Dezajno

1 view
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Nov 14, 2011, 3:43:00 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu lastatempe oni diskutis en ĉi tiu listo la vorton “dezajno”? Mi ne plu trovas la mesaĝojn. Ĉi tiu ŝerco aperis en Facebook (en la paĝo de ATEO), sed evidente tradukite de iu, kiu apenaŭ konas Esperanton.

 

http://kiomdapupetoj.drupalgardens.com/content/inteligenta-geografio

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Marcos Cramer

unread,
Nov 14, 2011, 3:52:46 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ni diskutis pri "dezajn/" kaj "dizajn/" en Marto 2009, kaj ekde tiam niaj koncernaj linioj estas jenaj:

dezajn·i → fason·i, projekt·i, aspekt·ig·i
dezajn·o → fason·o, aspekt·o; fason·ad·o, projekt·ad·o, aspekt·ig·ad·o, form·kre·ad·o
dizajn·i → fason·i, projekt·i, aspekt·ig·i
dizajn·o → fason·o, aspekt·o; fason·ad·o, projekt·ad·o, aspekt·ig·ad·o, form·kre·ad·o

Lau mi chi tiuj linioj estas tute bonaj.

Amike,
Markos

Fra Simo

unread,
Nov 29, 2011, 6:03:26 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
      Esperantigo (au, pli ghenerale, traduko el Usona angla al aliaj lingvoj) de "(industrial ) design"<dizajn'> estas iom cerbumiga, interalie pro tio, ke ghi iel kunigas ambau signifojn, en la dek-naua jarcento skribe distingighintajn en la franca, de la itala "disegno" au la franca "dess(e)in" <desen'>, nome "plano, intenco" (por kiu en la nuna franca restis la skribo "dessein") kaj "desegn(ajh)o" (en la nuna franca "dessin"). En la vorthistoria vortaro de Rey <re> mi trovas kiel alilingvajn egalajhojn la germanan "Gestaltung" <geshtaltung> (lauvorte "form(odon)ado") kaj la italan "progettazione" <proghettacione> (lauvorte "planado, projektado"). Jouette <jhuet'> en sia ortografia vortaro de la franca, en kiu renkontatajn ne-francajhojn li mencias, sed aparte signas, kaj ilin fortradukas, mencias (ne rekomendas !  "stylique" kaj "stylicien" estus same monstrecaj en la franca kiel estus "stilik(ist)o" en Esperanto) la jenajn francajn egalajhojn : "conception, création, stylique, esthétique industrielle, stylisme" ;  por la isto li mencias : "stylicien, styliste, créateur, graphiste". El la multeco videblighas, ke neniu el tiuj ighis ghenerale uzata. GHis aperos io pli bona, mi inklinos al "(por/)industri/a form/o/kre/ad/o".
     En tiu sherco, al kiu Anna sendas,
"dezajno" rilatas al tute alia temo : oni parolas pri estigho de la mondo. Pridisputate estas, chu tiu okazis senplane au lau iu "Inteligenta dezajno", t.e. inteligent(ul)a planado. Ankau sur tiu kampo la maldiligentuloj ofte uzas en alilingvaj tekstoj sentraduke la anglajn vortojn, nome "intelligent design", pro tio, ke speciale en Usono viglas la disputado. Oni nepre ne traduku en sama maniero la vorton "design" por ambauspecaj kuntekstoj.

2011/11/14 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Ĉu lastatempe oni diskutis en ĉi tiu listo la vorton “dezajno”? Mi ne plu trovas la mesaĝojn. Ĉi tiu ŝerco aperis en Facebook (en la paĝo de ATEO), sed evidente tradukite de iu, kiu apenaŭ konas Esperanton.

     Eble neniu  homo tradukis, sed ia tradukmashino. Tio por ni ne gravas.
__________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages