Celiakio

4 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Mar 21, 2010, 2:26:39 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi proponas:

 

Celiakio à netolero kontraŭ gluteno.

 

La homo, kiu verkis la eron en Vikipedio evidente mem inventis la terminon, kiu ne troviĝas en PIV. Rimarkinda estas la aldono de la finaĵo -io, ŝajne por indiki malsanon. (Iom esplorante, mi malkovras, ke la verkinto kaj ekuzinto de la finaĵo -io, estis Jorge Camacho.)

 

Jen la origino de ĝia anglalingva nomo, laŭ Wikipedia:

 

This condition has several other names, including: cœliac disease (with œ ligature), c(o)eliac sprue, non-tropical sprue, endemic sprue, gluten enteropathy or gluten-sensitive enteropathy, and gluten intolerance. The term coeliac derives from the Greek κοιλιακός (koiliakόs, "abdominal"), and was introduced in the 19th century in a translation of what is generally regarded as an ancient Greek description of the disease by Aretaeus of Cappadocia.

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 21, 2010, 5:06:41 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Celiakio --> netolero kontraŭ gluteno.

Ĉu ankaŭ

celiaki-o --> gluten-mal-sano

funkcius?

Kiel oni diras ĉi tiun sufiĉe novan aferon en la lingvoj de Orienta Azio?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Mar 21, 2010, 6:10:03 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/21 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Mi proponas:

Celiakio à netolero kontraŭ gluteno.

La homo, kiu verkis la eron en Vikipedio evidente mem inventis la terminon, kiu ne troviĝas en PIV. Rimarkinda estas la aldono de la finaĵo -io, ŝajne por indiki malsanon. (Iom esplorante, mi malkovras, ke la verkinto kaj ekuzinto de la finaĵo -io, estis Jorge Camacho.)

      Pravas Anna, ke kreo de sufikso "i/" estas nepre ne tolerebla. Tio estas same ne-tolerebla kun la signifo de la sufikso "uj/" en landonomoj, kun la chi-tiea signifo "malsano" kaj kun la diversaj aliaj signifoj, lau kiuj oni ghin provis, interalie pro tio, ke izolita vokalo ne povas esti formo de Esperanta sufikso, kaj, aliflanke, ke ne decas doni al unu sama sufikso signifojn plene senrilatajn, kiel faras laporbatalantoj de la ne-ebla "i/".

     La provata adjektivo "celiak/a" estas la greka adjektivo "koiliakos", uzata de la fama kuracisto Galeno kun signifo pli malvasta ("laksa", se mi ghuste komprenas). GHi estas la adjektivo el  "koilia" ("ventro, stomako, intesto, fekajho"), mem devenanta de "koilos" ("kava"), uzata interalie kiel neutra substantivo ("to koilon") pri la intesto. Per si mem, ghi signifas simple "ventra" au "intesta".
     CHar povas ekzisti diversaj intestomalsanoj, estas bone havi ian pli specialan terminon por tiuj malordajhoj, kiujn kauzas gluteno. Tial la propono de Anna iras lau ghusta direkto.

     CHu ni preferu "toler/i" au "el/ten/i" ?  Ambau tiuj estas bonaj vortoj. Mia demando estas pri la ghusta senco de "toler/i".
     Unuavide ankau la propono de Renato ("
celiaki-o --> gluten-mal-sano ") shajnas al mi bona. Sed ni elektu nur unu rekomendotajhon.
_______________________________________

 Jen la origino de ĝia anglalingva nomo, laŭ Wikipedia:

This condition has several other names, including: cœliac disease (with œ ligature), c(o)eliac sprue, non-tropical sprue, endemic sprue, gluten enteropathy or gluten-sensitive enteropathy, and gluten intolerance. The term coeliac derives from the Greek κοιλιακός (koiliakόs, "abdominal"), and was introduced in the 19th century in a translation of what is generally regarded as an ancient Greek description of the disease by Aretaeus of Cappadocia.

     Mi volis tiujn anglalingvajn liniojn traduki al Esperanto. Pro manko de vortaroj mi ne certas pri la signifo de "sprue'" (chu "lakso" ??).

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2010, 3:53:41 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
CHu ni preferu "toler/i" au "el/ten/i" ?  Ambau tiuj estas bonaj vortoj. Mia demando estas pri la ghusta senco de "toler/i".
Laŭ mia persona uzo la du vortoj estas praktike samsignifaj.

Amike

Renato

LEE Jung-kee

unread,
Mar 22, 2010, 4:01:31 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj,

Mi cxiam scivolemas, kial 'el/ten/i havas signifon 'toleri'.
Cxu vi povus klarigi la kialon teorie?

                                        Kun dankoj,    LEE Jungkee





2010/3/22 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
To unsubscribe from this group, send email to la-bona-lingvo+unsubscribegooglegroups.com or reply to this email with the words "REMOVE ME" as the subject.



--
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
"Esperanto pligrandigos vian mondon!"
LEE Jungkee [ I Zun-gi ] / S'losilo / espe...@saluton.net
(02)777-5881. 010-3340-5936 / Skype ID : leejungkee
Seula Esperanto-Kulturcentro : www.esperanto.co.kr
www.ipernity.com/home/lee-jungkee
www.facebook.com/profile.php?ref=profile&id=1165451525

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 22, 2010, 4:17:35 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
LEE Jung-kee skribis:

> Mi cxiam scivolemas, kial 'el/ten/i havas signifon 'toleri'.
> Cxu vi povus klarigi la kialon teorie?
Se listanoj konstatas ke du vortoj samsignifas, sed vi malsamopinias
estas vi kiu devas klarigi pri kio la du vortoj malsamas, ĉu?
J-K

LEE Jung-kee

unread,
Mar 22, 2010, 5:20:02 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Se listanoj konstatas ke du vortoj samsignifas, sed vi malsamopinias
estas vi kiu devas klarigi pri kio la du vortoj malsamas, ĉu?
---------------------------
Mi uzas la vorton 'elteni' samsignife kun 'toleri', sed estas malfacile klarigi al miaj kursanoj teorie. Tial mi volas lerni de vi.

                                            Sincere via, Jungkee



2010/3/22 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

To unsubscribe from this group, send email to la-bona-lingvo+unsubscribegooglegroups.com or reply to this email with the words "REMOVE ME" as the subject.

Anna Lowenstein

unread,
Mar 22, 2010, 6:07:49 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ne nepre. Kiel “tenado” rilatas al tolerado? C’u “elteni” signifas, ke oni tenas ion g’is la fino? Kion oni tenas?
C’u “Mi ne povas toleri glutenon” = “Mi ne povas teni glutenon g’is la fino”?
Mi ne kontrau’as la uzon de la vorto “elteni”, sed mi konsentas kun Lee Jung-kee ke g’i ne estas tute logika. (Aliflanke, multaj el la kunmetaj’oj ne estas absolute logikaj, do mi ne konsideras, ke tio gravas en si mem.)
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: lunedì 22 marzo 2010 9.18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) toler-i/el-ten-i

--

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 22, 2010, 6:11:32 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
LEE Jung-kee ha scritto:

> Se listanoj konstatas ke du vortoj samsignifas, sed vi malsamopinias
> estas vi kiu devas klarigi pri kio la du vortoj malsamas, ĉu?
> ---------------------------
> Mi uzas la vorton 'elteni' samsignife kun 'toleri', sed estas malfacile
> klarigi al miaj kursanoj teorie. Tial mi volas lerni de vi.
>
PIV, laŭ mi mi klarigas bone... tamen, se vi ĝin ne havas, mi ripetas
ĝian enhavon.
Startante de la fakro ke ambaŭ vortoj (toleri kaj teni) estas funfamentaj.

- TOLERI=akcepti ion ĝenan, aŭ je sanonivelo substancon danĝeran aŭ la
ĉeeston de ĝenulo
- ELTENI havas du signifoj:
1. rezisti sencede antaŭ atako
2. persiste elporti.

Konkude
- pri la signifo "rezisti sencede antaŭ atako", oni nepre uzu TOLERI,
aŭ alia ssv, ekzemple "plu resti"
- pri la signifo "persiste elporti', TOLERI kaj ELTENI, ambaŭ taŭgas.

J-K

Anna Lowenstein

unread,
Mar 22, 2010, 7:28:32 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com

J-K:
- ELTENI havas du signifojn:

1. rezisti sencede antaŭ atako
2. persiste elporti.

Anna:
“el-porti” = “porti eksteren”? ;)

Kore,
Anna


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 22, 2010, 8:04:29 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein ha scritto:

> J-K:
> - ELTENI havas du signifojn:
> 1. rezisti sencede antaŭ atako
> 2. persiste elporti.
>
> Anna:
> “el-porti” = “porti eksteren”?
Ja pli bone estus elimini la duan signifon de "elteni", taŭge
esprimeblan per "toleri"
J-K

LEE Jung-kee

unread,
Mar 22, 2010, 8:56:49 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankojn al viaj komentoj.
Persone, mi pensis, ke 'elteni' estas facile komprenebla por euxropanoj, sed por azianoj ne povas kompreni gxian signifon teorie.
Tial gxis nun mi ne povis klarigi gxian signifon perfekte kaj teorie al miaj kursanoj.
Sed 'enteni' estas tuj komprenebla por azianoj, almenaux por koreoj.

                                                               Via, LEE Jungkee

2010/3/22 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>
Anna Lowenstein ha scritto:
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

To unsubscribe from this group, send email to la-bona-lingvo+unsubscribegooglegroups.com or reply to this email with the words "REMOVE ME" as the subject.

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2010, 9:34:33 AM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke la demando de Lee Jung-kee havas bonan kialon, en la senco ke "el-ten-i" kaj multaj similaj vortoj montras la profundecon de la eŭropeco de Esperanto.

Laŭ mia kompreno "el-ten-i" en la senco de
  "persiste elporti" (kiel J-K klarigis laŭ PIV) estas formo bazita sur la germana (Marcos eble povos paroli al ni pri "ertragen" kaj similaj verboj), kiun komprenas ankaŭ latinid-lingvanoj pro similaj vortoj, ekzemple "sopportare" en la itala = subporti.

Se oni devas klarigi al lernantoj oni diru:

Ĉi tiuj eŭropanoj estas frenezaj. Indulgu ilin. Ili konstruas la vorton tiel:
el = entute, ĝis la fino
teni = teni

alivorte "sukcesi resti ĝis la fino  kun io malagrabla/tenante ion malagrablan ĉe si"

Cetere, kiel oni diras tion en la korea? Kaj kiel oni diras "fagopiro" kaj "poligono" en la korea?

Se koreoj ne prenas en siajn manojn la regadon de Esperanto, eŭropanoj plu konstruos vortojn kiel "elteni".

Amike

Renato


Masako TAHIRA

unread,
Mar 22, 2010, 1:25:37 PM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

Via klarigo helpis min, cxar ankaux por mi malfacilas
elekti kiun el la du: elteni aux toleri.
Kiam mi estis komencanto, hazarde mi lernis unue
"elteni". Sed post la lernado de "toleri", mi havis impreson, ke
"el-teni (ion)" estas iom abstrakta kiel "el-doni (libron)".
Se mi hazarde lernus unue "toleri", mi pli malfacile komprenus "elteni".
Kiu el la du estas pli azieca aux pli euxropeca, mi ne
komprenas, cxar cxiuokaze ambaux estas fremdaj por mi
japano. Eble "elteni" estas pli esperanteca, cxar la avantagxo
de Esperanto estas kunmeti facilajn vortojn.

Masako
-----------

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2010, 1:28:52 PM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:
Kiu el la du estas pli azieca aux pli euxropeca, mi ne
komprenas, cxar cxiuokaze ambaux estas fremdaj por mi
japano. Eble "elteni" estas pli esperanteca, cxar la avantagxo
de Esperanto estas kunmeti facilajn vortojn.
  
Kiel oni diras tion en la japana. Kja kiel oni diras poligono kaj fagopiro en la japana?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Mar 22, 2010, 4:30:34 PM3/22/10
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Je 22/03/2010 11:07, Anna Lowenstein skribis:

> Ne nepre. Kiel “tenado” rilatas al tolerado? C’u “elteni” signifas, ke oni tenas ion g’is la fino? Kion oni tenas?
> C’u “Mi ne povas toleri glutenon” = “Mi ne povas teni glutenon g’is la fino”?
> Mi ne kontrau’as la uzon de la vorto “elteni”, sed mi konsentas kun Lee Jung-kee ke g’i ne estas tute logika. (Aliflanke, multaj el la kunmetaj’oj ne estas absolute logikaj, do mi ne konsideras, ke tio gravas en si mem.)
>
Ankaŭ mi havas problemon pri "toleri". Teĥnike ne eblas realigi absolute
precizan dimension. Ekzemple ne eblas realigi cilindron, kies diametro
estas precize 20 milimetroj. Tial oni internacie uzas sistemon, kiu
indikas, kiuj realigitaj aksoj estu akceptataj aŭ malakceptataj. La
termino por tiu nocio estas en la nederlanda "tolerantie", en la franca
kaj en la angla "tolerance". Mi jam delonge demandas al mi, kiel oni
diru tion Esperante. Ĉu "tolero"? Ĉu "toleranco"?
"Toleranco" estas nek en PIV, nek en ReVo. Estas deko da trafoj en
Esperantaj tekstoj en interreto, sed mi trovis nur unu en la teĥnika
senco en "terminaro de betono":
http://denizo.opia.dk/la.trezorejo/prezentajxoj/esperanto-elektronike.dvd2007.retversio/faka/scienco/Terminaro_de_betono.pdf


Mi provas klarigi per simpla ekzemplo: parolante nur pri la diametro (do
pri "dimensiaj toler[anc]oj"), "toler[anc]o" povus ekzemple esti +0
-0,02 mm. Tio signifas, ke akso, kies diametro estas inter 19,98 kaj
20,00 mm estu akceptata. Pli dikaj aŭ pli maldikaj estu malakceptataj.
La indikoj +0,00 kaj -0,02 nomiĝus respektive la supera kaj malsupera
"toler[anc]aj" limoj.

Amike salutas Leo

Masako TAHIRA

unread,
Mar 23, 2010, 7:20:07 AM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

Masako:
> Kiu el la du estas pli azieca aux pli euxropeca, mi ne
> komprenas, cxar cxiuokaze ambaux estas fremdaj por mi
> japano. Eble "elteni" estas pli esperanteca, cxar la avantagxo
> de Esperanto estas kunmeti facilajn vortojn.

Renato:


> Kiel oni diras tion en la japana. Kja kiel oni diras poligono kaj fagopiro
> en la japana?

elteni=耐える(taeru)=toleri, elporti, rezisti
toleri=許容する(kjojousuru)=elporti, permesi, lasi, suferi
poligono=1)多角形(takakukei)=plurangulo
2)ミチヤナギ(micxijanagi)=nodcento(Polygonum aviculare)
fagopiro=ソバ(soba)

amike
Masako

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 8:17:01 AM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Masako!
elteni=耐える(taeru)=toleri, elporti, rezisti
toleri=許容する(kjojousuru)=elporti, permesi, lasi, suferi
poligono=1)多角形(takakukei)=plurangulo
              2)ミチヤナギ(micxijanagi)=nodcento(Polygonum aviculare)
fagopiro=ソバ(soba)
Efetkive viaj indikoj montras ke estas subteno en la japana pri du apartaj vortoj por poligono kaj fagopiro kaj, kompreneble, ankaŭ por la linio proponita de Francisko pri poligono --> plurangulo.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Mar 23, 2010, 8:57:28 AM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

> Mi pensas, ke la demando de Lee Jung-kee havas bonan kialon, en la senco ke
> "el-ten-i" kaj multaj similaj vortoj montras la profundecon de la eŭropeco
> de Esperanto.

mi plene samopinias. Mi aldonus ke vortoj tiaj ne nur estas hontinde
tro europaj, sed tute kontrauaj al la lokikeco kaj travidebleco kiujn
nia lingvo devus havi.

Multaj vortoj kun EL uzata kiel prefikso estas simplaj pausajhoj de la
koncernaj, tute arbitre kunmetitaj vortoj en la germana lingvo kun la
prepozicio AUS (ekz. auslernen = ellerni). Kompreneble mi ne kritikas
tiajn vortojn en la germana, sed jes en lingvo tia, konstruita, kia
nia Esperanto.

Poste oni klopodas klarigi tion per la egaligo EL- = entute, ghis la
fino, sed kial do oni ne simple diras "plenlerni" au "finlerni"?

El-doni simple estas nekomprenebla kunmmetajho, samkiel el-teni.

Jose' Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Mar 23, 2010, 9:46:55 AM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako TAHIRA:
>en la japana,

2)ミチヤナギ(micxijanagi)=nodcento(Polygonum aviculare)
fagopiro=ソバ(soba)

Ankaux la speco indikita (polygonum aviculare, polygonum heterophillum) estas nur UNU el la multaj specoj de poligono. Interese: en la itala, tiu speco nomigxas (interalie), "centinodia" aux "erba dei cento nodi" (= herbo je cent nodoj), tute simile al la japana!
Gxis
Antonio


Leo De Cooman

unread,
Mar 23, 2010, 10:15:43 AM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti (org), Marcos Cramer, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Je 23/03/2010 12:20, Masako TAHIRA skribis:
poligono=1)多角形(takakukei)=plurangulo
              2)ミチヤナギ(micxijanagi)=nodcento(Polygonum aviculare)
  

Interese: la specaro (science: genro) Polygonum nomiĝas en la nederlanda Duizendknoop (laŭvorte: "milnodo").
Polygonum aviculare havas ĉe ni maltrafan nomon varkensgras (porkogreso), kvankam ĝi estas nek greso (bonlingve "herbo"? Tiu fortraduko almenaŭ ĉi tie ne taŭgas!), nek gramineo (?), nek gramino, nek poaco. (Ĉiuj tiuj vortoj indikas la saman familion Graminacoj = Poacoj). Kiel vi vidas: estas ĝenerala lingva konfuziĝo pri kreskaĵoj!)
La grandega herbo (!) Polygonum cuspidatum nomiĝas en la nederlanda Japanse duizendknoop (laŭvorte: japana milnodo). Tiu importita herbo iĝas en nia lando ĝis 3 m alta.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 11:06:00 AM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
sed kial do oni ne simple diras "plenlerni" au "finlerni"?
Ankaŭ mi demandas min pri la samo.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Mar 23, 2010, 12:49:48 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> Mar 21 07:26PM +0100 ^


> Mi proponas:

> Celiakio --> netolero kontra? gluteno.

hmm, cxu "gluteno" estas cxiutaga vorto? Cxu "tritik-proteino" ne
estus pli komprenebla ? (aw tro specifa? )

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 2:12:40 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
MI registris provizore:

celiaki·o → gluten·mal·san·o, gluten·ne·toler·o

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Mar 23, 2010, 3:41:54 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
jes, foje ekzemple germanoj tro facilanime tradukas sian "aus" al "el".
ankaw cxi tie ne helpas analizprovoj per el-ten-i.

Tamen, toleri ne egalas al elteni. Toleri indikas potencon. Instruisto povas
toleri iujn kondutojn en la klaso. Listadministranto povas toleri iajn
kondutojn
en la retposxtlisto. Mendinto kiu mendis cilindron de 20 milimetroj
povas toleri
cilindron de 19 aw de 21 milimetroj.

Elteni rilatas al, nu, suferado. Se la listadministranto toleras ian konduton,
sed mi ne eltenas gxin, tiam mi malabonas. Se mi ne eltenas la lawtecon de la
muziko, mi kuras for.

pri la "klarigoj" de PIV:

> - TOLERI=akcepti ion ?enan, a? je sanonivelo substancon dan?eran a? la
?eeston de ?enulo

tiu ne helpas law mi


> - ELTENI havas du signifoj:

> 1. rezisti sencede anta? atako

nu, tiun mi duonsubtenas, kaj gxi jes analizeblas: oni *tenas* la
malamikon *el*
la defendata teritorio

> 2. persiste elporti.

mi ne scias kion tiu "elporti" signifu...

Marcos Cramer

unread,
Mar 23, 2010, 5:16:48 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

hmm, cxu "gluteno" estas cxiutaga vorto? Cxu "tritik-proteino" ne
estus pli komprenebla ? (aw tro specifa? )

"Tritik-proteino" estus tro specifa, ĉar gluteno estan ne nur en tritiko, sed ankaŭ en aliaj grenoj, ekzemple sekalo. "Grenproteino" aliflanke estus tro larĝa, ĉar ne ĉiuj grenoj kiuj enhavas proteinojn enhavas glutenon.

Anstataŭ diskuti pri anstataŭigoj al "gluteno", ni prefere diskutu pri ĝia oficialigo en la listo oficialigindaj radikoj (sed eble ro ĝia fakeco la oficialigo ne aparte urĝas).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 5:44:12 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com
Marcos:
Anstataŭ diskuti pri anstataŭigoj al "gluteno", ni prefere diskutu pri ĝia oficialigo en la listo oficialigindaj radikoj (sed eble pro ĝia fakeco la oficialigo ne aparte urĝas).
Tamen, se iu proponas difinon ni povus listigi ĝin.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages