a. La decidoj en la centra diskutlisto povas rilati al
i. la statuto
ii. starigo kaj malfondo de retagadlistoj, ilia decidometodo kaj unu aŭ pluraj programpunktoj komisiitaj al ties anoj
iii. elektado de prezidanto, sekretario kaj kasisto kaj de estroj de agadlistoj por periodo de tri jaroj
iv. la retejo de TE kaj la programpunktoj en ili diskonigataj
v. la elekto de individuoj por aliaj daŭraj funkcioj
vi. la taskado de individuoj pri taskoj limigitaj laŭ daŭro, por organizaj aferoj, ekzemple registrado de ĉeestantoj en kunveno dum Universala Kongreso, eldonaj aferoj, ekzemple redaktado de deklaro, teksto aŭ libro kiu reprezentas la (plimultan) opinion de la membroj, kaj tiel plu
vii. ĉiuj ĝeneralaj mastrumaj kaj enhavaj aferoj, kiuj ne apartenas al la kompetento de iu aparta retagadlisto, kiaj la organizado de fizika kunveno dum Universala Kongreso, la rilatoj al Universala Esperanto Asocio kaj al la Akademio de Esperanto, la alto de la kotizo por membro kaj observanto kaj ĝia validecdaŭro
viii. ĉiuj kondiĉoj kaj proceduroj pri la maniero en kiu oni prezentu sin kiel kandidaton por elekto aŭ taskiĝo, pri la kondiĉoj por povi esti kandidato kaj la sistemo de kalkulado de tio kiu estas la elektito aŭ taskito, proponado, kandidatigo kaj voĉdonado
ix. ĉiuj aliaj kondiĉoj kiuj favoras bonan internan funkciadon de la asocio
La krizo en kiu TE nun trovighas pro
ignorado de la (Antauparolo kaj la 51a regulo de la) FdE,
la fakto ke ekestis persona konflikto inter Renato kaj mi pri la tasko, kiun li havis,
serchi taugan reprezentanton,
la manko je klareco pri la celo kaj kurso de la-bona-lingvo kaj
mia foriro el la funkcio de sekretario kaj la elekto de nova prezidanto de TE,
ni bezonas nun eki diskuton en chi-tiu listo pri tio.
Cetere skribghas en la statuto, ke
La membroj de retagadlisto elektas ĉiun trian jaron reprezentanton inter la membroj de la asocio.
En voĉdonadoj en la centra diskutlisto tia reprezentanto havas nombron da voĉoj,
kiu egalas al la superen rondigita nombro da centoj da membroj de tiu retagadlisto.
----- Original Message -----
From: MorphemeAddictTo: Johan DerksSent: Wednesday, May 02, 2012 10:05 PMSubject: Re: pli da homoj kiuj prenas respondeconJohan,Kial reprezentanto necesas?stevo
2012/5/2 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
Karaj kolegoj !Vi vershajne legis, ke Renato Corsetti kandidatigis sin por esti reprezentanto de la retdiskutlisto la-bona...@googlegroups.com en la centra "organo" tutmondeca...@yahoogroups.com. La situacio baldau estos tia, ke Renato ne nur estas prezidanto de Tutmondeca Esperanto, sed ankau via reprezentanto en la centra listo.Mi bedauras tion, char mi opinias, ke la maljunuloj, li kaj mi, devas lasi spacon al junuloj, ne char tiuj estas pli saghaj, sed char ni bezonas pli da homoj kiuj prenas respondecon. Ofte sperton kaj scion, bezonatajn por bone funkcii, oni nur akiras - klopodante kaj glitighon riskante - post kiam oni PRENAS respondecon.Estas rimarkinde, ke el 137 membroj de la listo la-bona...@googlegroups.com neniu alia ol Renato pretas esti elektita en la centra diskutlisto.Mi opinias, ke indus multe pli diligente varbi, char fakte la posteneto devigas nur al popasha enprofundigho en la rolon de via retdiskutlisto kiel chefa reprezentanto de bonlingvismo.Renato rezignis pluserchi. (Estis lia tasko, mi petis lin !) Li faras tion, kiom mi komprenas, el la ideo, ke oni bezonas solvon, ne organizajhajn regulojn.Li scias, ke mi sendas chi-tiun mesaghon al vi. Por tio mi simple serchis la plej oftajn kontribuantojn de aprilo, esperante, ke vi pretas konsideri vian kandidatecon.Sendi mesaghon al la tuto vershajne ne havas sencon, char, kiel skribis Renato al mi:"Johan, mi konas multajn membrojn de ĉi tiu listo, kiuj simple forviŝas viajn mesaĝojn pri ĉi tiuj adminstraj temoj, ne leginte ilin. Ĉi tie la homoj ĉefe interesiĝas pri la lingvo."Mi atendas, ke se iu el vi kandidatigas sin, Renato retirighos, char kun lia kandidateco la rezulto de vochdonado jam estos tre vershajna, chu ?Tiu situacio, ne nur chi-tie, sed en tuta Esperantujo, estas unu el la grandaj problemoj de la movado !Mi ne sendas chi-tiun alvokon, char mi volas konkurenci kun Renato. La veran motivon mi skribis supre.Mi mem en julio ne estos kandidato por esti la nova sekretario de Tutmondeca Esperanto.Dissendu chi-tiun alvokon, se vi ne mem kandidatighos !Johan Derks
> La krizo en kiu TE nun trovighas
pro
ignorado de la (Antauparolo kaj la 51a regulo de la) FdE,
la fakto ke ekestis persona konflikto inter Renato kaj mi
pri la tasko, kiun li havis, serchi taugan reprezentanto
Kara Johan, ne estas krizo kaj ne estas konflikto. Mi plu
rediras, ke mi ne volas tro multe ĝeni la listanojn per
absurdaj reguloj kaj petoj.
Ek de nun bonvolu ne plu sendi mesaĝojn de ĉi tiu speco al
ĉi tiu listo, sed nur al la listo 'tutmondeca-esperanto'.
Amike
Renato
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org