Samtempe mi atentigas pri samspeca neologismo
- jxetono el jeton F --> metala/plastika monmarko
Tiuj proponoj estas nur komencaj por startigi la diskuton
J-K Rinaldo
Mi neniam renkontis "ficxo", sed se oni proponas tion por diskuto, evidente iu uzis gxin
Laux mi, la franca "fiche" (uzata ankaux en la itala) aux "jeton", la anglaj chip kaj token kaj lan germana Spielmark (= tute precize, ludmarko) ne estas papera, sed plasta aux metala, tute samkiel jxetono.
Cxar gxi estas uzata nur por ludi, la plej simpla kaj senpera traduko devus esti "ludmarko".
Gxis
Antonio
Ankaŭ mi neniam renkontis tiun vorton. Mi serĉis en interreto. Ŝajne estis
unu trafo: su fiĉo.
Iu do erare enmetis spaceton en "sufiĉo".
Do: neniu trafo
Mi ne bezonas tiun vorton.
Amike salutas
Leo
Siatempe, mi reviziis la vortar(eg)on Minnaja, sed - sincere dirite - mi ne memoras, ke en tiu (antaux)teksto mi trovis la terminon "ficxo", alie mi estus rimark(ig)inta ion.
Cxiukaze, temas pri alia signifo de "fiche", nome "slipo" (cxi tiu, efektive papera).
Pro scivolemo, per aparta retmesagxo mi pridemandas Carlo Minnaja (kiu estas versxajne la plej kompetenta el la vivantaj italaj esperantistoj, denaska parolanto de la lingvo, akademiano), kie li trovis tiun terminon "ficxo".
Gxis
Antonio
Amike
Renato
Renato
>Esperanto-bulgara vortaro de I. Sarafov, 1963, registrita ankau en "NePIVaj
vortoj" de Cherpillod 1988.
>Eble gxi tamen ne havis sukceson.
Gxis
Antonio