Re: celebr-i

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 24, 2009, 5:12:50 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: Renato Corsetti

> ni havas la linion:

> celebr-i = fest-i

Se la priskribo en PIV (kun zamenhofa ekzemplo) tawgas, celebro estu
publika kaj law-rita - do sen drinkado, bruado aw sovagxa(?) dancado..

gxis, Ronaldo


Cvi Solt

unread,
May 24, 2009, 11:32:59 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/5/25 ro-esp <ro-...@dds.nl>
Mi celebras feston - eble en mia familio, eble kun amikoj, eĉ sole. La celebrado ne devas esti publika, kaj povas esti brua, sovaĝa, ktp. Male, kelkaj personoj (kaj kulturoj) festas dancante, bruante, drinkante.

Cvi



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Pilar Otto

unread,
May 27, 2009, 6:19:06 AM5/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
"Cvi Solt" <cvi...@gmail.com>
Sent: Monday, May 25, 2009 5:32 AM

Mi celebras feston - eble en mia familio, eble kun amikoj, eĉ sole. La
celebrado ne devas esti publika, kaj povas esti brua, sovaĝa, ktp. Male,
kelkaj personoj (kaj kulturoj) festas dancante, bruante, drinkante.

Mi atentigas pri la du Fundamentaj vortoj "festo" = solenajxo, kaj "festeni"
= - nu, eble drinki kaj sovagxe danci???

Cetere mi auxdis el la Vatikana Radio, ke oni "celebras meson".

Otto

Cvi Solt

unread,
May 27, 2009, 3:51:35 PM5/27/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/5/27 Pilar Otto <pil...@online.no>

"Cvi Solt" <cvi...@gmail.com>
Sent: Monday, May 25, 2009 5:32 AM
Mi celebras feston - eble en mia familio, eble kun amikoj, eĉ sole. La
celebrado ne devas esti publika, kaj povas esti brua, sovaĝa, ktp. Male,
kelkaj personoj (kaj kulturoj) festas dancante, bruante, drinkante.

Mi atentigas pri la du Fundamentaj vortoj "festo" = solenaĵo, kaj "festeni"
= - nu, eble drinki kaj sovaĝe danci???

Cetere mi aŭdis el la Vatikana Radio, ke oni "celebras meson".

Otto


Renato komencis la temon skribante pri la priskribo en PIV.
En la NPIV ni trovas festi sabaton, kristnaskon, - ofte tio okazas en familio, ne publike.
Male, geedziĝoj en multaj kulturoj estas  tre bruaj, kun drinkado, ktp.
NPIV citas Z. - "'bala muziko bruis tra la festa salonoj"

Kaj se vi jam mencias festenon - ĝi estas  fundamenta vorto, samsignifa al  bankedo. Ni devus uzi festeno, ankaŭ en la UK-oj

mi proponas    bankedo ----->  festeno

Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2009, 5:46:20 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Cetere mi auxdis el la Vatikana Radio, ke oni "celebras meson".
>
Jes tiu estis la unua senco de la zamenhofa "celebri". Ĝi ne estas
"festi" [Antonio korektu min] sed eble "solenigi". Ni povas aldoni alian
vorton specife por religiaj ritoj.

Nun nia linio estas:

celebr·i ~ fest·i, solen·ig·i

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2009, 5:54:42 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
bankedo ----->  festeno
Unuarigarde mi volis diri, ke la linio estas iom stranga, ĉar "bakedo" estas tro uzata vorto.

Rigardinte en PIV mi vidis ke la difino de la fundamenta "festeno" estas precize tia. Eble ni povus meti la signon =, ĉar ĉiuj partoprenantoj de UK-oj scias pri la bankedo kaj ne pri la festeno.

amike

Renato



Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2009, 7:31:51 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

Otto:
> Cetere mi auxdis el la Vatikana Radio, ke oni "celebras meson".

Renato:


>Jes tiu estis la unua senco de la zamenhofa "celebri". Ĝi ne estas
"festi" [Antonio korektu min] sed eble "solenigi". Ni povas aldoni alian
vorton specife por religiaj ritoj.
>Nun nia linio estas:
>celebr·i ~ fest·i, solen·ig·i

Laux mia kompreno, la zamenhofa senco de "celebri" ne egalas al "festi, soleni" (interkrampe: kial solenigi?), sed al "fari, plenumi, okazigi" kaj simile.
Kvankam en naciaj lingvoj (ekzemple en la itala) oni diras "celebri feston, geedzigxon, meson", en la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento mi trovas ion similan nur cxe Jesaja 30,29: kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo.
En cxiuj aliaj kazoj, estas cxiam uzataj "fari, fari feston, festi, soleni"; ekzemple:

Ezra 6,16: la Izraelidoj faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio;

Eliro 34,22: feston de semajnoj faru al vi en la komenco de rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro;

Levidoj 23,32: de vespero gxis vespero festu vian sabaton;

Ezra 6,22: ili en gxojo solenis la feston de macoj.

Alia demando estas, cxu en la praktiko oni uzas "celebri" ankaux parolante pri religiaj ("celebri meson") aux civilaj ("celebri geedzigxon, datrevenon") ritoj. La respondo estas jesa, minimume kiom koncernas meson: ne nur Vatikana Radio, sed cxiuj katolikaj esperantlingvaj tekstoj (ekzemple "Espero Katolika", kaj pli gxenerale IKUE) konstante uzas tiun formon.
Gxis
Antonio

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2009, 9:15:05 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Cvi:

>bankedo ----->  festeno

>Unuarigarde mi volis diri, ke la linio estas iom stranga, ĉar "bankedo" estas tro uzata vorto.

Renato:

>Rigardinte en PIV mi vidis ke la difino de la fundamenta "festeno" estas precize tia. Eble ni povus meti la signon =, ĉar ĉiuj partoprenantoj de UK-oj scias pri la bankedo kaj ne pri la festeno.

Harfende, bankedo kaj festeno ne estas precize la sama afero: bankedo estas komuna (gxenerala luksa) plurhoma mangxo, festeno plivastigxas al la nuanco de gxojo, gajeco kaj simile.

Nur unu fojon mi partoprenis la oficialan “bankedon” dum UK de UEA, kaj sincere mi hezitus nomi gxin “festeno”.

 

Kelkaj zamenhofaj ekzemploj:

 

Genezo 21,8: Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita;

 

Sentencoj 15,15: cxiuj tagoj de malfelicxulo estas malbonaj, sed kontenta koro estas festenado;

 

Jesaja 5,12: harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj;

 

Jesaja 25,6: la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj;

 

Ijob 1,4: liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de cxiu el ili, cxiu en sia tago;

 

1 Samuel 30,16: jen ili, disjxetitaj sur la tuta landpeco, mangxas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro.

 

El la proverbaro:

 

festena

tablo festena, sed telero malplena

 

festene

aux festene, aux malplene

hodiaux festene, morgaux malplene

 

festeni

gxoju kaj festenu, sed malricxulojn subtenu

kiam kato promenas, la musoj festenas

malsagxulo venas, komercisto festenas

oni vokas la bovon ne festeni, sed treni

 

festeno

festeno kaj cxaso kaj da sxuldoj amaso

ne volas kokin’ al festeno, sed oni gxin trenas perforte

pagi por fremda festeno

pagi sen partopreno por fremda festeno

por unu - festeno, por alia - cxagreno

troa festeno estas veneno

 

 

Tion dirinte, mi tamen “koncedas”, ke oni resendu de “bankedo” al “festeno”, sed sen signo de egaleco.

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2009, 9:37:18 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Alia demando estas, cxu en la praktiko oni uzas "celebri" ankaux parolante pri religiaj ("celebri meson") aux civilaj ("celebri geedzigxon, datrevenon") ritoj. La respondo estas jesa, minimume kiom koncernas meson: ne nur Vatikana Radio, sed cxiuj katolikaj esperantlingvaj tekstoj (ekzemple "Espero Katolika", kaj pli gxenerale IKUE) konstante uzas tiun formon.
>
Do, kiu estas via konsilo pri tiu uzo? Ĉu oni allasu ĝin kaj "celebri"
restu en tiu aparta uzo?

amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2009, 9:46:19 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:
> Alia demando estas, cxu en la praktiko oni uzas "celebri" ankaux parolante pri religiaj ("celebri meson") aux civilaj ("celebri geedzigxon, datrevenon") ritoj. La respondo estas jesa, minimume kiom koncernas meson: ne nur Vatikana Radio, sed cxiuj katolikaj esperantlingvaj tekstoj (ekzemple "Espero Katolika", kaj pli gxenerale IKUE) konstante uzas tiun formon.

Renato:


>Do, kiu estas via konsilo pri tiu uzo? Ĉu oni allasu ĝin kaj "celebri"
restu en tiu aparta uzo?

Laux mi, celebri estas uzenda nur en la aparta signifo jam indikita en PIV; do celebri meson, geedzigxon, riton. En la ceteraj kazoj, oni devus uzi festi kaj soleni.
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
May 28, 2009, 5:15:50 PM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Laux mi, celebri estas uzenda nur en la aparta signifo jam indikita en PIV; do celebri meson, geedzigxon, riton. En la ceteraj kazoj, oni devus uzi festi kaj soleni.
>
Tiel mi aranĝis.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages