Dazibaŭ-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2015, 3:34:06 AM9/22/15
to °listo 'lbl'
dazibaŭ-o = mur-gazeto aŭ dazibaŭ-o --> mur-gazet-o

Kiun el la du oni preferas?

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 22, 2015, 4:23:53 AM9/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi preferas dazibaŭo --> mur-gazet-o    Dazibaŭoj ekzistas nur en Ĉinujo. En aliaj landoj, kiel en mia lando, oni diras "bích báo" = murgazeto. Murgazetoj troveblas en lernejoj, someraj kampusoj, ktp. kaj la lieroj ne nepras esti grandaj, kiel en Ĉinujo. Nuntempe, kun la apero de sociaj retejoj, la murgazetoj iom post iom iras en la pasintecon.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 22, 2015, 4:25:04 AM9/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
aŭ dazibaŭo = (ĉina) murgazeto  

Chaoming Cho

unread,
Sep 22, 2015, 5:28:09 AM9/22/15
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon!  Xuan Thu kaj Renato.

 

Afiŝo = Dazibaŭo

 

Laŭ mi kiel konanto de ĉina lingvo Dazuvaŭo (大字報) estas grandlitera raporto aŭ anonco, ĉar la radikoj estas da (granda ), zi (litero ) kaj bao (anonco aŭ raporto ). En ĉiuj okazo, la anonco aŭ raporto de dazibaŭo povas aperi ĉe porto, fenestro, aŭ iu ajn loko. Plie la enhavo devas prezentita per grandaj literoj (skribaĵoj) por esti videbla de malproksima distanco (je ĉ. 5 metroj). La dazibaŭo estas pri la gravajaŭ alogaj  aferoj. Ĝi povas esti gazeto, propagando, petego de malplivilegularoj, anonco aŭ novaĵo pri la nove venitaj artikoloj en la ĉiubendejo, programoj de teatroj, ktp.. Antaŭ la Kulturrevolucio en Ĉinujo jam estis dazibaŭo, nur en okcidento oni ne uzas la nomon. Eble Afiŝo estas jam tre bona vorto por Dazibaŭo.

 

Abengo

Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2015, 5:29:36 AM9/22/15
to °listo 'lbl'
Dankon, Abengo kaj Thu! Nun ĉio estas pli klara.

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Sep 22, 2015, 6:12:32 AM9/22/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kial dazibauxo anstataux “dazibao”?

(simplified Chinese: 大字; traditional Chinese: 大字報; pinyin: dàzìbào; Wade–Giles: ta4-tzu4-pao4;

 

La termino estas relative malnova, en gxenerala senco “grandlitera murgazeto”; sed gxi akiris specifan signifon dum la cxina kultura revolucio, kiam tiuj murgazetoj (mane skribitaj) estis rimedo por spontana kritiko, protesto.

En Italio, tia murgazeto (transskribita “tazebao”) alprenis kroman nuancon: gxi estis uzata por memproduktitaj, revoluciemaj, kontrauxregistaraj, kontrauxburgxaj, protestaj kaj denuncaj afisxoj (ne necese mur-“gazetoj”).

Laux mi, estas pravigebla “dazibao” laux la regulo pri internacieco; cetere, gxi ecx ne plu estas specife “cxina”, kaj “murgazeto” estas tro gxenerala (por Renato: en la itala, murgazeto egalus simple al “giornale murale”) .

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: martedì 22 settembre 2015 10:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Dazibaŭ-o

Chaoming Cho

unread,
Sep 22, 2015, 7:13:47 AM9/22/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kial Dazibaŭo anstatŭ dazibao?

Jen mia klarigo:

 

Taŭ aŭ tao estas la radiko por taoisto kaj taoismo. Ta ne estas la radiko de tao, alie oni dirus taiston aŭ taismo. La vorto taŭ estas pli ĝusta por la vorto tao ĉar taŭ estas unu silaba kaj tao estas dusilaba (En laa ĉina lingvo dao estas unusilaba . Krome laŭ la moderna ortografio la ĉinoj skribas “dao” anstatŭ “tao”. Tao () per japana, korea aŭ antikvaĉina estas do, por tio doo estas la Tao, kiu estas vojo, principo aŭ arto (tekniko). Oni konas la vortojn: ĵudo kiel japana lukta arto, tekvondo kiel korea nacia sporto, ĉado kiel teceremonio, kendo kiel la japana arto de glavo, buŝido, la arto de milisto, ktp.  Mallonge, mi povas diri, do estas eĉ pli taŭga ol daŭo, kaj fakte la vojo devas esti doo, do estasnur la radiko. Simila ekzemplo estas goludo aŭ goo.

 

Baŭo, bao, bo estas la samaj por la ĉina ideografaĵo , kiu signifas:

l   Raporto

l   Anonco

l   Respondo

l   Gazeto

1.         Baŭo estas la esperantigĝ de bao

2.         Bao estas la pinjina transskribo de ĉina vorto

3.         Bo estas la antikva prononco de la vorto en Tang-dinastio (c. 1000 KE*), pro tio la koreoj, japanoj, kaj multe da ĉinoj nun prononcas la vorton bo.

 

Simile, la ĉina vorto por bono  estas laŭ pinjin hao, esperantige haŭo, altlinve ho.

 

MI opinias ke oni devas respekti la originan lingvon, kaj zorgeme esperantigas tiujn vortojn, aŭ ne esperantigas ilin. Jen listo de kelkaj vortoj:

 

Amimsa  (ne amimso, sed ahimao)

Buddha (ne Budho, sed budao)

Darma (ne darmo, sed darmao)

Sanga (ne sango, aŭ samgo, sed sangao), Budao, Darmao kaj Sangao estas la tri ĝemoj de la budaismo

Kriŝna (ne kriŝno, sed kriŝnao)

 

Oni tute ne esperantigas la geografajn kaj personajn nomojn ekcepte kelkaj tre konintaj nomoj.

 

Via amike

Abengo

Leo De Cooman

unread,
Sep 22, 2015, 9:49:00 AM9/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/09/2015 om 9:34 schreef Renato Corsetti:
dazibaŭ-o = mur-gazeto aŭ dazibaŭ-o --> mur-gazet-o

Kiun el la du oni preferas?

Mi preferas la sagon

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages