Bertilo:
Al mi ŝajnas, ke la ideoj, sur kiuj (plejparte) baziĝas la
diskutoj en tiu ĉi listo, estas tre malsimilaj al la ideoj de Piron.
Ni provas realigi la ideojn de lia libro kaj artikoloj, sed evidente
ĉiu el ni alportas ion alian al la komuna laboro.
Ofte oni
decidas por io Fundamenta rekte kontraŭ la efektiva hodiaŭa lingvouzo de
la granda plimulto.
Jes, se la koncerna uzo de la uzantoj ne ŝajnas akordiĝi kun la
principoj de la Fundamento aŭ kun tio, kio ŝajnas al ni, esti la
principoj de la Fundamento.
Certe iafoje la aferoj iras en la mala direkto, ekzemple kiam la
ĉi-tieaj diskutoj favoras neologismojn kiel "redakti" kaj "rezulto"
anstataŭ Fundamentaj vortoj kiel "redakcio" kaj "rezultato", sed
tiaj okazoj ŝajnas al mi esti esceptaj.
Jes, ĉar efektive en la Fundamento mem la okazoj en kiuj oni havas
evidentajn misaplikojn de la regulo 15-a estas malmultaj. Tio validas
por "redakcio". Pri "rezultato" nia linio nur ne kondamnas la formon
"rezulto".
Amike
Renato