C'u, Keyhan, vi volas ke ni trovu samsignifaj'on por "stevardo" au'
simple ke oni provus influi PIV-on por ke g'i s'ang'u la difinon?
En la itala oni diras "assistente di volo" = "flug-helpanto".
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>Tamen mi preferas la kunmetaĵon "flug-helpanto".
Dankon! Ni atnedu la aliajn.
Keyhan:
C'u, Keyhan, vi volas ke ni trovu samsignifaj'on por "stevardo" au'
simple ke oni provus influi PIV-on por ke g'i s'ang'u la difinon?
En la itala oni diras "assistente di volo" = "flug-helpanto".
> Jes. Mi deziras trovi samsignifan vorton por "stevardo" sed
> aviadil-kelnero sxajne ne estas tauxga vorto laux difino en PIV.
> Cxu "flug-helpisto" tauxgas?
Momente mi provizore registris:
stevard-o = flug-help-ant-o, flug-help-ist-o
Momente mi provizore registris:
stevard-o = flug-help-ant-o, flug-help-ist-o
Ankau en la angla oni nun evitas la vortojn "steward/ stewardess" favore de "flight-attendant" eble flug-servisto.
Mi vidas ke en nova vortaro Pons Englisch-Deutsch, oni diras 'Flugbegleiter" flug-akompananto, en la germana.
>Ankau en la angla oni nun evitas la vortojn "steward/
>stewardess" favore de "flight-attendant" eble flug-servisto.
Dankon!
En la norvega: Sur sxipo: "stuert" (norvegigo de "steward"), difinita kiel
"persono, kiu respondecas pri la mangxoprovizado de la sxipo, la mangxigado
de la pasagxeroj ktp. (kp. 'steward')". Sub "steward" oni legas:
"administranto de mangxoprovizo sursxipe, cxefkelnero sur sxipo". Sub
"stewardess":"kelnerino; flugmastrino". Tiu lasta vorto, "flyvertinne",
estas - aux estis antaux la klopodado trovi sekse neuxtralajn vortojn, la
normala vorto por "aviadila stevardino".
En la hispana, aviadila stevardino estas "azafata", interesa ekzemplo de
signifosxangxo. Antauxe tiu vorto signifis "cxambristino, kiu priservis la
regxinon". La vorto estas derivita de "azafate", pruntajxo el la araba
"safat" = (laux la duvoluma hispana vortaro de María Moliner) "korbeto el
palmofolioj, en kiu la virinoj tenas siajn parfumojn ktp.". La signifo de
"azafate" en la hispana sxangxigxis al "pleto", sed en la cxiutaga hispana
oni nomas pleton "bandeja". Do ordinaraj hispanlingvanoj apenaux konas la
vorton "azafate", sed "azafata" kun la signifo "aviadila stevardino" cxiuj
konas kaj uzas.
Anstatauxa Esperanta vorto? Cxu "(sxipa/aviadila) prizorgisto"?
Otto
Laux mi nek "flughelpisto" nek "flughelpanto" tauxgas, cxar ili donas la
impreson, ke la persono helpas pri la flugado mem, kiam li/sxi fakte helpas
EN LA AVIADILO.
Otto
>Anstatauxa Esperanta vorto? Cxu "(sxipa/aviadila) prizorgisto"?
Momente mi akceptis vian c'efan rimarkon kaj s'ang'is la linion al:
stevard-o = dum-fluga help-ist-o, dum-fluga help-ant-o, pasagxer-pri-zorg-ant-o
Kion vi pensas?
> stevard-o = dum-fluga help-ist-o, dum-fluga help-ant-o,
> pasagxer-pri-zorg-ant-o
>
> Kion vi pensas?
Provizore en ordo, sed eble iu povos eldistili pli elegantan solvon.
Otto
stevard-o = dum-fluga help-ist-o, dum-fluga help-ant-o, pasagxer-pri-zorg-ant-o