tofuo

3 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Jul 9, 2010, 6:03:36 AM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

ReVo proponas plurajn samsignifajn esprimojn por nomi tofuon, tiu
blanka sojajxo simila al fromagxo kiu estas tipa de orientaj landoj,
sed ankaux popularas inter vegetaranoj tutmonde.

Laux ReVo:
""Tofuo" estas la plej internacia formo de la radiko. Ankaŭ ekzistas
"toŭfuo" pro la ĉina prononco kaj "tohuo" pro japana prononco."

Plie, gxi mencias la kroman alternativon "sojkazeo".

Cxu laux via sento iuj el la supraj proponoj estas evitindaj? Cxu
"tofuo" oficialigindas, aux cxu oni uzu "sojkazeo"?

Amike,

--
Fabio

renato corsetti

unread,
Jul 9, 2010, 6:19:53 AM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

> Cxu
"tofuo" oficialigindas, aux cxu oni uzu "sojkazeo"?

Mi povas vivi tute bone per "sojkazeo", ĉar mi ne manĝas tion. Se oni volas oficialigi ion, mi pensus pri "tofuo".

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jul 9, 2010, 11:22:55 AM7/9/10
to la bona lingvo
On 9 Jul., 12:03, Fabio Bettani <fabio.bett...@gmail.com> wrote:

> Cxu laux via sento iuj el la supraj proponoj estas evitindaj?

Ne, char kaj "tofu'" kaj "soj'" estas radikoj de internaciaj vortoj.

> Cxu "tofuo" oficialigindas,

Eble, sed nur por fiksi la formon, se tia fiksado montrighas oportuna.

> aux cxu oni uzu "sojkazeo"?

Oni uzu tiujn vortojn, kiujn oni opinias oportunaj.

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Jul 9, 2010, 2:50:08 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/7/9 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>
Fabio:


> Cxu
"tofuo" oficialigindas, aux cxu oni uzu "sojkazeo"?

Mi povas vivi tute bone per "sojkazeo", ĉar mi ne manĝas tion.
     Mi dum jaroj manghadis sojokazeon, kaj tiu nomo neniom malhelpis al mi. (Kiu volas scii, kial mi dekutimighis de tia manghajho, tiu skribu al mi private.)
     El "soj/kaze/o" kaj "soj/o/kaze/o" mi preferas la duan, char tiu shajnas al mi pli facile elparolebla.


Se oni volas oficialigi ion, mi pensus pri "tofuo".

     Kial do  "voli oficialigi ion" alian tiam, kiam oni jam havas ion, kion oni rigardas kontentiga ?

     Oni povus malshati kaj malrekomendi radikon "soj/". Oni povus ne interkonsenti pri ties signifo (chu ghi nomu la kreskajhon, ties grajnon, el kio la sauco estus nomata ne "soj/o", sed
"soj/o/sauc/o", au la saucon ?). Oni povus, akceptinte tiun radikon kun la tria el tiuj signifoj (lau kiu ghi pli ofte estas uzata, chu ne ?), opinii, ke "soj/(o/)kaze/o" ne estas kontentiga vorto, pro tio, ke ne el la sauco oni faras la kazeon, sed el blanka laktosimila fluidajho pretigita el la grajnoj de la kreskajho.  Pri chio tio mi en la nuna momento ne havas tre firmajn opiniojn.

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

renato corsetti

unread,
Jul 9, 2010, 3:20:22 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'

Francisko:

 

Ø  Mi dum jaroj manghadis sojokazeon, kaj tiu nomo neniom malhelpis al mi.

Bone. Tio estas kiel mia rakonto: “La tutan vivon mi ŝoforis kaj neniam mi konfuziĝis pro “maldekstro”…”

Ø  Kial do  "voli oficialigi ion" alian tiam, kiam oni jam havas ion, kion oni rigardas kontentiga ?

 

Vi devas kompreni, ke kelkaj junuloj havas tian febron.

 

Sed ŝajnas al mi ke unue ni devus proponi por oficialigo: “soj-“, ĉu ne?

 

Amike

 

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Jul 9, 2010, 4:10:51 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
El la tri novradikaj formoj, mi klare preferas "tofuo" (kiu ankau shajnas esti la plej kutima). "Toufuo" (kun hoko sur la unua "u") mi certe klare malrekomendus, pro la nekutimeco de "ou" (kun hoko sur la "u") en Esperanto.

Mi lastatempe ankau elprovis shanghi mian propran lingvouzon al "sojkazeo", sed pro mia alkutimigho al "tofuo" ankorau malofte uzas chi tiun kunmetajhon. Mi ne aparte forte kontrauus oficialigon de "tofuo", sed intertempe tamen pluprovos pliigi mian uzon de "sojkazeo".

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 10, 2010, 4:24:22 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Sed ŝajnas al mi ke unue ni devus proponi por oficialigo: “soj-“, ĉu ne?

Memoru tamen, kiom da malfacilaĵoj ekestis, kiam la Akademio (nu, ties
Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro) provis "oficialigi" la vorton "sojo"
antaŭ kelketaj jaroj. Tiam ni malsukcesis, ĉar tute maleblis trovi
interkonsenton, ĉu "sojo" estas saŭco aŭ kreskaĵo, el kiu oni faras
tian saŭcon.

Mi mem favoras la vorton "tofuo". Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu
klare meritas propran vorton.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

renato corsetti

unread,
Jul 10, 2010, 5:19:53 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Bertilo:

> Memoru tamen, kiom da malfacilaĵoj ekestis, kiam la Akademio (nu, ties
Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro) provis "oficialigi" la vorton "sojo"
antaŭ kelketaj jaroj. Tiam ni malsukcesis, ĉar tute maleblis trovi
interkonsenton, ĉu "sojo" estas saŭco aŭ kreskaĵo, el kiu oni faras
tian saŭcon.

Mi memoras. Tial la laboro komenciĝanta en la listo 'oficialigindaj radikoj'
[kiujn ni iam devos proponi al la Akademio], devos daŭri longe kaj preni en
konsideron plurajn ideojn. Intertempe mi invitas ĉiujn nijan japanojn,
ĉinoj, koreojn, ktp. doni siajn ideojn kaj ekzemplojn el siaj lingvoj.

* Mi mem favoras la vorton "tofuo". Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu
klare meritas propran vorton.

Bone.

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

winmail.dat

Marcos Cramer

unread,
Jul 10, 2010, 5:41:49 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


> Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.

Neniu chi tie pridubas ke chi tiu manghajho meritas propran vorton. La demando estas, chu por ghi necesas aparta radiko. Pro la klareco kaj jama uzateco de "sojsauco" mi forte dubas pri neceso de aparta radiko por ghi.

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 10, 2010, 6:43:47 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Bertilo:

>> Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.

> Neniu chi tie pridubas ke chi tiu manghajho meritas propran vorton. La
> demando estas, chu por ghi necesas aparta radiko.

Jes. Kredeble el la vidpunkto de Azianoj "tofuo" pli meritas propran
vorton ol "kazeo" meritas tion.

> Pro la klareco kaj jama uzateco de "sojsauco" mi forte dubas pri neceso de
> aparta radiko por ghi.

Nu, tio, kion multaj nomas "sojsaŭco", aliaj multoj nomas simple
"sojo". Kaj se "sojo" estas saŭco, tiam oni povas eble iom dubi pri la
logikeco de "sojkazeo". Ĝi tiam devus esti "sojfabkazeo". Aliflanke
eble neceso kaj sufiĉo povas pravigi forlason de FAB/. Sed tiam
principe "sojkazeo" estas simile stranga kiel "vinkultivejo" anstataŭ
"vinber(uj)kultivejo". Fakte "sojo" mem neniel rolas, kiam oni kreas
tofuon (se "sojo" estas saŭco), sed ja tiaj faboj, el kiuj oni faras
ankaŭ sojon.

Cetere "sojo"/"sojfabo"/"sojfabujo" plene analogas al la jam
enradikiĝinta (kaj Fundamenta) "vino/"vinbero"/"vinberujo".

Aliflanke estas ĉi tie 38-40 gradojn varme, kaj kredeble mi prefere
min detenu de ĉiaj provoj pensi...

Andreas Kueck

unread,
Jul 10, 2010, 7:35:40 AM7/10/10
to la bona lingvo
On 10 Jul., 10:24, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Renato skribis:
>
> > Sed ŝajnas al mi ke unue ni devus proponi por oficialigo: “soj-“, ĉu ne?
>
> Memoru tamen, kiom da malfacilaĵoj ekestis, kiam la Akademio (nu, ties
> Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro) provis "oficialigi" la vorton "sojo"
> antaŭ kelketaj jaroj. Tiam ni malsukcesis, ĉar tute maleblis trovi
> interkonsenton, ĉu "sojo" estas saŭco aŭ kreskaĵo, el kiu oni faras
> tian saŭcon.

Des pli gravas, ke iun decidon faru la Akademio. Pro kio ghi alie
ekzistas?

--
Andreas Kueck

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 10, 2010, 7:41:21 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

Vi tute pravas. Tiun fojon mi volis eviti vortojn, kiuj kaŭzis
grandajn disputojn, kaj pri kiuj ne estis facile atingi relative
grandan unuecon. Venontfoje, espereble baldaŭ, ni reatakos ĝuste tiujn
vortojn, kiujn ni devis lasi flanken okaze de la Naŭa Oficiala Aldono.
"Sojo" nepre estu inter ili (kune kun - interalie - "nudelo"...).

Leo De Cooman

unread,
Jul 10, 2010, 12:45:34 PM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
> Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.

Ankaŭ terpomo estas grava manĝaĵo...

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Jul 11, 2010, 11:31:52 AM7/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kiom mi scias, japanoj kaj usonanoj diras "tofu", dum indonezianoj
diras "tahu".
cxinoj sxajnas uzi aliajn sed similajn formojn. Mi ne scius kiu estus la plej
oficialiginda (kvankam pro mia deveno mi diras tahu).

mi ne jam vidas problemon cxe "sojkazeo"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 11, 2010, 12:00:34 PM7/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Kiom mi scias, japanoj kaj usonanoj diras "tofu"

La Japana vorto estas "tohu", sed "h" antaŭ "u" elparoliĝas en la
Japana kiel dulipa frotsono. Tio sonas iom kiel "f", kvankam ĝi ne
estas "f" (kiu estas lipdenta, ne dulipa).

>, dum indonezianoj diras "tahu".

Jes, sed ekzistas multaj aliaj lingvoj en la mondo: La Franca, la
Germana, la Hispana, la Rusa, la Svahila, la Dana... Multegaj el ili
uzas "tofu" aŭ ion tre similan (kun "f").

Antonio De Salvo

unread,
Jul 11, 2010, 12:51:32 PM7/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi devas konfesi, ke neniam antauxe mi auxdis pri tofuo aux io simila.
Sercxante en itallingva reta vortaro (Zingarelli, unu el la plej auxtoritataj en Italujo), mi trovis jenon (mi tradukas):

tòfu /♫ ˈtɔfu, giapp. ♫ tɔː.ɸɯ/ o toufu
[japana vorto, tōfu, el la cxina dòufu, kummetita per dòu ‘fazeoloj’ kaj fŭ ‘putra’, unuafoje el la itala 1980]

● fromagxo el sojo laux dubeblanka koloro, kun mola konsisto, delikata gusto, akirita per la kazeigo de lakteca likvajxo devenigita el sojo; gxi estas tipa de la orienta kuirarto.

Se tio povas helpi, mi aldonas etan dosieron kun la itala (unua ♫) kaj japana (dua ♫) elparolo, auxdeblaj per la klavoj "control" kaj "return" (*); se mi bone auxdas, la japana pli proksimas al touxfu.

Cxiukaze (ne cxiukazee...), mi limigxus al sojkazeo.
Gxis
Antonio

(*) Cxeokaze: kiel oni tradukas "control" kaj "return"?

tofuo.doc

Leo De Cooman

unread,
Jul 11, 2010, 5:15:03 PM7/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 11/07/2010 16:31, ro-esp skribis:

> mi ne jam vidas problemon cxe "sojkazeo"
>
> gxis, Ronaldo N

Ankaŭ mi volonte akceptus "sojkazeon". Tiu vorto tuj klarigas, pri kio
temas.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jul 12, 2010, 4:46:03 PM7/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/7/10 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Bertilo:
 Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.

Ankaŭ terpomo estas grava manĝaĵo...

     Nu, terpomoj ja havas propran vorton, ech Fundamentan : la vorton "ter/pom/o".

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 13, 2010, 5:19:02 AM7/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Bertilo:

>>  Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.

> Ankaŭ terpomo estas grava manĝaĵo...

Jes, tute prave. Forta kaj grava argumento.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 18, 2010, 2:42:26 AM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
La planto kutime nomighas "sojfabo". Do "sojo" ne povas esti la fabo.
Ghi estas laz planto. Ofte, ekzemple che "sojlakto", oni permesinde
subkomprenas "sojfablakto". Se sojo estas la planto, la sauco estas
"sojsauco, el "sojfabsauco"), kaj "tofuo" estas "sojkazeo" el
"sojsauckazeo" .

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages