Reordigado de la litero T

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2007, 5:17:16 PM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
C'u vi havas konsilojn?

Renato

'''talono''' (ekon.) pruvkupono

'''tampono ''' sxtopvato

'''tangxi''' tangenti

'''tantiemo''' auxtorrajto

'''tapiserio''' murtapisxo

'''telekomandilo''' distancsxaltilo (FR télécommande), kanalumilo

'''tili''' disfibri

'''toasto''' ?????

'''tonalo''' : ton kombino

'''tribunuso''' tribunulo?

'''triflo''' ???? speco de deserto???

'''tucxo''' cxina inko

'''turneo '''(teatro) rondiro

Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>

Marcos Cramer

unread,
Nov 21, 2007, 6:05:09 PM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com

'''tampono '''           sxtopvato

Tre tauga anstatauigo. Mi jam komencis uzi la vorton hejme, kaj  mia edzino ghin komprenis sen neceso de aldona klarigo :-)

'''tangxi'''             tangenti

Certe ne!  "Tangento" estas trigonometria funkcio, kaj "tanĝi" en matematiko signifas "esti tanĝanto al" (tanĝanto estas rekto kiu tuŝas kurbon en iu punkto kaj havas la saman direkton kiel la kurbo en tiu punkto). PIV kaj ReVo tute konsentas pri tio, kaj ankaŭ la plej multaj interretaj uzoj de la vortoj konsentas kun tio. Ni ne detruu tiun gravan terminan unuecon per malĝusta rekomendo. Se ni entute menciu tiujn matematikajn terminojn, ni malrekomendu la malĝustan uzon de "tangento" en la senco de "tanĝanto".

Tamen "tanĝi" ankaŭ havas ne-matematikan signifon (kiu tamen metafor-logike sekvas el la matematika signifo): "tuŝeti", "delikate tuŝi", "apenaŭ tuŝi". Ni povus mencii tiujn alternativojn, sed ĉar "tanĝi" ĉiuokaze estas necesa vorto, mi nur mencius tiujn post "=".

'''toasto'''             ?????

"rostpano", "rostita pano".

Rimarko en ReVo: Enketo inter hejmaj uzantoj de Esperanto (feb. 2001) montris, ke la vorto „toasto" estas apenaŭ uzata. La du ĉefaj formoj estas „rostpano" kaj „rostita pano".

Marcos

Pilar Otto

unread,
Nov 23, 2007, 4:07:49 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ne leginte eventualajn proponojn:

Renato:
> '''toasto''' ?????

Rostita (buter)pano.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 4:29:18 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Rostita (buter)pano.

en ordo!

renato

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2007, 1:32:58 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Rostita (buter)pano.

Shajne oni pretervidis mian komenton pri "toasto":

Mi menciis la alterntivojn "rostpano" kaj "rostita pano" kaj rimarkon en ReVo: "Enketo inter hejmaj uzantoj de Esperanto (feb. 2001) montris, ke la vorto „toasto" estas apenaŭ uzata. La du ĉefaj formoj estas „rostpano" kaj „rostita pano"."

Mi ne pensas ke "toasto" iel ajn enhavas la ideon de butero, do mi forigus tiun aldonan "(butero)". Oni ankau povus utiligi la pli precizan PIV-an difinon "rostita pantrancho", sed lau mi chiam sufichas "rostpano".

Marcos

Pilar Otto

unread,
Nov 24, 2007, 9:21:07 AM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Shajne oni pretervidis mian komenton pri "toasto":

Mi faris la mian antaux ol legi la vian. Pardonu!

> Mi ne pensas ke "toasto" iel ajn enhavas la ideon de butero, do mi
> forigus tiun aldonan "(butero)". Oni ankau povus utiligi la pli
> precizan PIV-an difinon "rostita pantrancho",

Mi metis "buter-" inter krampoj por eviti, ke oni interpretu la
anstatauxajxon kiel "tutan, netrancxitan panon". "Buterpano" direktas la
penson al pantrancxo pli ol al netrancxita pano - alia ekzemplo de tio, ke
kunmetajxo ne cxiam havas signifon egalan al la sumo de la signifoj de gxiaj
eroj. Sed konsentite, kvankam plej ofte estas butero sur toasto, tio ne
okazas cxiam. Do "rostita pan(trancx)o".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2007, 5:50:26 PM11/26/07
to la-bona...@googlegroups.com

>'''telekomandilo''' distancsxaltilo, kanalumilo

Kiel oni nomas en via lingvo tiun ilon, per kiu oni s'altas la
televidon de malproksimo au' s'ang'as kanalon de malproksimo?

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2007, 5:51:18 PM11/26/07
to la-bona...@googlegroups.com

>'''tonalo''' : ton kombino

En nia listo estas la c'i-supra linio.

Kion vi opinias pri g'i?

Tadasi Saka

unread,
Nov 26, 2007, 8:25:32 PM11/26/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> >'''telekomandilo''' distancsxaltilo, kanalumilo

> Kiel oni nomas en via lingvo tiun ilon, per kiu oni s'altas la
> televidon de malproksimo au' s'ang'as kanalon de malproksimo?

En la japana:

rimo^to kontoro^ru(el la angla "remote control") au "rimokon" en la
familiara uzo.

Amike,

Tadasi

SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 26, 2007, 11:48:12 PM11/26/07
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Renato:

En la persa ni diras "Kontrol az rahe dur" kies esperanta traduko estas "distanckontrolilo". Ni devas konsideri ke tia ilo ne estas uzata nur por televidilo, sed ankaux por multaj aliaj elektronikaj iloj.

Sincere,
Keyhan

On 11/27/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

>'''telekomandilo'''      distancsxaltilo, kanalumilo

Kiel oni nomas en via lingvo tiun ilon, per kiu oni s'altas la
televidon de malproksimo au' s'ang'as kanalon de malproksimo?

Harri Laine

unread,
Nov 27, 2007, 2:31:49 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com, Harri Laine
> Kiel oni nomas en via lingvo tiun ilon, per kiu oni s'altas la
> televidon de malproksimo au' s'ang'as kanalon de malproksimo?

En la finna oni uzas du vortojn:

kaukosäädin for-, longdistanc-, tele- + regilo
kauko-ohjain for-, longdistanc-, tele- + kondukilo

Harri

Adam Raizen

unread,
Nov 27, 2007, 4:11:41 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/27/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

>'''telekomandilo'''      distancsxaltilo, kanalumilo

Kiel oni nomas en via lingvo tiun ilon, per kiu oni s'altas la
televidon de malproksimo au' s'ang'as kanalon de malproksimo?

En la hebrea oni diras שלט רחוק ŝalat raĥok, 'malproksima regilo'. Mi pensas, ke la oficiala versio estas שלט רחק ŝalat raĥak, pli-malpli 'malproksimo-regilo', sed oni ordinare ne diras ĝin tiel. Sed mi ŝatas 'teleŝaltilo', aŭ eble 'teleregilo'.

Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Pilar Otto

unread,
Nov 27, 2007, 4:31:34 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> '''telekomandilo''' distancsxaltilo, kanalumilo

> Kiel oni nomas en via lingvo tiun ilon, per kiu oni s'altas la
> televidon de malproksimo au' s'ang'as kanalon de malproksimo?

En la norvega oni nomas gxin "fjernkontroll" (malproksim-kontrol(il)o). En
la hispana oni povas nomi gxin "control remoto" (kio signifas la samon) aux
"mando a distancia" (komand(il)o je distanco).

Cetere tia aparato neniel estas limigita al televidiloj. En 1993 mia edzino
kaj mi vizitis diservon realigitan parte en la samea, parte en la norvega
lingvo (pro kultura intereso, tute ne pro religiemo). Tiam ni spertis, ke la
sakristianino sonorigis la pregxejan sonorilon, premante per la kubuto iun
aparaton, kiun sxi havis cxe sia zono! Ni multe ridis pro tiu sonorigado per
telekomandilo!

Otto

Harri Laine

unread,
Nov 27, 2007, 5:13:04 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> En la norvega oni nomas gxin "fjernkontroll" (malproksim-kontrol(il)o).

Cxar en la japana, persa kaj norvega respondoj rolis vorto simila al
"kontrol", mi demandas:

Cxu vi opinias, ke jam estas definitive flankenpusxita la originala
signifo de nia "kontroli", sub la fortega influo de la angla? Pli-kaj
pli oni vidas uzon, kiu pli-malpli klare devigas kompreni la vorton
kiel sinonimon de "regi", "reguligi", "direkti", "konduki", "gvidi",
"administri", dum la klasika signifo estas nur "ekzameni, esplori por
trovi cxu io estas gxusta aux konforma al la reguloj kaj supozoj".
Sxajnas, ke la vortaroj ankoraux ne akceptas la plivastigitan signifon.

Mi vidas la sxanceligxon jam ankaux en la finna. La atako sxajnas veni
de du flankoj: En novajxoj kaj politika uzo oni tradukas el la angla
frazojn kiel "La ribelantoj kontrolas jam duonon de la lando" (regas)
aux ke io estas jam "sub kontrolo" (regata, bridata, ne plu minaca),
kvankam ne temas pri nura observado kaj ekzamenado. En tekniko kaj
scienco oni tradukas la anglajn "control theory", "numerical control"
(kaj ankaux nian "remote control") per "kontrolo", "kontrolilo". La
finnan atingis precipe tiu unua, politika uzo, dum la teknika suficxe
bone rezistas, krom en tute nekompetente faritaj tradukoj.

Se vi opinias, ke la signifo restu klasika, cxu ankaux pri cxi tiaj
falsaj uzoj atentigu nia vortaro, eble kun speciala vortumo?
Kompreneble ni ne faru tion pri elementaj eraroj, sed eble pri oftaj
misuzoj.

Amike

Pilar Otto

unread,
Nov 27, 2007, 5:37:47 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> '''tonalo''' : ton kombino

> En nia listo estas la c'i-supra linio.

> Kion vi opinias pri g'i?

Mi estas konfuzita. En mia E-norvega vortaro "tonalo" estas tradukita per
"tonalitet", interkrampe klarigita kiel "la rilato de akordo al la cxefa
tritona akordo". Gxis nun mi pensis, ke "tonalo" povas esti majxora aux
minora, kaj ankaux, ke "C majxora" kaj "a minora" estas tonaloj. Tion oni
nomas norvege "toneart", germane "Ton-art" (ambaux = "ton-speco"), angle
"key" (sxlosilo, kleo), hispane "modo". Mia E-norvega vortaro diras, ke
"modo", kiel muzika termino, estas la sama kiel "modalo"; kaj la muzikan
signifon de "modalo" gxi glosas jene: "modal 'en la sama maniero kiel
eklezia ton-speco'". Tiun gloson mi apenaux komprenas. Pri la "ekleziaj
ton-specoj" mi scias, ke ili estas nomataj laux grekaj regionoj: ionia (de
kiu originas la majxora gamo), doria, frigia, lidia ... Sed nun mi ne scias,
kiel diri "ton-speco" en E-o, "tonalo" ja evidente estas io alia. Eble mi
povus konsulti amikon, kiu havas E-an muzikan terminaron, sed versxajne
estas pli oportune atendi respondon cxi-liste.

Otto

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 27, 2007, 6:54:36 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Renato:

>>> '''tonalo''' : ton kombino

>> En nia listo estas la c'i-supra linio.

> Mi estas konfuzita. En mia E-norvega vortaro "tonalo" estas tradukita per

> "tonalitet", interkrampe klarigita kiel "la rilato de akordo al la cxefa
> tritona akordo". Gxis nun mi pensis, ke "tonalo" povas esti majxora aux
> minora, kaj ankaux, ke "C majxora" kaj "a minora" estas tonaloj. Tion oni
> nomas norvege "toneart", germane "Ton-art" (ambaux = "ton-speco"), angle
> "key" (sxlosilo, kleo), hispane "modo". Mia E-norvega vortaro diras, ke
> "modo", kiel muzika termino, estas la sama kiel "modalo"; kaj la muzikan
> signifon de "modalo" gxi glosas jene: "modal 'en la sama maniero kiel
> eklezia ton-speco'". Tiun gloson mi apenaux komprenas. Pri la "ekleziaj
> ton-specoj" mi scias, ke ili estas nomataj laux grekaj regionoj: ionia (de
> kiu originas la majxora gamo), doria, frigia, lidia ... Sed nun mi ne scias,
> kiel diri "ton-speco" en E-o, "tonalo" ja evidente estas io alia. Eble mi
> povus konsulti amikon, kiu havas E-an muzikan terminaron, sed versxajne
> estas pli oportune atendi respondon cxi-liste.

"Tonalo" estas ghuste la Norvega "toneart". Ghi tute ne signifas
"tonkombino":

http://bertilow.com/roko/tuvz.html#tonalo

Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 27, 2007, 9:24:38 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la vjetnama: điều khiển từ xa (điều khiển = konduki, gvidi) (từ = el) (xa = fore)
Nguyen Minh Kinh, en sia Granda vjetnam-esperanta vortaro tradukis điều khiển từ xa esperanten per telekonduki, telegvidi.

thu

On 11/27/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

>'''telekomandilo'''      distancsxaltilo, kanalumilo

Kiel oni nomas en via lingvo tiun ilon, per kiu oni s'altas la
televidon de malproksimo au' s'ang'as kanalon de malproksimo?

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2007, 8:46:12 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al c'iuj kontribuintoj pri c'i tio.

Momente mi emas aldoni la linion:

'''telekomandilo''' --> for-a reg-il-o, mal-proksim-reg-ilo, for-a
sxalt-il-o, mal-proksim-sxalt-il-o

Mi kredas ke per la aparta "fora" oni povas forigi la dubojn pri "for-reg-il-o.

Amike

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2007, 9:37:41 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>Se vi opinias, ke la signifo restu klasika, cxu ankaux pri cxi tiaj
>falsaj uzoj atentigu nia vortaro, eble kun speciala vortumo?

Ni jam havas la linion:

kontrol-i [fun] (en la senco de direkti kaj regi) --> reg-i, direkt-i

Plibonigoj bonvenaj!

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2007, 9:58:48 AM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto kaj Bertilo:

>norvege "toneart", germane "Ton-art" (ambaux = "ton-speco")

Bone. Mi aldonas "ton-speco" kiel alternativon.

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 27, 2007, 8:56:18 PM11/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Otto kaj Bertilo:

>> norvege "toneart", germane "Ton-art" (ambaux = "ton-speco")

> Bone. Mi aldonas "ton-speco" kiel alternativon.

"Tonspeco" estas lauvorta traduko de la Norvega kaj Sveda
vortoj, sed ghi tute malbone redonas la sencon de "tonalo".

Ne temas pri speco de tono, sed pri speco de tonaro. La
diversaj tonoj uzataj en muzikpeco havas inter si diversajn
rilatojn. Tiu tuta skemo de rilatoj povas esti de diversaj
specoj.

Sed ankau la tonalto gravas. Majhora C estas unu tonalo,
kaj Majhora D estas alia tonalo. La relativaj rilatoj
inter la tonoj de tiuj du tonaloj estas tute la samaj, sed
tamen temas pri du malsamaj tonaloj, char la bazaj tonoj
(la tonikoj) ne estas la samaj. Tial ankau "tonarospeco"
au "gamspeco" estas tute fushaj esprimoj, se oni celas
"tonalo".

Lau mi temas pri tute specifa faka nocio, kiu bezonas
tute specifan fakan terminon, do "tonalo".

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tonalo

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2007, 3:11:16 AM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Lau mi temas pri tute specifa faka nocio, kiu bezonas
>tute specifan fakan terminon, do "tonalo".

Se neniu protestas, mi, do, forigos tiun linion.

Pilar Otto

unread,
Nov 28, 2007, 5:14:00 AM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Renato Corsetti:

>> Otto kaj Bertilo:

>>> norvege "toneart", germane "Ton-art" (ambaux = "ton-speco")

>> Bone. Mi aldonas "ton-speco" kiel alternativon.

> "Tonspeco" estas lauvorta traduko de la Norvega kaj Sveda
> vortoj, sed ghi tute malbone redonas la sencon de "tonalo".

Kiam mi donas E-ajn tradukojn de nacilingvaj esprimoj, mi tion faras nur
informcele, ne necese proponcele. Tiel ankaux pri "ton-speco", traduko de la
skandinava kaj germana esprimo, same kiel "sxlosilo", "kleo" estas tradukoj
de la angla. Legante la meton de "ton-speco" kiel alternativo en la listo,
mi forte dubis pri gxia trafeco, sed mi ne reagis. La interveno de Bertilo
transformis mian dubon en malaprobon. Mi bezonas "tonalo"n ankaux en
relative ne-fakaj kuntekstoj: "Kiun tonalon havas tiu simfonio?". Ne-faka
muzikemulo devas povi demandi, en kiu tonalo ni ludu tiun aux alian pecon.
Do "tonalo" versxajne estas almenaux same bezonata, kiel "fonemo".

Otto

Anna Lowenstein

unread,
Nov 28, 2007, 5:25:29 AM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tiu vorto "buterpano" estas uzata en Nederlando au' Germanujo, mi kredas,
kie oni normale metas buteron sur pantranc'aj'ojn. Italoj vomas pro la nura
ideo. (Ili metas olivoleon sur rostitan panon, almenau' en centra kaj suda
Italujo.)
Mi mem emus imagi, ke buterpano estas speco de pano, kiu havas buteron inter
la ingrediencoj.
Mi mem nomas la koncernan aj'on rostita pano - kaj, estante angla, mi faras
g'in sufic'e ofte (kun butero!)
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 23 novembre 2007 10.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) toasto

>Rostita (buter)pano.

en ordo!

renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2007, 9:00:11 AM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Do "tonalo" versxajne estas almenaux same bezonata, kiel "fonemo".

Mi forigis tiun linion, sed la sango de la nefakuloj pri muziko, kiuj
ne komprenos pri kio temas, falos sur via kapo.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2007, 8:58:32 AM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>Mi mem nomas la koncernan aj'on rostita pano

jam registrita samsignifaj'o.

renato

Marcos Cramer

unread,
Nov 28, 2007, 10:10:22 AM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
'''telekomandilo''' --> for-a reg-il-o, mal-proksim-reg-ilo, for-a
sxalt-il-o, mal-proksim-sxalt-il-o

Mi tamen preferus la uzon de "distanc-" anstataux  "fora" aux "malproksima".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2007, 1:51:54 PM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Mi tamen preferus la uzon de "distanc-" anstataux "fora" aux "malproksima".

Mi aldonis g'in.

Renato

Pilar Otto

unread,
Nov 28, 2007, 3:56:22 PM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Otto:

>> Do "tonalo" versxajne estas almenaux same bezonata, kiel "fonemo".

> Mi forigis tiun linion, sed la sango de la nefakuloj pri muziko, kiuj
> ne komprenos pri kio temas, falos sur via kapo.

Tiun sangon mi certe toleros kaj el-portos (klasika kunmetajxo), pensante,
ke la minaco ne povas esti serioza, cxar venanta de reprezentanto de la
muzikema popolo itala, reprezentanto, kiu ecx logxas en urbo, kiu donis sian
nomon Palestrina al unu el la plej pioniraj komponistoj! :-)

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2007, 4:02:15 PM11/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>la minaco ne povas esti serioza . . .

Fakte tute ne!

amike

Pilar Otto

unread,
Dec 3, 2007, 2:43:51 AM12/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri prave atentigis:

Via mesagxo reportas al mia memoro ion, pri kio atentigis mia instruistino
pri la angla antaux preskaux 50 jaroj, nome, ke oni ofte mistradukas la
anglan "control" kiel "kontroli" anstataux "regi". Mi pledas por tio, ke ni
provu rekonduki la E-an "kontroli" al la klasika signifo - kaj mi konscias,
ke mi devas komenci la "krucmiliton" cxe mi mem! La parolturno "cxio sub
kontrolo" ja apartenas al mia aktiva lingvajxo kaj en la norvega kaj en la
hispana lingvo!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2007, 2:51:17 AM12/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Mi pledas por tio, ke ni
>provu rekonduki la E-an "kontroli" al la klasika signifo - kaj mi konscias,
>ke mi devas komenci la "krucmiliton"

Do, bonvolu atentigi la homojn pri kontrol-i en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_K .

Amike

Renato

Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,

<renato....@esperanto.org>

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages