Pro la vorto de la tago en "lernu", mi
demandas min ĉu ni devus havi linion:
solvent-a (4oa) = pag-o-kapabl-a, pag-o-pov-a ?
Mi apenaŭ iam ajn aŭdis ĝin en la normala lingvo.
Nepre ni devas rekomendi fortradukon de "solvent/a" (kun la simbolo "→"). Ni proponu nur unu fortradukajhon, char chi tie ni ne intencas fari distingon inter diversaj signifoj.
Multaj skribas "pag/i/pov/a". Se ni ne decidos, ke ni preferu "pag/o/kapabl/a" (pri kio mi ne havas firman opinion), ni devos interkonsilighi pri elekto inter "pag/o/pov/a" kaj "pag/i/pov/a" (ankau pri kio mi momente ne havas firman opinion).
--
http://www.frasimo.blogspot.com/ [journal en ligne, en français]
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !