazeno".
> Cetere alia vorto "lagro" estas teĥnike uzata.
Sendube la origino estas la sama. Mi supozas, ke la ideo malantaux tio
estas, ke lagro konsistas el diversaj eroj iel kusxantaj.
Cetere la norvega transprenis "lager" por la signifoj "stok(ej)o" kaj
"lagro", dum tendaro - kaj ankaux koncentrejo - estas "leir"
("konsentrasjonsleir"), svede "läger".
Otto