Marcos Cramer
unread,Mar 15, 2010, 4:49:15 PM3/15/10Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la linion
arakid·o → ter·nuks·o
Ambaŭ formoj estas reale uzataj, sed laŭ mi preferindas la kunmetaĵo "ternukso" al la neoficiala "arakido". Oni povus kontraŭdiri, ke plantoscience ĝi ne estas nukso; tamen tio validas por multaj el la manĝaĵoj, kiujn oni el kuirarta vidpunkto nomas "nukso", ekzemple ankaŭ por juglandoj, akaĵunuksoj, migdaloj kaj brazilaj nuksoj. ReVo donas kiel difinon de "nukso" apud la plantoscienca difino ankaŭ pli larĝan difinon kovranta ĉi tiun komun-uzan signifon de "nukso". PIV eĉ donas nur la komun-uzan difinon de "nukso" kaj proponas la novradikon "akeno" por la plantoscienca signifo (kun tiu novradiko mi ne konsentas, ĉar laŭ mi oni foje povas havi vorton kiu komun-uze havas pli vastan signifon ol science, precipe kiam estas analoge en tre multaj aliaj lingvoj). Kaj la ternukso ja estas la sola el la pli kutimaj nuksoj kiu kreskas subtere, do "ternukso" estas tute bona kunmetaĵo.
Kion opinias la aliaj?
Amike,
Marcos