Kion inversigas "mal"?

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 9, 2010, 2:31:40 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
jes, foje mi emas uzi vortojn kiaj: acxetmalinda, mencimalinda,
ekzakte tial ke
mal inversigas la tujpostan vorteron.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Jul 9, 2010, 4:43:22 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

jes, foje mi emas uzi vortojn kiaj: acxetmalinda, mencimalinda, ekzakte tial ke
mal inversigas la tujpostan vorteron.

Lau mi ne ekzistas kaj ne ekzistu regulo, lau kiu "mal-" povas inversigi nur la tujpostan vorteron. Lau mi do tute akcepteblas "malmenciinda" kun interpreto "mal-(menci-ind-a)". Veras, ke mia permesemo povas en la teorio estigi multajn plursignifajhojn, sed praktike chiam klaras kiu estas la intencita signifo (mi neniam en mia dekjara esperantisteco spertis veran miskomprenon pro nekapablo ghuste interpreti, kion maligas "mal-").

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jul 9, 2010, 5:24:17 PM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi dirus ke en la normale parolata lingvo “malmenciinda” estas tre pli ofta ol “mencimalinda”, kio restas ebla sed, kield iras lingvistoj, markata.

 

Amike

 

Renato

 

Andreas Kueck

unread,
Jul 10, 2010, 1:54:14 AM7/10/10
to la bona lingvo
On 9 Jul., 22:43, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Lau mi ne ekzistas kaj ne ekzistu regulo, lau kiu "mal-" povas inversigi nur
> la tujpostan vorteron.

Eble prave. Mia ali-mesagha resendo al la Fundamenta
"malghentilulino" (por montri, ke "mal'" inversigas ne je "-in'", sed
je "ghentil'") devenas de tio, ke en alia forumo iu (iom sherce)
demandis pri la signifo de "malnordoriento": chu "sudokcidento" au
"sudoriento"?

> Lau mi do tute akcepteblas "malmenciinda" kun
> interpreto "mal-(menci-ind-a)".

Alia demando estas, chu oni efektive celas "ne-menciinda" kaj uzu chi
tiun.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2010, 2:57:38 AM7/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> "malnordoriento": chu "sudokcidento" au
"sudoriento"?

Unualege mi au'tomate pensis pri sudokcidento, kio montras, ke en mia kapo la regulo "mal-" neas c'ion, kio sekvas, estas tre forta.

Vi pravas ankau' ke ofte oni uzas "mal-" por ne.

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 18, 2010, 3:00:20 AM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi ne vidas diferencon inter "nemenci-inda" kaj "ne-menciinda'
(=mencineinda)" nek inter la neghustaj "malmenci-inda" kaj
"mal-menciinda" (-"mencimalinda"). Sed la evitinda "malnordoriento"
povas signifi "sudoriento" kaj "nordokcidento" kaj ech "sudokcidento"

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Pjer

unread,
Jul 23, 2010, 4:55:45 PM7/23/10
to la bona lingvo
Prave pri ne"menci'ind"a kaj ne'menci"ind'a, sed same Renato , mi
opinias ke oni devas ne disigi la vortojn : nordo kaj okcidento, kies
kunmeto indikas novan direkton: nordoriento. Do: mal'nordorient'o
estas sudokcidento, ekzemple:
la vento venas ekde nordoriente, flugas la folioj male(n), do :
mal'nordorient'e'n= sudokcidenten.
Aliokaze: sudoriento= malnordo-okcidento, kaj nordokcidento=: nordo-
malokcidento, se oni ne plu scias la vortojn: sudo kaj oriento!!!
Amike, Pjer

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages