Re: poltron-o

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 24, 2009, 8:28:23 AM4/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: Fra Simo

> Lau la vortaro de *Rey*, [..] la franca "*poltron*" estas
> cherpita el la itala "*poltrone*", mem devenanta de "*poltro*",
> "chevalido ankorau ne dresita". La franca vorto komence
> (nome, en la centjaro 16-a) havis ambau signifojn de la itala
> (la komencan, "maldiligentulo",

pigrulo, cxu?

> kaj la tiam novan, "timulo" ), sed la pli malnova en la franca
> malaperis.
> *PIV*-lingve nur la franca signifo aperas.

do, linio kia: poltrono-->trotimemulo

> Paragrafon pri "*poltron/o*" kun la alia itala signifo ni aldonu
> nur post konstato, ke iuj ghin uzas ankau lau tiu signifo.

iuj de pluraj denaskaj lingvoj

Tamen, mi ankoraw sercxas vorton por "laf". Ekzemple se oni
atakas iujn kiuj ne povas defendi sin. Tio ne estas poltrone, sed
io alia.

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
May 1, 2009, 2:11:05 PM5/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> mi ankoraw sercxas vorton por "laf". Ekzemple se oni
> atakas iujn kiuj ne povas defendi sin. Tio ne estas poltrone, sed
> io alia.
>

Ĉu "malnoble ataki"? En kiu lingvo oni diras "laf"?

Renato

ro-esp

unread,
May 2, 2009, 9:30:39 AM5/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Fri 1 May 2009 11:11
From: Renato Corsetti

Ronaldo:

> > mi ankoraw sercxas vorton por "laf". Ekzemple se oni
> > atakas iujn kiuj ne povas defendi sin. Tio ne estas poltrone,
> > sed io alia.

>Ĉu "malnoble ataki"?

Mi ne kredas ke "nobl" ege klarus (bonvolu ne sercxi
problemon por via solvo :-))

> En kiu lingvo oni diras "laf"?

en la nederlanda. Tamen, la PIV-a difino de *kovarda*
bone kongruas. Nur rilatas nek al ardo nek al kovado

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
May 2, 2009, 12:21:43 PM5/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> la PIV-a difino de *kovarda*
> bone kongruas.

Jes. Ni havas la linion:

kovard·a → mal·kuraĝ·a, mal·nobl·a

Amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages