- anti- --> kontraux-
- antropo- --> hom-, homsimila-
- auxto- --> mem-
- cis- --> maltrans, cxiflanke
- deci- --> dekono da
- hemat- --> sang-
- hidro- --> akvo-
- homo- --> sam-
- mikro- --> milonono da
- mono- --> unu-
- neo- --> nov-
- pseuxdo- --> kvazaux-, sxajn-, kasx-
- retro- --> reen
- semi- --> duon-
- sin- --> mem-
- tele- --> je distanco
SUFIKSOJ
- -esk- --> -simil-
- -fon- --> -parolant-
- -graf- --> -skrib-
- -ik- --> -art, -teknik-
- -istik- --> -scienc-
- -iv- --> -pov-, -ebl-
- -olog- --> -fakul-
Cxu bonaj proponoj?
Cxu estas aliaj?
J-K Rinaldo
~ ~ ~Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 PalestrinaItalujo <renato....@esperanto.org>~ ~ ~
- -iv- --> -pov-, -ebl-
>-iv- certe ne anstatauigeblas per -ebl-. Sed -pov- ja estas bona alternativo.
Bone. C'u ankau' -em- en kelkaj okazoj?
Amike
Renato
Mi preferas '-pov-'. Mi jxus havis longan diskuton kun alia
Esperantisto pri tiu cxi temo, precipe pri la vorto 'kreiva' (vorto
kiun li uzas suficxe ofte). Li asertas, ke '-ema' kaj '-iva' ne estas
la sama afero (almenaux cxe kreema kaj kreiva), cxar kreiva estas iu
kiu havas talenton kaj povas elpensi novajn aferojn, cxu li
efektivigas ilin aux ne, kaj kreema estas iu, kiu ja efektivigas siajn
ideojn. Tio povas esti, sed mi ne pensas, ke estus malbone, aux
konfuze, se la unu vorto 'kreema' havus tiujn du signifojn. Tamen,
eble ni ne povus trudi tion al la vorto.
Aldone, kaj pli grave pri tiuj vortoj, li (kaj versxajne aliaj uzantoj
de 'kreiva') ne uzas gxin por inplici ke iu ne efektivigas siajn
ideojn, sed ja uzas gxin en la ekzakte sama senco de 'kreema', do
estas por mi nekompreneble kial ili ne simple diras 'kreema'. (Fakte,
tio ne estas vero, cxar mi komprenas, ke gxi estas pro sxajnimito de
la nacilingvaj idoj de la latina vorto 'creativus', sed tamen.)
Cxu estas aliaj ekzemploj, kie '-ema' povas esti egala al '-pova' aux
'-kapabla'? Mi ne scias. Miaj provoj trovi ekzemplojn ne tre bone
sukcesas.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
>Cxu estas aliaj ekzemploj, kie '-ema' povas esti egala al '-pova'
>aux '-kapabla'?
Rigardante PIV mi vidis ke eble c'iufoje, kiam la povulo estas aj'o
(produktiva grundo), la du konceptoj estas samaj au' tre similaj. Se
grundo povas produkti g'i ankau' emas produkti kaj produktadas.
La kialo de la uzo, tamen, estas tiu, kiun vi indikis.