Akrediti

7 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
May 25, 2012, 6:06:59 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

En tekstoj rilate al la KER-ekzamenoj ofte aperas la vorto “akrediti”, ekz.

 

Nia centro – krom respekti la preskribojn de la akreditigaj reguloj – akorde kun la vidpunktoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) kaj de la Komuna Eŭropa Referenckadro - ellaboris la ĝeneralan unulingvan ekzamensistemon.

B1 (baza nivelo) Ŝtate akreditigita lingvoekzameno

Laŭ PIV, la vorto “akrediti” estas Zamenhofa, sed ne oficiala. Ĝi ŝajnas al mi mallerte konstruita, pro la silabo -it-, kiu similas la participon. Almenaŭ rilate al ekzamenoj, oni povus anstataŭigi ĝin per “agnoski”, kiu estas en nia listo de oficialigindaj vortoj. Jen la plena difino laŭ la reta versio de PIV:

 

akredit/iZ (tr)

1 Oficiale akceptigi iun, provizante tiun personon per tiucelaj rajtigiloj: ambasadoro akreditita ĉe la papo.

2 Komisii al banko, ke ĝi pagu el la kredito de la akreditanto difinitajn sumojn ĝis difinita limo al tria persono, la akreditato.

 

Rigardante la ekzemplojn en PIV, eble “rajtigi” aŭ “oficiale komisii” taŭgus por la unua difino. Mi ne scias pri la dua: ĉu denove “rajtigi”? Kio pri la du vortoj “akreditanto” kaj “akreditato”?

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:38:28 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Por la unua signifo, kaj pri ekzamenoj, mi opinias ke taugas "rajtigi"

Por la dua signifo oni ne povas uzi "rajtigi", 'car ne temas pri
plena rajtigo fari 'cion en unu fako. Temas nur pri tre speciala
rajto, do rajteto. Tial mi proponas por tiu dua signifo la vorton
"rajtetigi" au "rajtigeti" (ne ekzakte la samo).

Amike, Marcel.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:39:42 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:39:29 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:40:30 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:40:31 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:40:44 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:41:04 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:42:50 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 7:44:57 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
May 25, 2012, 8:23:49 AM5/25/12
to la-bona...@googlegroups.com
el Marcel:

Por la unua signifo, inkluzive por ekzamenoj, mi pensas ke "rajtigi"
taugas.

Por la dua signifo ne eblas uzi "rajtigi", 'car tio signifus ke la
banko havas la rajton agi por vi pri 'cio. Temas nur pri unu speciala
difinita rajto, do rajteto. Tial mi proponas la vorton "rajtetigi" au
"rajtigeti" (kiuj ne estas ekzakte la samaj!).

Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2012, 7:29:18 AM5/31/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>  En tekstoj rilate al la KER-ekzamenoj ofte aperas la vorto “akrediti”, ekz.

Mi nun registris la linion:

akredit·i (en la senco de 'agnoski', 'akcepti') → agnosk·i, (oficial·e) akcept·i

La senco pri meti monon kredite en konton estas abunde pritrktata de PIV sub "kredit-o". Ĉu eble ni devas konsideri ankaŭ tion en nia linio?

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Piermichele Giordano

unread,
Jun 11, 2012, 2:03:22 AM6/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Jozefo Nemeth, en la Internacia Pedagogia Revuo (Jarkolekto 42 - 12/2), komencas sian Enkondukon jene:
"Lastmomente... la Estraro de UEA aprilfine diskutis edukadon dum 2,5 horoj. Jareke la jubilea laboro transiris de ILEI al pli vasta teamo; ..."
 
Cxu oni povas lau' Fundamento utiligi la prefikson "ek" kiel sufikson?
Cxu ne estas pli tau'ga esprimo "jarkomence"?
Au' cxu E-o kiel lingvo viva pravigas elekton tian?
 
Dankon
 
Pietro Giordano


I am using the Free version of SPAMfighter.
SPAMfighter has removed 2071 of my spam emails to date.

Do you have a slow PC? Try free scan!

Johan Derks

unread,
Jun 11, 2012, 3:18:46 AM6/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
La regulo pri kunmeto de du radikoj estas ke la chefa nocio esprimighas en la lasta parto. La unua parto specifas la latan parton.
Mi opinias, ke eke, eka, eko ne entenas bone difinitan nocion, en tiu senco, ke
frazo kia "eke la jubilea laboro transiris de ILEI al pli vasta teamo"estas malfacile komprenebla. Aliaj povas opinii alie, char oni rajtas je la opinio, ke eke signifas tujkomence.
Do, se oni ne akceptas eke, oni ankau ne akceptu "jareke".
Cetere ech la kunmetajho "jarkomence"ne tre plachas al mi.
Mi ankau ne uzas aprilfine ktp.
Mia stilo estus "Ek de la nova jaro".
La afero lau mia opinio ne havas rilaton kun "fundamenteco".
 
Je via servo,
 
Johan
--

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2012, 12:19:12 PM6/11/12
to la-bona...@googlegroups.com, te - listo te
Ankaŭ mi dirus, ke la vorto "jareke" estas en ordo. Mi mem estus skribinta "jar-eke" por faciligi la komprenon de ne tre uzata vorto.

Laŭ la sola limo al la kombinebleco de radikoj en Esperanto estas ĉu la rezulto havas signifon.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Jun 13, 2012, 4:55:00 PM6/13/12
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Piermichele Giordano" <pier...@tiscali.it>
> Date: Jun 11 08:03AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6902e27df0ec8cf3
>
> Jozefo Nemeth, en la Internacia Pedagogia Revuo (Jarkolekto 42 -
> 12/2), komencas sian Enkondukon jene:
> "Lastmomente... la Estraro de UEA aprilfine diskutis edukadon dum
> 2,5 horoj. Jareke la jubilea laboro transiris de ILEI al pli vasta
> teamo; ..."
>
> Cxu oni povas lau' Fundamento utiligi la prefikson "ek" kiel sufikson?
> Cxu ne estas pli tau'ga esprimo "jarkomence"?
> Au' cxu E-o kiel lingvo viva pravigas elekton tian?

Mi ne scias cxu estas kontraw iu regulo, mi nur scias ke la vorto ne
tuj komprenatas far mi, kaj ke mi ne memoras renkonti similajn vortojn
(somereke, pawzeke, laboreke).
Do, antawvideble mi restos cxe la pli kutima -komence

gxis, Ronaldo N

Piermichele Giordano

unread,
Jun 23, 2012, 5:39:24 PM6/23/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Johan
Mi tre dankas vin pro via altvalora respondo.
Ankaux pri "jarkomence" vi pravas: laux niaj euxropaj oreloj "Ek de la nova jaro" pli bone sonas.
Eble "jarkomence" estus pli sxatata de la cxinaj!
Kore
Pjermikele



No virus found in this incoming message.
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.455 / Virus Database: 271.1.1/5061 - Release Date: 06/10/12 18:34:00

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages