Finisho

6 views
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
Nov 6, 2012, 5:06:09 PM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "maratono" mi samopinias kun Antonio de Salvo.

La diskuto instigis min rigardi la SSV-liston kaj tie
serĉi la vorton "finiŝo". Mi ne trovis. Ĉu ni ne
proponu ion anstataŭ tiu vortaĉo?

PIV mem diras, ke "finiŝo" egalas al "finspurto",
kiun mi ne trovas nepre malbona. Ankaŭ io simila al
"finstreĉo", "finpeno" (aŭ adjektive "fina peno")
povus funkcii. Ankaŭ la vorto "impeto" estas ocifiala
kaj povus bone servi al ni ĉi tie, ĉu kun ĉu sen
aldona precizigo. Eble ekzistas ankaŭ multe pli bonaj
esprimoj.

Amike
HArri

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2012, 5:48:42 PM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
|    Pri "maratono" mi samopinias kun Antonio de Salvo.
En ordo. Ni ĉiuj samopinias nun.

|   La diskuto instigis min rigardi la SSV-liston kaj tie
serĉi la vorton "finiŝo". Mi ne trovis. Ĉu ni ne
proponu ion anstataŭ tiu vortaĉo?
Mi ne volis kredi vin, ke tia vorto vere ekzistas, ĉar en la malnova PIV mi ne trovis ĝin. Sed vere jes, ĝi ekzistas en la nova PIV.

|   PIV mem diras, ke "finiŝo" egalas al "finspurto",
kiun mi ne trovas nepre malbona. Ankaŭ io simila al
"finstreĉo", "finpeno" (aŭ adjektive "fina peno")
povus funkcii. Ankaŭ la vorto "impeto" estas ocifiala
kaj povus bone servi al ni ĉi tie, ĉu kun ĉu sen
aldona precizigo.
Nu, ni komencu per

finiŝ-o --> fin-streĉ-o, fin-a pen-o

kaj ni intertempe parolu pri spurto. Kio estas tio?

Amike

Renato


--

~~~~~~~~
renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

ro-esp

unread,
Nov 7, 2012, 9:04:49 PM11/7/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it


On Tuesday, November 6, 2012 11:48:44 PM UTC+1, Renato Corsetti wrote:
Harri:

|   PIV mem diras, ke "finiŝo" egalas al "finspurto",
Mi malkonsentas. Finisxo estas la fino (tempe kaj loke) de kuro, marsxo, biciklada aw alia rapideckonkurso.

Kadre de la kvartaga marsxo,mi povas ekmarsxi ekde la 4-a matene, kaj finisxi gxis la 5-a vespere

> kaj ni intertempe parolu pri spurto. Kio estas tio?


mallonga periodo de alta rapideco. En la N:-a ekzistas "kreskspurto". knabinoj havas gxin je pli frua agxo (13) ol knaboj (16?).

                        gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages