Op 11/07/2012 22:14, Anna Lowenstein schreef:
> Ĉu ili estas tiuj aferetoj, kiujn nederlandanoj disŝutas sur panon? Ĉu la vorto povus esti io de la speco "semetoj", aŭ "sukersemetoj"?
Miascie nederlandanoj disŝutas "muisjes" sur pantranĉaĵon. Laŭvorte
"muisjes" signifas "musetoj". Temas pri ĉokoladaj eretoj en la formo
de... musa fekaĵo.
Alia vorto por tio estas "chocolade hagel" (ĉokolada hajlo).
Iuj ŝatas semetoj de papavoj (ekzemple sur bulkoj). Mi supozas, ke ankaŭ
aliaj dolĉaĵoj uzeblas kiel ŝutaĵo. Mi memoras, ke iam, kiam mi ankoraŭ
havis verajn dentojn, estis metalaspektaj globetoj sur la kremo sur
kuko... tre malmolaj... katastrofaj por unu el miaj dentoj.
La nederlanda vorto "strooisel" havas tre ĝeneralan signifon. Ekzemple
en stalo oni disĵetas "strooisel" sur la plankon. Kiam la vojoj estas
glataj pro glacio aŭ neĝo oni disŝutas "strooizout" (disŝuta salo).
Segaĵoj kaj rabotaĵoj, cindroj, ... povas servi kiel "strooisel" sur
vojeto. Ĝi ne aparte signifas ion manĝeblan.