Serchatas bonlingva esprimo por "marsko"

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Sep 2, 2008, 10:20:36 AM9/2/08
to la bona lingvo
Kiun bonlingvan esprimon vi proponas por "marsko" (lau PIV: "Ebena
regiono, estighinta per sedimentado de mara shlimo sub influo de la
tajdoj")? (La germana esprimo estas "Marsch", in-genra, homonimo
[bonlingve eble "samformvortajho"] al la vir-genra "Marsch" [=
"marsho"]; lau mi la Fundamenta vorto "marcho" ne konvenas por peri la
ideon de "marsko".)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 10:29:27 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
lau mi la Fundamenta vorto "marcho" ne konvenas por peri la
ideon de "marsko".)
Sed kio estas "marsko"? Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton kaj vivis feliĉe kaj kontente. Ĉu temas simple pri ĉemara ebenaĵo"?

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Sep 2, 2008, 1:02:54 PM9/2/08
to la bona lingvo


On 2 Sep., 16:29, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> lau mi la Fundamenta vorto "marcho" ne konvenas por peri la
> > ideon de "marsko".)
>
> Sed kio estas "marsko"? Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton kaj vivis
> feliĉe kaj kontente.

Kaj mi tiel vivas ghuste en "marsko" :-)

> Ĉu temas simple pri ĉemara ebenaĵo"?

... estighinta per sedimentado de mara shlimo sub influo de la tajdo.

Do, kredeble ne chiu che-mara ebenajho estas "marsko". "Marsko" estas
unu el la karakterizaj geologiaj pejzaghformoj de (ekzemple) la norda
Germanujo.

Lau
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Aluvia_grundo>
temas pri "aluvia grundo". Tamen, tio eble ne vere helpas, char ankau
tiu chi esprimo certe ne estas bonlingva (lau PIV tamen "aluvio" estas
Zamenhofa). Eble "alnaghigita grundo" trafas, sed mi preferus iun unu-
vortajhon.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 3:32:15 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Do, kredeble ne chiu che-mara ebenajho estas "marsko".
"Aluvia ebenaĵo" kaj vi rezignu pri la unuvorteco.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 3, 2008, 3:28:17 AM9/3/08
to la bona lingvo
On 2 Sep., 21:32, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> Do, kredeble ne chiu che-mara ebenajho estas "marsko".
>
> "Aluvia ebenaĵo" kaj vi rezignu pri la unuvorteco.

La unuvorteco estas atingebla per "aluvi-ebenajho", chu ne?

Sed mi ne estas konvinkita, ke tia esprimo estu preferebla al
"marsko": En ambau esprimoj estas po unu vortero, kiu estas nek
Fundamenta nek oficiala.

Kion vi opinias pri la simpla "grundajho"?

Mia modelo estas la Fundamenta radikkunmetajho "sabl'ajh'": "banc de
sable | flat | Sandbank | [traduko en la rusan] | mielizna" (itale:
"banco de sabbia"). Temas pri ajho, kiu konsistas el alnaghigita
sablo. Okaze de "grundajho" analoge temas pri ajho, kiu konsistas el
alnaghigita grundo.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 3:41:52 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Kion vi opinias pri la simpla "grundajho"?
Bona, sed oni ne tuj komprenas pri kio temas. Eble en la kunteksto la afero estas pli facila.

Kio pri tajdo-grundo? [grundo pro tajdo]

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 3, 2008, 4:32:12 AM9/3/08
to la bona lingvo
"Tajdo-grundo" estas miskomprenebla kiel la grundo, sur kiu ne estas
akvo dum la malalta tajdo kaj sur kiu estas akvo dum la alta tajdo
(germane oni diras "Watt" [alia problemo en Esperanto]). Krome "tajdo"
estas nek Fundamenta nek oficiala.

Cetere: En "Langenscheidts Lilliput-Woerterbuch Nr. 117 Deutsch-
Esperanto" (el 1959) estas jena traduko de "Schwemmland" (kiu esence
egalas al "Marsch"): "aluviajho". Sed restas la problemo de
novvorteco.

Oni (prefere mallonge kaj ne-novvortece) devas peri la ideon de tio,
ke temas pri pejzaghformo estighinta pro alnaghigita grundo. Eble
"alnaghigit-grundajho", se tio chi ne estus tiel longa. Tial mi
preferas "grundajho" (lau la modelo de "sablajho").

Eble ghuste per la Fundamenta "sabl'ajh'" estu komprenigate, ke
kunmetajho el radiko esence signifikanta solidan substancon kaj "ajh'"
povas peri ankau la ideon de alnaghigiteco.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 4:42:08 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Tial mi preferas "grundajho" (lau la modelo de "sablajho").
Bone, laŭ mi. Mi komencas registri

marsk-o --> grundaĵ-o

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 3, 2008, 4:53:37 AM9/3/08
to la bona lingvo
On 3 Sep., 10:42, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> Tial mi preferas "grundajho" (lau la modelo de "sablajho").
>
> Bone, laŭ mi. Mi komencas registri
>
> marsk-o --> grundaĵ-o

Eble kun streko ankau inter "grund'" kaj "ajh'".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 5:08:16 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Eble kun streko ankau inter "grund'" kaj "ajh'".
Certe.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Sep 3, 2008, 8:42:45 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

Cxu eventuale "sxlimgrundo" (grundo kiu postrestas, en sxlima konsisto, post
retirigxo de la akvoj, analoge al la fenomeno kiu okazas post la
mal-superakvigxoj de rivero Nilo)?

Cetere, cxe http://vortaro.nl/?v=sxlimgrundo
mi trovas gxuste sxlimgrundo kiel sinonimon de aluvia grundo, nederlande
slijkgrond.
En la grand(ioz)a "Grosses Woerterbuch Deutch-Esperanto" de Erich-Dieter
Krause, cxe Scwemmbode (= alluvialer Boden, Schwemmland) mi trovas "aluvia
grundo".
Cxe la vorto Marsch mi trovas la klarigon = fruchtbares Niederungsland, kio
egalas al "fruktodona malaltajxo"; do eventuale oni povus diri "aluvia
malaltajxo" (aux "(mar)sedimenta ebenajxo/ malaltajxo").

Sed entute mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun regionon, do mi parolas kiel
kruda nespertulo. Tamen, min konsolas la fakto, ke la kolosa
itala-germana-itala vortaro Sansoni (3.150 pagxoj en formato A4!) tradukas
Marsch per "polder", kio tre versxajne estas alia afero.

Laste: min ne konvinkas la nuda termino "grundajxo", cxar gxi tute ne
elvokas la ideon de "grundo restinta post superakvigxo kaj sekve de gxi".
Gxis
Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 8:59:28 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
sxlimgrundo
Eble. andreas estas la plej koncernata.
"(mar)sedimenta ebenajxo/ malaltajxo".
Sediment- estas zamenhofa radiko, do pli uzebla ol aluvi-, mi kredas.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 3, 2008, 11:33:59 AM9/3/08
to la bona lingvo
On 3 Sep., 14:42, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:
> Cxu eventuale "sxlimgrundo" (grundo kiu postrestas, en sxlima konsisto, post
> retirigxo de la akvoj, analoge al la fenomeno kiu okazas post la
> mal-superakvigxoj de rivero Nilo)?

La radiko "shlim'" ne estas malbona. Sed "shlimgrundo" lau mi ne
konvenas por peri la ja trafan ideon de ...

> fruchtbares Niederungsland, kio
> egalas al "fruktodona malaltajxo";

> Laste: min ne konvinkas la nuda termino "grundajxo", cxar gxi tute ne
> elvokas la ideon de "grundo restinta post superakvigxo kaj sekve de gxi".

Eble vi pravas. Tial jen mia nova propono:

"shlimgrundmalaltajho"

--

Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Sep 3, 2008, 12:11:03 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

"shlimgrundmalaltajho"

Tre bona esprimo. La longeco ne ghenas min, char ghi chiuokaze ne estas tre ofta vorto. (La shlimgrundmalaltajhanoj devas vivi kun la fakto ke Esperanto ne estas lingvo de ilia regiono sed internacia lingvo, kiu ne povas havi mallongan vorton por chiu loka fenomeno.)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 12:13:15 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

"shlimgrundmalaltajho"
Bone. Mi komprenas ke vi estas germano. Mi tradukas al pli latinida Esperanto: ŝlim-grund-a mal-alt-aĵ-o.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 3, 2008, 1:36:04 PM9/3/08
to la bona lingvo
Mi estas membro de Esperanto-Gruppe Unterweser. Kiel mi, ankau la plej
multaj aliaj membroj loghas en la shlimgrundmalaltajhoj ambauflanke de
Vezero. Chi tie Esperanto jam ighis regiona lingvo ;-) Kaj mi ne povas
promesi, ke la chi-tieaj parolantoj ne uzos la eble ne-bonlingvan, sed
pli mallongan vorton "marsko" por sia pejzagho :-)

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Sep 3, 2008, 3:00:01 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Andreas:> Do, kredeble ne chiu che-mara ebenajho estas "marsko".


Laŭ filo geologo verŝajne temus pri specifa aŭtigena sedimento de mara ŝlimo
(aŭtigena troviĝas en NPIV). Iuj solvitaj saloj povas precipitiĝi ekzemple
pro ŝanĝiĝinta pH (acideco de la akvo). La pH povas ŝanĝiĝi pro ĉeesto de
plantoj (ekz. algoj), kiuj forkonsumas la karbonacidon.
(Li aldonis: "vidu algaj matoj", sed mankas la tempo nun).
Ĉar temus pri specifa sedimento, verŝajne temas pri teknika termino.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 1:59:45 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:


| Kaj mi ne povas promesi, ke la chi-tieaj parolantoj ne uzos la eble

ne-bonlingvan, sedpli mallongan vorton "marsko" por sia pejzagho :-)

Diru al ili ke la koreaj komencantoj rigardas ilin kaj ke Sankta Petro
pridemandos ilin pri tio en la tago de la lasta juĝo.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Sep 6, 2008, 10:42:42 AM9/6/08
to la bona lingvo
On 3 Sep., 19:59, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:
>
> | Kaj mi ne povas promesi, ke la chi-tieaj parolantoj ne uzos la eble
> ne-bonlingvan, sedpli mallongan vorton "marsko" por sia pejzagho :-)
>
> Diru al ili ke la koreaj komencantoj rigardas ilin

Mi jhus per Skajpo parolis kun korea esperantistino. Shi diris, ke shi
komprenus "shlimgrund-ebenajho" pli bone ol "shlimgrund-malaltajho",
char per "ebenajho" estas tuj perata la ideo de pejzagho.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2008, 10:56:42 AM9/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Mi jhus per Skajpo parolis kun korea esperantistino.
Brila ekzemplo por ĉiuj en ĉi tiu listo. Antaŭ' ol proponi ion, kontrolu pri tio kun koreoj.

Shi diris, ke shi
komprenus "shlimgrund-ebenajho" pli bone ol "shlimgrund-malaltajho",
char per "ebenajho" estas tuj perata la ideo de pejzagho.
Bone, mi movas tiun variaĵon al la unua loko.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 7, 2008, 1:41:45 AM9/7/08
to la bona lingvo
Tre bone. Tamen estu "shlim-grund-eben-ajh-o" (do kun "d" post "grun")
kaj "shlim-grund-a mal-alt-ajh-o" (do kun streko post "ajh").

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 7, 2008, 5:03:35 AM9/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Tamen estu "shlim-grund-eben-ajh-o" (do kun "d" post "grun")
kaj "shlim-grund-a mal-alt-ajh-o" (do kun streko post "ajh").
Mi korektis.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Sep 7, 2008, 5:57:45 AM9/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
1) se temas pri aparta loknomo, laux mi oni povas trankvile diri "Marsko",
per (ia) esperantigo de la loka nomo (bv pardoni la vortludon!).
Simile, elstaraj italaj esperantistoj (Enrico Dondi, Aldo de' Giorgi,
Nicolino Rossi, Umberto Broccatelli) esperantigis la italan vorton "Maremma"
(apudmara marcxo-lando, en suda Toskanio kaj norda Latio) per "Maremo" (nur
Renato Corsetti, fidele al sia "bonlingvismo", uzis "Marcxo-lando",
tradukante poemon de Giosue Carducci);
2) tro longaj kunmetitaj vortoj farigxas malfacile elparoleblaj kaj
kompreneblaj, por popoloj kiuj ne kutimas je tia metodo de vortofarado. Pro
tia konsidero, mi ekzemple utiligas tre sxpareme la cetere bonan "Fervoja
Terminaro"-n de IFEF, forte influatan de germanaj prizorgintoj (Heinz Dieter
Hartig, Gernot Ritterspasch k.a.), kiu prezentas kunmetajxojn kiaj
"bariergardistodometo", "balastebenigmasxino", "trakkorektigmasxino",
"tubotransportvagono", kiuj konsistigas verajn lango-tordilojn (kaj
menso-tordilojn). Pro tiaj konsideroj, mi ne sxatas
"shlim-grund-eben-ajh-o", kaj des malpli "shlim-grund-mal-alt-ajh-o";
3) simplecon oni atingas ne tiom per alpreno de "unupeca" vorto, kiom per
elekto de ne(tro)longa esprimo, ecx se tio devigas al du-vortigo;
ali-dirite, prefere ol kalkuli la "pecojn", kiuj konsistigas la esprimon,
oni devus zorgi pri trafeco/ koncizeco/ kompreneblo/ elparoleblo;
4) konklude: kial ne simple sxlim-eben-ajx-o?
Amike
Antonio De Salvo

P.S.
Estas jam la dua fojo, ke mi skribas hodiaux; tamen, mi esperas je
senkulpigo koncerne troan oftecon, pro tio ke la unua retmesagxo estis
sendita dum profunda nokto (je la 2-a horo), kaj ke mi devontigas min
silenti ekde nun, dum la tuta hodiauxa tago.
Cetere, mi jam estis krude punita pro mia skribemo: mi devis reskribi cxi
tiun tekston, cxar kiam mi estis alveninta cxe la lasta vorto, tuj antaux la
forsendo, ekpaneis la kurento, kaj mi malkovris kun konsterno, ke la
kontinuigilo ne funkcias pro elcxerpigxo de la baterio...

Andreas Kueck

unread,
Sep 7, 2008, 6:33:28 AM9/7/08
to la bona lingvo
On 7 Sep., 11:57, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:
> 4) konklude: kial ne simple sxlim-eben-ajx-o?

Mi konsentas.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 7, 2008, 6:34:23 AM9/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
4) konklude: kial ne simple sxlim-eben-ajx-o?
Por mi en ordo. Andrea respondu.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Sep 7, 2008, 6:47:27 AM9/7/08
to la bona lingvo
On 7 Sep., 12:34, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Antonio:> 4) konklude: kial ne simple sxlim-eben-ajx-o?
>
> Por mi en ordo. Andrea respondu.

Mi jam respondis (per "Mi konsentas").

Kial ne daurigi la plifaciligon per "shlim-ajh-o"?

Se "sabl-ajh-o" lau-Fundamente estas "banco di sabbia", do afero
estighinta pro alnaghigita sablo, tiam "shlim-ajh-o" estas afero
estighinta pro alnaghigita shlimo, chu ne?

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Sep 8, 2008, 5:37:22 AM9/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas ke "shlim-ebenajho" estas tre bona alternativo al
"marsko". Ghi estas preskau same preciza kiel "shlimgrundmalaltajho"
kaj "shlimgrundebenajho", kaj signife pli konciza.

La ankorau pli konciza "shlimajho" aliflanke riskas esti
miskomprenata, char tute mankas informo pri tio, ke termas pri
ebenajho. Se mi audus la vorton "shlimajho", mi pensus pri iu amaso da
shlimo eble miksita kun aliaj aferoj.

Mi do proponas forigi la alternativojn "shlim-grund-eben-ajh-o",
"shlim-ajh-o" kaj "che-mar-a eben-ajh-o", kaj konservi nur la
alternativon "shlim-eben-ajh-o". Chi tiu termino certe ne apartenas al
tiuj, por kiuj pluraj alternativoj utilas.

Do la linio simple aperu jene:

marsk-o --> shlim-eben-ajh-o

Amike,

Marcos

2008/9/7, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>:

ro-esp

unread,
Sep 7, 2008, 6:16:21 PM9/7/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>


>
>On 7 Sep., 11:57, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
>wrote:

>> 4) konklude: kial ne simple sxlim-eben-ajx-o?

Cxar ne cxiu sxlimo estis alportata far akvo, kaj sekve ne cxiu
sxlimebenajxo estis tiel kreita

gxis, Ronaldo

Pilar Otto

unread,
Sep 8, 2008, 2:26:31 PM9/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> 2) tro longaj kunmetitaj vortoj farigxas malfacile elparoleblaj kaj
> kompreneblaj, por popoloj kiuj ne kutimas je tia metodo de
> vortofarado. Pro tia konsidero, mi ekzemple utiligas tre sxpareme la
> cetere bonan "Fervoja Terminaro"-n de IFEF, forte influatan de
> germanaj prizorgintoj (Heinz Dieter Hartig, Gernot Ritterspasch
> k.a.), kiu prezentas kunmetajxojn kiaj "bariergardistodometo",
> "balastebenigmasxino", "trakkorektigmasxino", "tubotransportvagono",
> kiuj konsistigas verajn lango-tordilojn (kaj menso-tordilojn). Pro
> tiaj konsideroj, mi ne sxatas "shlim-grund-eben-ajh-o", kaj des
> malpli "shlim-grund-mal-alt-ajh-o";

Mi ne povas kontrauxstari la tenton rerakonti anekdoton, kiun mi eble jam
afisxis al E-lingva listo - certe ne cxi tiu: Aparato por determini la
trapenetreblon de akvo tra teksajxoj nomigxas en la germana:
"Textilienwasserdurchläßigkeitsbestimmungsapparat"!

Alia, garantiite vera, mi mem legis: En la germana versio de regularo pri la
turniroj de la Internacia Blindul-Sxaka Asocio, la jena vorto estas uzata
kun la signifo "blindula monda cxampionado pri perkoresponda sxako por
teamoj: "Mannschaftsblindenfernschachweltmeisterschaft"! Mi iam diskutis kun
germanaj komputilistoj detalojn pri komputila tekstprilaborilo por
blinduloj. Parolante pri divido de vortoj, ili diris, ke la programo
permesas vortojn de maksimume 32 literoj. Mi diris, ke precipe en lingvoj
kiaj la germana eblas vortoj pli longaj - al kio ili respondis, ke pli
longaj vortoj certe estus nur sxercaj. Mi respondis, ke en tre serioza
regularo mi trovis la jxus cititan vorton - 45-literan. Ili ne pretis kredi
min!

Nu, ankaux la norvega lingvo, ja gxermana, emas al longaj vortkunmetajxoj,
sed tiom "trajnajn" ni tamen emas eviti.

Iom eksterteme,
Otto

Pablo

unread,
Sep 10, 2008, 8:57:01 AM9/10/08
to la bona lingvo
Saluton samcxjoj k sanjoj:

Mi sercxis bildon de tia markso pri kiu oni parolas (cetere, kiel mi
faru por aldoni cxi tien bildojn?). Vidante gxin kaj imagante ke mi
devus nomi tion en ordinara interparolado mi elbusxis: sxlimejo,
sxlimtero, sxlimkampo.

Bone, gxis!

Pablo.


On Sep 2, 4:20 pm, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> Kiun bonlingvan esprimon vi proponas por "marsko" (lau PIV: "Ebena
> regiono, estighinta per sedimentado de mara shlimo sub influo de la
> tajdoj")? (La germana esprimo estas "Marsch", in-genra, homonimo
> [bonlingve eble "samformvortajho"] al la vir-genra "Marsch" [=
> "marsho"]; lau mi la Fundamenta vorto "marcho" ne konvenas por peri la
> ideon de "marsko".)
>
> --
> Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Sep 10, 2008, 11:34:11 AM9/10/08
to la bona lingvo
On 10 Sep., 14:57, Pablo <pcon...@gmail.com> wrote:

> Mi sercxis bildon de tia markso pri kiu oni parolas (cetere, kiel mi
> faru por aldoni cxi tien bildojn?).

Kelkaj bildoj estas chi tie:
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Aluvia_grundo>

> Vidante gxin kaj imagante ke mi
> devus nomi tion en ordinara interparolado mi elbusxis: sxlimejo,
> sxlimtero, sxlimkampo.

Se mi audus tion chi, mi ne unue pensus pri marsko (shlimgrund-
ebenajho), char antau miaj okuloj estighis bildo de kampo kovrita de
shlimo sen kreskajhoj (au ech domoj) sur ghi. Tamen, ordinare
shlimgrund-ebenajho estas pejzagho fruktodona kaj loghata, do pejzagho
kun multaj kreskajhoj kaj kelkaj ghis multaj domoj.

Cetere: Jen esperantigo de platdicha poemo, kiu priskribas la
shlimgrund-ebenajhon, en kiu mi vivas:

<http://www.akueck.de/poeziajhoj.htm#vivu_osterstade>

--
Andreas Kueck



Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2008, 12:11:23 PM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Cetere: Jen esperantigo de platdicha poemo, kiu priskribas la
shlimgrund-ebenajhon, en kiu mi vivas:

<http://www.akueck.de/poeziajhoj.htm#vivu_osterstade>
Kara Andreas, mi ne estus imaginta, ke iu serioza kiel vi ankaŭ tradukas poemojn!

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 27, 2008, 3:05:53 AM10/27/08
to la bona lingvo
On 6 Sep., 15:42, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> "shlimgrund-ebenajho"

Tiu chi vorto aperas (apud "marsko" kaj "aluviajho") kiel traduko de
la germana (in-genra) "Marsch" en la nova vortaro "Kleines Woerterbuch
Deutsch-Esperanto Esperanto-Deutsch" (de Ulrich Matthias kaj Dietrich
M. Weidmann, marixverlag, Wiesbaden, 2008) pro miaj rekomendo kaj
peto. (Mi kontrollegis partojn de la vortaro.)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2008, 3:59:51 AM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Tiu chi vorto aperas . . . pro miaj rekomendo kaj
peto. (Mi kontrollegis partojn de la vortaro.)
Bonege! La kunlaborantoj de la bona lingvo iĝu la kontrollegantoj de la movado.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages