frikativ-o - alia vorto de Niko

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2009, 4:26:11 PM6/1/09
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉu

frikativ-o --> frot-a son-o, frot-son-o ????

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 1, 2009, 6:49:32 PM6/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
frikativ-o --> frot-a son-o, frot-son-o ????

Bona propono. Laŭ mi sufiĉas mencii unu alternativon ĉi-kaze. "Frota sono" jam estas uzata, do ni ne bezonas enkonduki la novan alternativon "frotsono". Do la linio simple estu

frikativ·o → frot·a son·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 3:08:44 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> frikativ·o → frot·a son·o
Registrita!

Renato


>

Pilar Otto

unread,
Jun 2, 2009, 6:23:56 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu
>
> frikativ-o --> frot-a son-o, frot-son-o ????

Laux mi jes. Tiu estas unu el la vere senproblemaj bonlingvajxoj pri
fonetiko.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 6:52:45 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Laux mi jes. Tiu estas unu el la vere senproblemaj bonlingvajxoj pri
> fonetiko.
>
Ĉu ankaŭ

spirant-o --> frota sono ?

PIV resendas al frikativo.

amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Jun 2, 2009, 7:13:54 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu ankaŭ
>
> spirant-o --> frota sono ?

Laux mi jes, cxar "spiranto" kaj "fikativo" estas la sama afero.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 7:31:14 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Laux mi jes, cxar "spiranto" kaj "fikativo" estas la sama afero.
>
Mi registris tion.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jun 2, 2009, 9:18:27 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
C’u eble anstatau’ “frota sono”, estus pli bona la termino “frota konsonanto”? Tio montrus pli klare, ke temas pri teknika termino el fonetiko (au’ sonscienco!)
Cetere, ekzistas ankau’ “afrikatoj”: lau’ la difino en PIV: Kombino de plozivo kaj frikativo, c’e kiu ploziva alteno estas sekvata de frikativa forteno (ekz. en Esperanto.: c, c^, g^).

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 2 giugno 2009 12.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) frikativ-o - alia vorto de Niko

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 9:42:09 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> C’u eble anstatau’ “frota sono”, estus pli bona la termino “frota konsonanto”? Tio montrus pli klare, ke temas pri teknika termino el fonetiko (au’ sonscienco!)
>
Provizore m,i aldonis tiun variaĵon, kiu ŝajnas en ordo.

> Cetere, ekzistas ankau’ “afrikatoj”: lau’ la difino en PIV: Kombino de plozivo kaj frikativo, c’e kiu ploziva alteno estas sekvata de frikativa forteno (ekz. en Esperanto.: c, c^, g^).
>
Se

ploziv-o --> eksplod-a konsonant-o

ĉu

afrikat-o --> eksplod-frot-a konsonant-o???

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jun 2, 2009, 9:44:56 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
C’u eble anstatau’ “frota sono”, estus pli bona la termino “frota konsonanto”? Tio montrus pli klare, ke temas pri teknika termino el fonetiko (au’ sonscienco!)

La Vikipedio mencias la alternativon "frota konsonanto" al "frota sono". Aliflanke PMEG uzas "frota sono" en faka kunteksto (tamen intence kun kiel eble plej simpla lingvaĵo). Laŭ mi ni povus ĉi-kaze mencii ambaŭ alternativojn, do

frikativ·o → frot·a son·o, frot·a konsonant·o

Por "afrikato" PMEG uzas "ekfrota sono" kaj VIkipedio mencias "ekfrota konsonanto", do laŭ mi la linio estu

afrikat·o →  ek·frot·a son·o, ek·frot·a konsonant·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 9:53:54 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
afrikat·o →  ek·frot·a son·o, ek·frot·a konsonant·o
Mi registras tion, sed la debato daŭru pri tio, ĉu la elemento "eksplod-" devus enesti.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Jun 2, 2009, 9:55:06 AM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> C’u eble anstatau’ “frota sono”, estus pli bona la termino “frota konsonanto”? Tio montrus pli klare, ke temas pri teknika termino el fonetiko (au’ sonscienco!)

Iomete tikle, char en precize faka uzo oni iafoje distingas inter
konsonantoj kaj kontoidoj. La unua termino tiam uzighas kadre de
fonologia priskribo, dum la dua uzighas kadre de fonetika priskribo.

Ekuzo de "frota konsonanto" do necesigus la paralelan, sed multe
malpli ofte uzatan varianton "frota kontoido". Eble tio tute ne
estas problemo, sed necesas konscii pri tiu sekvo.

> Cetere, ekzistas ankau’ “afrikatoj”: lau’ la difino en PIV: Kombino de plozivo kaj frikativo, c’e kiu ploziva alteno estas sekvata de frikativa forteno (ekz. en Esperanto.: c, c^, g^).

En PMEG mi parolas pri "frotaj konsonantoj/sonoj" kaj
"ekfrotaj konsonantoj/sonoj". La lastaj estas la afrikatoj,
kiuj havas pli abruptan komencon ol la frotaj, do iel
pli ekan.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Pilar Otto

unread,
Jun 2, 2009, 2:48:01 PM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Se
>
> ploziv-o --> eksplod-a konsonant-o
>
> ĉu
>
> afrikat-o --> eksplod-frot-a konsonant-o???

Tio sxajnas al mi logika.

Mi kun ekscito atendas la momenton, kiam oni demandos, kiel bonlingvigi
"implozivo"n, t.e. la terminon, kiu priskribas konsonanton produktatan per
ensucxo de aero en la busxon. Cxu "maleksploda konsonanto"? Eble vjetnamaj
E-istoj kompetentas, cxar laux mia scio la vjetnama lingvo havas tiajn
konsonantojn.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 4:38:26 PM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Tio sxajnas al mi logika.
  
Bone. Mi registros ankaŭ tiun variaĵon.

Mi kun ekscito atendas la momenton, kiam oni demandos, kiel bonlingvigi 
"implozivo"n, t.e. la terminon, kiu priskribas konsonanton produktatan per 
ensucxo de aero en la busxon. Cxu "maleksploda konsonanto"?
Nu, Vikipedio diras:

Injektivoj (aŭ injektivaj konsonantoj, implosivoj, implosivaj konsonantoj) estas plozivoj (rare afrikatoj) kun glotofonta ingresiva aerflua meĥanismo.

Ĉu imploziva (konsonanto) --> aer-en-ir-a (konsonanto) ?   La samon validus por "injektiva".


 Eble vjetnamaj 
E-istoj kompetentas, cxar laux mia scio la vjetnama lingvo havas tiajn 
konsonantojn.
  
Thu, ĉu vi legas ĉi tion?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages