kategoriigo de la vorto

0 views
Skip to first unread message

adam....@gmail.com

unread,
Nov 6, 2007, 12:38:16 AM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/6/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
> Nuntempe ni havas la tri signojn "=", "=-->" kaj "-->". Tamen ekzistas kvar
> eblecoj:
>
> ne-oficiala kaj malrekomendata oficiala kaj malrekomendata
>
> ne-oficiala kaj ne malrekomendata oficiala kaj ne malrekomendata
>
> Ni do nuntempe ne havas signon por "ne-oficiala kaj ne malrekomendata" (kiel
> ekz-e "humuro"). Laŭ mi la plej bela solvo estus aparte mencii la
> oficialecon kaj la rekomendatecon. (Ekz-e, oficialaj elementoj povus esti
> markitaj per altigita "o", kaj la distingo inter "=" kaj "-->" temus nur pri
> rekomendateco). Sed la malavantaĝo de tio estus, ke ĝi postulus grandajn
> ŝanĝojn en la listo. La nun pli facile realigebla solvo estus simple aldoni
> kvaran simbolon (eble "-->=" por "ne-oficiala kaj ne malrekomendata".
>
> Kion opinias la aliaj?

Ĉu la rekomendateco de la vorto estas nur aŭ ĉefe funkcio de ilia
oficialeco (aŭ fundamenteco)? Ĉiuj uzas iujn neoficialajn radikojn,
kaj estas iuj oficialaj radikoj kiuj tute ne kongruas kun la spirito
de la lingvo. Eble oficialeco estas nur refutebla antaŭsupozo pri la
taŭgeco de la radiko, kvankam tiam, kompreneble, ni ne ĉiuj konsentos
pri indikoj, kiujn Renato faras.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2007, 2:41:03 AM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Nuntempe ni havas la tri signojn "=", "=-->" kaj "-->". Tamen
>ekzistas kvar > eblecoj

Jes.

Adam:

>C'u la rekomendateco de la vorto estas nur au' c'efe funkcio de ilia
>oficialeco (au' fundamenteco)? C'iuj uzas iujn neoficialajn

>radikojn, kaj estas iuj oficialaj radikoj kiuj tute ne kongruas kun
>la spirito de la lingvo. Eble oficialeco estas nur refutebla

>antau'supozo pri la tau'geco de la radiko, kvankam tiam,
>kompreneble, ni ne c'iuj konsentos pri indikoj, kiujn Renato faras.

Efektive la listo iom kreskis sen grandaj teoriaj konsideroj.

Por novaj radikoj lau' mi nebezonataj mi ekuzis -->.

Poste mi pensis, ke fundamentaj radikoj estas lau'difine netus'eblaj,
kvankam oni ja rajtas proponi ekvivalentojn por ili. Pro tio mi,
tamen, pensis, ke ni metu tiujn ekvivalentojn post la signo =,
alivorte ni ne deklaru ilin forigendaj sed simple egalaj al la ekvivalentoj.
La samon poste mi faris por la oficiligitaj radikoj.

Poste mi renkontis okazojn de oficialaj radikoj, kiujn mi mem ne
eltenas, kiel "animalo", kaj tiam mi inventis la kombinon =-->.

Nun ni alfrontas la okazon de neoficialaj vortoj tre uzataj kaj por
kiuj ni ne estas certaj c'u entute malrekomendi ilin. La ekzemplo
estas "humuro". Oni povus pensi pri nova signo, kiel diris Marcos,
ekzemple == au' +-, sed eble ni devas teorie repripensi la tutan
sistemon. Ekzemple ni povus dau're uzi --> por malrekomendo kaj = por
simpla propono de ekvivalenta formo sendepende de la statuso de la vorto.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages