ĉu bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.
Mi pensis pri "krom". Antaŭ nelonge mi vidis "malkrom".
Mi konsideras "maltrans" ege pli bonlingva ol "cis". Pri "malantaux",
"malsuper", "disde" kaj "ekde" oni hodiaux ne miras. Mi ne scias, cxu mi
kuragxas doni respondon same gxeneralan kiel via demando. Tamen mi diru, ke
en cxi tio - kiel en cxio lingva - oni devas zorgi, ke cxiuj eroj, kiujn oni
kunigas, estu inter si koheraj signife.
Otto
Gxi devus signifi "inkluzive de". Laux Lingva Respondo 136 (Waringhiena
numerado), "La prepozicio 'krom' antaux iu vorto signifas, ke tiu vorto
staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas gxin kiel ion apartan;
tial gxi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono,
depende de la cirkonstancoj, en kiuj gxi estas uzata. [...]"
Otto
Gxi devus signifi "inkluzive de".
mi notis, ke la aŭtoro uzis ĝin en la signifo de "escepte de".
Karaj amikoj,ĉu mi rajtas starigi demandon? Se jes, mi volus demandi, ĉu bonlingvisto rajtas uzi prefikson en prepozicio.