Gxis nun, mi uzis "navedulo"; "; sed ankaux "pendolanto" tauxgas.
Gxis
Antonio
Chu taugas la vorto "pendolanto" (= traduko de la germana vorto)? Au
chu oni precizigu, ekzemple tiel: "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?
Aliaj ideoj por kunmetaĵoj estas bonvenaj. Sed same bonvena estas indiko pri tio, ĉu iu ne-Eŭropa lingvo ankaŭ uzas la metaforon kun "pendoli".
Mi iam lernis, ke oni diras kaj diru pri tio "navedi". Mi pensis,
ke tio estas jam plene establita, sed eble mi eraris. La demando,
ĉu estu NAVED/ aŭ NAVET/ estas kompreneble plia komplikaĵo. Sed
ĉiuokaze unu el tiuj formoj meritas oficialigon almenaŭ por la
baza teksila signifo, sur kiu baziĝas la metafora veturada senco.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Mi iam lernis, ke oni diras kaj diru pri tio "navedi". Mi pensis, ke tio estas jam plene establita
ĉu estu NAVED/ aŭ NAVET/ estas kompreneble plia komplikaĵo. Sed ĉiuokaze unu el tiuj formoj meritas oficialigon almenaŭ por la baza teksila signifo, sur kiu baziĝas la metafora veturada senco.
Teorie jes. Ni tmaen ne havas linion pri tio, ĉar ne ekzistas malbonlingva esprimo pri tio, ĉu ne?Ĉu "laborpendolulo" ankaŭ taŭgus?
> Se estas risko de neĝusta kompreno, oni povus pliprecizige ekzempleIun tian mi komprenus kiel iun, kiu pendolas de unu laboro al alia.
> per "laborpendolanto".
Renato Corsetti:
>PIV aludas je ir-reira trajno = naveta trajno, sed aliflanke Wells tradukas "commute" per "pendol(-vojaĝ)i".
Antaux kvardeko da jaroj, komencis veturi en Italujo (kaj versxajne ankaux en aliaj landoj) aparta speco de trajno, kiu osciladas cxe vojkurbigxoj, kaj tiel kapablas teni altajn rapidojn ankaux cxe ofte kurbaj fervojaj strekoj. La itala komunlingva nomo de tiu speco de trajno estis PENDOLINO (= Pendoleto)
http://it.wikipedia.org/wiki/Pendolino
kaj mi kutimis gxin traduki per “Pendoltrajno”, cxar temis gxuste pri trajno kiu pendolis (la formala nomo estas “trajno kun variigebla arangxo”; nuntempe, en Italujo gxi estas identigita per anglalingva nomo, “Eurostar” = Euxropa Stelo).
Ir-reira (naveda) trajno estas alia (kaj tre pli modesta) afero: vagonaro kun blokita konsisto, ofte kun unu lokomotivo cxekape kaj unu cxevoste por ebligi revenvojagxon sen bezono sxangxi lokomotivon, kiu iras-reiras laux la sama (nelonga) vojo.
La fervoja terminaro de IFEF tradukas gxin per “navettrajno”. Persone, mi ne sxatas tiajn malfacile elparoleblajn kunmetajxojn, do mi disigas al “naveta/ naveda trajno”.
La plej proksima metaforo por laboranto, kiu cxiumatene iras for kaj revenas hejmen vespere, estas tiu de navedo/ naveto, parto de teks-aparato kiu iras-reiras cxiam en la sama maniero kaj takto. Tiu metaforo estis uzita ankaux por ir-revenaj kosmosxipoj (Shuttle).
Alia demando estas, cxu navedo aux naveto; la demando similas al tiu pri multaj aliaj vortoj (ekz. etiketo/ etikedo, cigaredo/ cigareto, arbeto/ arbedo, informatiko/ informadiko ktp), kie estas sentata le bezono distingi disde vortoj finigxantaj per –et.
Estas interese, ke kiam en la traduko de la Malnova Testamento Zamenhof trovigxis antaux la koncepto “navedo”, li uzis “bobeno”, kiu en PIV estas indikita kiel “arkaika” kun resendo al navedo:
Ijob 7,6: miaj tagoj forflugis pli rapide ol bobeno de teksisto
(mi neniel uzus hodiaux “bobeno” en tiu senco)
Latine: Dies mei velocius transierunt quam navicula texentis
Germane: Meine Tage sind leichter dahingeflogen denn die Weberspule
France: Mes jours ont couru plus vite que la navette
Angle: My days are swifter than a weaver's shuttle
Naveto/ navedo, konforme al la latina “navicula”, rilatas al “sxipeto” (latine, sxipo = navis).
Por cxeokaza informo: poemo de la itala poeto Giovanni Pascoli (1855-1912), titolita “La tessitrice”, estis esperantigita de Giordano Azzi kun titolo “La teksistino”; en gxi estas uzata plurfoje la itala vorto “spola”, kiu estis tradukita gxuste per “navedo”:
La bianca mano lascia la spola.
…..
Muta la spola passa e ripassa.
La blanka mano lasas navedon.
….
Mute navedo iris reiris.
Gxis
Antonio De Salvo
Renato Corsetti:
>Kara Antonio,
>ĉu mi bone komprenas ke via preferata
termino estas "naved-ul-o"?
Jes.
Antonio
Informe: en la nederlanda "schietspoel" (pafbobeno), ĝi estas la bobeno,
kiun la teksmaŝino "pafas" tra la spaco inter la supra kaj malsupra fadenaro
de la teksota peco.
Amike salutas
Leo
Por la teksmashina ilo oni uzu nek "shipeto" nek la novan vorton "navet'o", sed "nav'et'o", kies radiko estas ech oficiala! Kaj por "Pendler" oni uzu "nav'et'ul'o" - koncize, simple kaj novvort-evite.
> en la nederlanda "schietspoel" (pafbobeno),
>> nek la novan vorton
>> "navet'o", sed "nav'et'o", kies radiko estas ech oficiala! Kaj por
>> "Pendler" oni uzu "nav'et'ul'o" - koncize, simple kaj novvort-evite.
>>
> Kara Andreas, vi iĝis eĉ pli noradikevita ol ni ĉiuj kune.
>
> Leo:
>
>
>> en la nederlanda "schietspoel" (pafbobeno),
>>
>
>
> Mi kredas, ke ni devas iomete pli komplete studi la tutan aferon kaj
> kompreni kiel "bobeno" estis ne plu uzata. Leo, ĉu vi komptentas ankaŭ
> pri teksado?
Bobeno estas fakte la itallingva "rocchetto".
Eventuale por difini "navedo" oni povus uzu la vorton "bobeningo".
J-K Rinaldo
Hazarde la modernigojn, kiujn ni faris en la sepdekaj jaroj pri iuj larĝegaj
tapiŝteksmaŝinoj, celis igi navedojn senbobenaj: la laularĝaj fadenoj venis
el du grandegaj bobenoj ekster la maŝino. La navedo servis nur por kuntiri
tiujn fadenojn tra la "faŭko" (la spaco inter la supra kaj malsupra
fadenaroj).
La afero sukcesis kaj la avantaĝo estis, ke la maŝino povis sola plulabori
dum horoj. Antaŭe la teksisto devis remeti novan bobeneton en la navedon
post ĉiuj kelkaj minutoj.
En aliaj (malpli larĝaj) tapiŝteksmaŝinoj ni anstataŭigis la navedojn per
stangomeĥanismoj.
"Bobeningo" evidente ne taŭgus, se ne estas bobeno en la navedo.
Cetere ekzistas multaj bobeningoj, kiuj ne estas navedoj.
Ni nomis la projekton "senbobena navedo".
En iuj modernaj rapidegaj maŝinoj (por malapezaj teksaĵoj, de alia
maŝinkonstruisto) la "navedo" estas... kuglo aŭ eĉ akvoguto aŭ aerŝpruco!
Amike salutas
Leo
“Bobeno” estas malgranda ilo por teni fadenon. Oni uzas g’in ankau’ por teni malgrandajn kvantojn de lanfadeno, kiam oni teksas mane.
“Navedo” au’ “Naveto” supozeble estas la pli longa, plata ilo por teni lanfadenon dum teksado per teksilo. C’ar g’i estas longa, oni pli facile kaj rapide povus pasigi g’in de unu flanko de la teksilo al la alia. Bona nomo por g’i s’ajnus al mi “lantenilo”, “fadentenilo”, “fadenbastono” au’ simile. En la bildo de teksilo, vi vidas, ke la homo tenas tian lantenilon.
“S’pinilo” au’ “spindelo” estas malgranda ilo, kiun oni uzis en la pasinteco por eltiri kaj tordi unu fadenon el bulo da natura lano. Por fari pli grandskale, oni povis ankau’ uzi s’pinradon.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì
30 ottobre 2009 19.08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) naved-o
La demando estas, chu tiuj linioj estas bonaj: naved·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → nav·et·o navet·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → nav·et·o naved·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → nav·et·ul·o navet·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → nav·et·ul·o
Renato Corsetti:
>- la zamenhofa uzo de
"bobeno" por "navedo" estas malfacile tenebla, krom se oni
aldonas alian elementon (nederlandanoj diras "paf-bobeno");
>- ĉu ni devus havi la linion:
naved-o/nav-et-o --> faden-ten-il-o?
>- ĉu ni devas plucerbumi pri manieroj
por diri "naved-o"? andreas faris proponon tiurilate.
Almenaux en itala lingvo, “navetta” (sinonimo: “spola”) signifas kaj “bobeno” (= fadenvolvajxo) kaj “bobeningo” (= fadentenilo); do, la siatempa uzo de “bobeno” fare de Zamenhof ne estis senbaza, cxar en tiu kazo li bezonis vort0n por traduki ideon, kiu koncernis cxefe la vivo-fadenon (kankam ne mankis aludo al la ir-revena sinsekvo de la viv-okazajxoj):
Miaj tagoj forflugis pli rapide, ol bobeno de teksisto.
Nia nuna problemo, tamen, estas alia, cxar ni bezonas vorton, kiu komprenigu ke temas pri ir-revena fenomeno laux mallonga kaj antauxdifinita vojo. Tiucele ne utilas vortoj kiaj bobeno, fadentenilo kaj simile. Imagu cxi tiujn sekvojn: cxu oni diru “kosma/ spaca bobeno/ fadentenilo” por traduki “Space Shuttle”? (interkrampe: la cetere bona usonangla-esperanta vortaro Benson registras “naveto” sub “shuttle”, kun ekzemplo “naveta buso”, sed poste gxi tradukas “space shuttle” per “kosma pramo”, kio estas alia afero – itale oni dirus “traghetto spaziale”).
Pri la propono alpreni “naveto” en la formo “nav-et-o”, utiligante (kun alia senco) la oficialan radikon nav-, tio sxajnas al mi elturnigxo por eviti oficialigon de nova vorto “navet-o”, pretekstante ke estas je dispono iu jam ekzistanta oficiala vorto. Domagxe, tamen, tiu oficiala vorto (malgraux gxia etimologia ligiteco kun “sxipo”) estis alprenita en esperanton en aparta senco, kiu rilatas nur al parto de pregxejo (ankaux en itala lingvo, oni nete distingas inter “nave” = “sxipo” kaj “navata” = “navo”; kaj al mi sonus komike paroli en esperanto pri “vojagxo per navo” aux pri “pregxejo je tri sxipoj”).
Plia demando estas, cxu “naveto” aux “navedo”; persone mi preferas “navedo”, por eviti konfuzon kun “nav-eto”; sed la demando ne estas tiel esenca, ke mi insistu pri unu aux alia formo.
Fine: aliaj proponitaj tradukoj sxajnas al mi aux tro longaj aux tro detale priskribaj. Ekzemple, oni povas “naveti/ navedi” ankaux pro aliaj kialoj ol laboro (ne senkauxze la vortaro Benson oportune registras “sxi navetas al Cxikago por la monataj kunvenoj”).
Gxis
Antonio
Miaj tagoj forflugis pli rapide, ol bobeno de teksisto.
Nia nuna problemo, tamen, estas alia, cxar ni bezonas vorton, kiu komprenigu ke temas pri ir-revena fenomeno laux mallonga kaj antauxdifinita vojo.
Teksomaŝina ilo rilatas evidente al ŜIPETO.
Sekve, eventuale oni aldonu kroman FIGURAN signifon en la vorto "ŝipo".
Ĉu ne?
Do pli bone:
- naved·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → ŝip·et·o
- naved·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → ŝip·et·ul·o
- naved-trajno → ŝip-et-trajno
J-K Rinaldo
ReVo havas la kunmetaĵon "glitbobeno", kiun ĝi egaligas al "navedo". Mi ne estas spertulo pri tiu temo, sed laŭ tio kion mi legis ĉi-liste ĝis nun, ĝi povas esti bona alternativo al "navedo".
Se ni tamen devas oficialigi novradikon por tiu koncepto, mi pledus por la formo "navedo".
PS: Ĉe "glitbobeno" mi sentus pli da malkomforto ol ĉe "navedo" metafore uzi ion bazitan sur ĝi por "laborpendolanto". Sed ĉiuokaze la metaforo kun "pendol" ŝajnas esti multe pli internacia ol la metaforo kun "naved", tiel ke mi ĉiuokaze preferus tiun metaforon.
Kaj krome mi ne konas regulon, lau kiu la "-et'"-formo de vorto V ne povas nomi malgrandan objekton, kiu lauforme similas al objekto nomata per la vorto V.
Krome: Chu vi kontrauas ankau la ne-oficialan "misuzon" de la
Fundamente iun beston signifikanta vorto "muso" por tiu elektronika
aparato, kiun oni uzas kiel akcesorajhon al komputilo?
Kaj krome mi ne konas regulon, lau kiu
la "-et'"-formo de vorto V ne povas nomi malgrandan objekton, kiu
lauforme similas al objekto nomata per la vorto V.
“Glitbobeno” ŝajnas al mi tre bona solvo por tiu longa bobeno, kiu rapide glitas de unu flanko al alia de la teksilo inter la varpoj (t.e. la longaj fadenoj, kiuj donas la bazan strukturon de la teksaĵo). Jes, oni uzas la malgrandan bobenon precipe en mana teksado.
Ambaŭ estas bobenoj, t.e. iloj por teni la fadenon; ili nur havas malsaman formon, kiu estas pli taŭga por la koncerna speco de teksilo.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 31 ottobre 2009
18.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re:
naved-o
> On 31 Okt., 11:47, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
>> Mi forte kontraŭas la ideon de Andreas misuzi la oficialan radikon "nav/"
>> kiel bazon por sen-novradika esprimo por 'navedo', ĉar la signifo estas tute
>> malsama. Vere surprizas min kiel la normema Andreas ignoras norme fiksitajn
>> signifojn.
> [...]
> Krome: Chu vi kontrauas ankau la ne-oficialan "misuzon" de la
> Fundamente iun beston signifikanta vorto "muso" por tiu elektronika
> aparato, kiun oni uzas kiel akcesorajhon al komputilo?
La komputila akcesorajho estas bone nomebla "muso", char ghi
similas al efektiva muso (kvankam lastatempe la komputilaj musoj
ekperdis siajn vostojn...).
> Lau mi la navetforma teksmashina ilo nepre povas esti nomata
> "nav'et'o", precipe char tiusignife "navet'o" ja ech jam estas uzata
> en Esperanto (interreto, PIV). Kaj krome mi ne konas regulon, lau kiu
> la "-et'"-formo de vorto V ne povas nomi malgrandan objekton, kiu
> lauforme similas al objekto nomata per la vorto V.
Sed la teksmashina ilo neniel simlas al navo. Nur pere de la
etimologio de "navo" oni povas retrovi ian ligon al la teksomashina
ilo. "Navo" etimologie rilatas al shipoj, sed ghia signifo en
Esperanto enhavas nenion ajn shipan. Tial la provo analizi
"naveto" kiel "nav-et-o" fiaskas. La teksomashina ilo estas
iel rigardebla kiel malgranda shipo (kvankam ech tio eblas
nur kun forta strecho de la fantazio...), sed ghi neniel estas
rigardebla kiel malgranda parto de preghejo.
Tiel nepre estu "naveto" (nekunmetita) au (prefere)
"navedo" - au (eventuale) "glitbobeno".
(Mi scivolemas, chu ekzistas en niaj vortaroj iaj vortoj
similaj al la "nav-et-o" de Andreas, bazitaj sur nure
etimologia ligo. Mi ne surprizighus...)
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
“Glitbobeno” ŝajnas al mi tre bona solvo
Chu vi celas vortojn kiel "navigaci'o" (oficiala) kaj "navig'i" (ne- oficiala; lau mi ne-aprobita formo nova al "navigacii")? Iliaj signifoj rilatas al shipveturado, kaj la litersinsekvo "nav" en ili etimologie rilatas al etnolingva vorto peranta la ideon de "ship'".
J-K Rinaldo
Antonio:
> Nia nuna problemo, tamen, estas alia, cxar ni bezonas vorton, kiu
> komprenigu ke temas pri ir-revena fenomeno laux mallonga kaj
> antauxdifinita vojo. Tiucele ne utilas vortoj kiaj bobeno,
> fadentenilo kaj simile. Imagu cxi tiujn sekvojn: cxu oni diru “kosma/
> spaca bobeno/ fadentenilo” por traduki “Space Shuttle”? (interkrampe:
> la cetere bona usonangla-esperanta vortaro Benson registras “naveto”
> sub “shuttle”, kun ekzemplo “naveta buso”, sed poste gxi tradukas
> “space shuttle” per “kosma pramo”, kio estas alia afero – itale oni
> dirus “traghetto spaziale”).
En la norvega oni diras "romferge", kio estus angle "space ferry", do
proksimume "kosma pram(sxip)o".
Kvankam oni diras, ke veturilo iras en "naveda trafiko", mi ne konsideras
tiun metaforon tauxga por la ideo de "(labor)pendolanto": La "navedaj"
veturiloj veturas konstante tien-reen-tien-reen, dum la pendolantoj veturas
tien por labori, kaj poste reen por esti hejme. Cetere, cxe ni oni parolas
pri "tagaj" kaj "semajnaj pendolantoj". La lastaj logxas proksime de la
laborejo, ekz. en barako, de lundo gxis vendredo, kaj vojagxas al la hejmo
por pasigi tie la semajnfinon. Mi opinias, ke "pendol" estas pli tauxga bazo
ol "naved" por priskribi la pridiskutatan fenomenon.
Otto
Chu lau vi "pendolanto" jam sufichas? Au chu precizigo estas necesa,
kiel ekzemple "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?
> En la plej multaj kuntekstoj laŭ mi sufiĉas "pendolanto". En la malmultaj kuntekstoj en kiuj tiu esprimo ne estas sufiĉe klara, oni povus diri "hejm-laborej-pendolanto".
Sed chu jena linio konvenas: naveda servo --> ir-reira servo, prameca servo
Kaj ne nur tio: La "tab(u)lo", sur kiu estas la diversaj mezuriloj de la
auxtomobilo, nomigxas "dashboard" en la angla kaj "salpicadero" en la
hispana. Mi ne tute certas pri la angla etimologio: cxu la kocxero batis la
tabulon, aux cxu la koto bate trafis la tabulon sube. La hispana vorto
signifas "sxprucejo" kaj certe aludas al la sxpruc-batado de la koto.
Otto
Cxar Andreas faris la demandon jam antaux duona semajno, mia respondo (kiun
mi sendas el Madrido) sendube perdis aktualecon, sed tamen jen gxi:
Mi aligxas al la respondoj de aliaj, ekz. Anna, ke (pendolanto" estas
metaforo tute komprenebla, ke gxi spicigas la lingvon, kaj ke en multaj
kuntekstoj gxi plene suficxas. La proponata
"inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto" sxajnas al mi monstra. Oni proponis
plurajn pli mallongajn precizigojn, kiuj sxajnas al mi pli bonaj. Ankoraux
unu solvo, ne tro preciza, sed laux mi suficxe preciza por gvidi la
leganton/auxdanton al gxusta interpreto, estus "pro-labora pendolanto".
Otto