Marcos Cramer
unread,Jul 10, 2009, 7:14:01 AM7/10/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
ReVo enhavas la vorton "aerobia" kun la difino " vivanta en aero". Tiu difino tamen ŝajne estas iom malpreciza. Angla vortaro difinas "aerobiosis" kiel "vivo en medio enhavanta oksigenon aŭ aeron". "Aerobiotic" estas en la angla la koncerna adjektivo. Aldone estas "anaerobiosis" = "vivo de organismo sen oksigeno", kaj la koncerna adjektivo "anaerobiotic".
En la Esperanta Vikipedio estas artikolo "Anaeroba organismo" (sen "i" antaŭ la A-finaĵo), kun la difino "organismo [kiu] vivas sen ĉeesto, uzo de oksigeno". Tiu artikolo ankaŭ uzas la vorton "aeroba" (denove sen "i"), dum ekzemple la artikolo uzas la vorton "aerobia".
En unu retpaĝo Esperanta mi ankaŭ trovis "anaerobia", kiun oni jam aetndus pro la tri aliaj formoj jam menciitaj. Interese estas, ke mi trovis multajn paĝojn, kie oni jam proponis alternativojn al "anaerobia" (interalie "malaerobia" kaj "aersenbezona").
"Anaeroba", "aeroba" kaj "aerobia" estas en la Vikipedio ne nur uzataj antaŭ la vorto "organismo", sed ankaŭ antaŭ la vorto "metabolo". Pro tio mi proponus jenajn liniojn:
aerob·a → oksigen·bezon·a, oksigen·uz·a
aerobi·a → oksigen·bezon·a, oksigen·uz·a
anaerob·a → ne·oksigen·bezon·a, sen·oksigen·a
anaerobi·a → ne·oksigen·bezon·a, sen·oksigen·a
Kion opinias la aliaj?
Amike,
Marcos