saracen-o = islam-an-o
Laŭ rapida esploreto pri la vorto, ĝi origine estis la nomo de certa popolo vivanta en la nordokcidento de la araba duoninsulo jam antaŭ la islama tempo.
Poste la signifo disvastiĝis al "islamaj araboj", "islamaj araboj kaj maŭroj" aŭ eĉ "islamanoj" ĝenerale, sed ĉiam rigardate el la vidpunkto de la kristanoj.
Kiam oni studas historion internaciece, oni verŝajne ne uzus tiun vorton kun ĝiaj pli postaj signifoj (do nur kun la origina signifo de unu certa popolo de la araba duoninsulo). Sed se oni tradukus kristane influitajn historiajn tekstojn al Esperanto, oni verŝajne ja emus uzi la vorton (kies signifon oni kompreneble devus klarigi por tiu kunteksto).
Mi do dubas pri la indeco de linio pri ĉi tiu tre speciala radiko. Se ni entute havos linion, ĝi certe devas iel montri, ke uzi la vorton por ĝia origina signifo ja estas en ordo.
Amike,
Marcos