Mi komencis projekton surbaze de mia nova programo
en www.esp-evoluo.org por mezuri
diversmaniere la internaciecon de vortoj,
submetante al ghi chiujn vortojn el 'Simplaj
Samsignifaj Vortoj'.
Mi ja opinias, ke ekzistas tendenco, ke pro troa
ekskluzivismo oni agas parte kontrau tiu granda trezoro de la Esperanta
Gramatiko: la 15a regulo.
Tiu regulo sekurigas, ke europaj instruitoj
sen tro da peno, povos uzi grandan parton de sia vortotrezoro en Esperanto
.
En "la bona lingvo" ni ne plu rigardas ekskluzive
europecan internaciecon kiel kriterion por akcepti tion,
sed trovighas ne malmultaj vortoj en SSV, kiu
shajne (dependas de la preciza kriterio) plenumas tutmondan
internaciecon.
Ni ne bezonas akcepti ilin, sed minimume
toleri ilin.
Char pormomente la laboro uzi la programon www.esp-evoluo.org estas tro
temporaba por multaj retlistanoj,
mi serchas vian opinion kaj preferon pri la loko
kien mi sendos, pomalgrande, la rezultojn de tiu mezurado:
Amike,
Johan Derks