Mi kredas, ke ni jam diskutis en ĉi tiu listo pri samsignifaĵoj por "komiksoj" kaj aliaj vortoj ofte proponataj."animeo" signifas karikaturo, humurabildo, seria komikajxo, bildrakonto kaj komika filmo.
"karaokeo" signifas video de orkestro sen kanto sed kun teksto.
anime-o --> bild-filmo
Ĉi tiun vorton mi daŭre renkontas en la uzado de esperantistoj. Eble ĝi povus eniri la liston de iam oficialigindaj vortoj.
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
Jes. Bonvolu reagi en la listo 'oficialigindaj radikoj' kaj helpi krei mallongan vortarecan difinon de tiu vorto.Mi esperas ke "Karaokeo" iam eniris en la liston.
Kiel pri "animeo". Kelkaj euxropanonoj (poloj, nederlandano kaj auxstralianoj) kiuj tranoktis cxe mia domo, volis vidi animeon. Tial mi pensas ke la vorto estas farigxanta kiel internacia lingvo, cxu ne?
Principe vortoj internacie konataj, kiam tio eblas. Se ne koreaj vortoj
estas samvaloraj kiel aliaj. Bedaŭrinde ni neniam sukcesis igi koreojn
kunlabori en ĉi tiu listo. Se vi povus helpi pri tio, tio estus en ordo.
Amike
Renato
> Nakai Cuneo:
> Kion vi pensas?
Mi samopinias, ke "karaokeo" estas aldoninda al la Universala Vortaro.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Se vorto ne estas oficialigita, ĝi ne havas ĉion bezonatan, por esti
uzata trankvil-konscience.
Amike
Renato
Mi malsamopinias, char "karaokeo" estas uzebla lau Regulo 15 kaj nebezonas oficialigon. La Akademio anstataue oficialigu tiajn vortojn,
kiuj ne estas uzeblaj lau Regulo 15, sed bezonataj, ekzemple "tajdo".
----- Original Message -----From: Renato CorsettiSent: Tuesday, March 10, 2009 5:45 PMSubject: (la bona lingvo) karaoke-o
> Jen estas mia mallonga vortareca difino de "Karaokeo":
> Karaokeo: "Video de muziko kun fono de kanto kaj teksto de la kanto, kaj
> popoloj kantas rigardante la video en cxambro."
prefere io kia: video de muziko kun akompana muziko de kanto kaj teksto
legebla,
kiun homoj kantas rigardante (kaj/aw awskultante) la videon
Cetere mi ne konas la vorton "elvocxo"
gxis, Ronaldo
Amike
Renato
Amike salutas
Leo
Renato
Eble vi pravas. Lau mi tamen indas aldoni kaj vortojn novajn, kaj
vortojn regul-15-ajn. Vi mem konas la kialojn prezentitajn jam en
la Dua Oficiala Aldono. Sed kredeble indas prioritati vortojn
novajn.
----- Original Message -----From: Grosjean Mireille
Dankon!
Amike salutas
Leo
Mi komencas lacigxi pro la ripetado de "tajdo" kiel ekzemplo de vortoj
oficialigendaj. Efektive "tajdo" estis kandidato por la 9a Oficiala Aldono,
sed estis disopiniado en la Akademio. Esprimigxis dubo pri la signifo de
"tajdo": cxu temas pri movo? Se jes, suficxas "fluso" kaj "malfluso". Cxu
temas pri la kulmino kaj la malkulmino? Cxu temas pri la tuta ciklo? Se mi
ne mismemoras, unu ano de la Sekcio pri Gxenerala Vortaro de la Akademio
formulis "apartan opinion" gxuste pri tiu vorto. Mi ne scias, cxu cxi tiu
materialo estas tiel publika, ke gxi estas transdonebla al ne-Akademianoj.
Tamen mi sxatus, ke Andreas almenaux konu la argumentojn, kiuj igis la
Sekcion retiri "tajdo"n el la listo de la 9a Oficiala Aldono.
Otto
Aliflanke ni povas reproponi ĝin. Andreo bonvolu en la listo
<oficialigin...@yahoogroups.com> provi doni sian difinon de tajd- .
Amike
Renato
Mi provis klaki la ligon, sed ne havas aliron sen ensaluto kun pasvorto. Al
via demando povus respondi Akademiano, kiu tamen ne estas sur cxi tiu listo.
Mi ne scias, cxu mi rajtas mencii la nomon.
Otto
Amike
Renato
> povus respondi Akademiano, kiu tamen ne estas sur cxi
> tiu listo. Mi ne scias, cxu mi rajtas mencii la nomon.
Mi opinias, ke estas tre facile konjekti la nomon. Mi neniam havis
okazon rigardi internajn dokumentojn de la Akademio, sed suficxas vidi
diskutojn pri "tajdo" en iuj tute publikaj forumoj. Tie aktivis
cxi-teme precipe Akademiano Pokrovskij. Li publikigis ankaux artikolon
titolitan "Aparta opinio pri la vorto 'tajdo'" ("La Ondo de Esperanto"
2005 nro 6). La vortoj "aparta opinio" sugestas, ke la teksto estis
verkita por iu diskuto en iu decidfara organo, versxajne la Akademio.
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/128-lode.htm#128-20
Harri
Amike
Renato
Mi povas konfirmi, ke via konjekto estas prava.
Otto