"Antaŭ ne longe" kaj "antaŭ nelonge"

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 4:24:09 AM1/26/11
to °listo 'lbl'
De: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
Ĉu unu el tiuj du formoj estas preferinda?  Ni uzas "antaŭ ne longe" ĉe 
la linio por "nelge"[1].

Oni ĵus korektis tradukon[2] de Firefox kiu enhavis "ne longe" kaj tio 
pensigis min ...

Amike, Eduardo.

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2011, 5:42:19 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi persone ĉiam uzas "antaŭnelonge" unuvorte. Ĉe memstara "antaŭ" mi sentas ke devus poste veni io substantiv-valora kaj ne adverbo.

Tamen, serĉinte la diversajn variaĵojn en la Tekstaro de Esperanto, mi rimarkis ke "antaŭ nelonge" estas la plej kutima (201 trafoj), sendepende de la tempo, el kiu venas la verkoj. "Antaŭnelonge" havas 62 trafojn el ĉiuj tempoj, dum "antaŭ ne longe" havas nur 38 trafojn, kaj ĉiuj el ili estas el malnovaj verkoj (antaŭ la Dua Mondmilito).

Mi do proponas ke ni en nia linio pri "nelge" uzu aŭ "antaŭ nelonge" aŭ "antaŭnelonge", sed ne la trivortan "antaŭ ne longe" (kaj ni nepre decidiĝu pri unu; de tiaj literumaj variaĵoj oni ne prezentu pli ol unu).

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 6:29:05 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   Mi do proponas ke ni en nia linio pri "nelge" uzu aŭ "antaŭ nelonge" aŭ "antaŭnelonge", sed ne la trivortan "antaŭ ne longe" (kaj ni nepre decidiĝu pri unu; de tiaj literumaj variaĵoj oni ne prezentu pli ol unu).

 

Mi ne havas fortan opinion pri ĉi tio. Eble “antaŭ nelonge”. Kion pensas la aliaj?

 

Amike

 

Renato

José Antonio Vergara

unread,
Jan 26, 2011, 8:34:35 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kutime uzas "antau nelonge", kiu shajnas al mi tauga kaj logike
kontraupeza al la alia poluso ("antau longe").

Teorie ech eblus emfazi la jhusecon de la fakto pri kiu oni rakontas,
per "antau mallonge":

"mi fakte jhus lernis Esperanton, antau tre mallonge, tamen rimarku
kiel bone mi jam regas ghin!!"

Jose' Antonio

Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2011, 9:09:16 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ mi mem ĉiam hezitas, ĉu skribi “antaŭlonge” aŭ “antaŭ longe”. Nun mi serĉis en la Tekstaro de Esperanto ĉe http://tekstaro.com/serchi, kaj mi trovas multajn ekzemplojn (ankaŭ Zamenhofajn) de ambaŭ formoj. Mi serĉis “ne longe”, “nelonge” kaj ankaŭ “antaŭ longe”, “antaŭlonge”. Praktike Z uzis ambaŭ indiferente, kaj estas multaj ekzemploj ankaŭ de postaj verkistoj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 26 gennaio 2011 10.24
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) "Antaŭ ne longe" kaj "antaŭ nelonge"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Andreas Kueck

unread,
Jan 26, 2011, 12:47:51 PM1/26/11
to la bona lingvo
On 26 Jan., 11:42, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Mi persone ĉiam uzas "antaŭnelonge" unuvorte. Ĉe memstara "antaŭ" mi sentas
> ke devus poste veni io substantiv-valora kaj ne adverbo.

Kaj chu vi konsekvence skribas ankau "ghismorgau" anstatau "ghis
morgau"?

La Fundamenta modelo estas Ekzeraro, § 25: "La pastro, kiu mortis
antau nelonge (au antau nelonga tempo), loghis longe en nia urbo."

Kaj tio shajnas al mi ankau komprenebla, nome tiel: Bonvole rimarku la
diferencon inter "antauhierau" kaj "antau hierau":

"Antauhierau" celas ghuste la tagon antau la hieraua tago. "Antau
hierau" celas iun tempon antau la hieraua tago.

Char "antau nelonge" ne celas iun difinitan tempon, rezultas analoga
uzo de spaceto inter "antau" kaj "nelonge".

Pri spaceto au ne post "ne": La Zamenhofa uzado shajnas arbitra.
Kunskribado de "ne" kaj "longe" tamen estas pravigebla per lia
Fundamenta modelo.

--
Andreas Kueck

Masako TAHIRA

unread,
Jan 26, 2011, 1:01:49 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi ne havas fortan opinion pri ĉi tio. Eble “antaŭ nelonge”. Kion pensas la
> aliaj?
>
> Amike
>
> Renato

Kiam mi skribas: "antaux nelonge"; kiam mi parolas: "antaux ne longe"
akcentante "ne".
Sed nun mi sentas, ke ankaux bonas "antauxnelonge". Sed komencantoj malfacile
legos. Hodiaux en Esperanto-kunsido por komencantoj iu opiniis, ke cxe
kunmetita
vorto oni metu streketon, kiel "antaux-ne-longe". Sed se cxiufoje
streketo aperas,
kiom gxene!

amike
Masako

renato corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 1:57:40 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Masako Tahira:

| Hodiaux en Esperanto-kunsido por komencantoj iu opiniis, ke cxe
kunmetita vorto oni metu streketon, kiel "antaux-ne-longe". Sed se cxiufoje
streketo aperas, kiom gxene!

Jes tio estas ĝena, sed mi mem estas granda streketisto, ĉar tio helpas legantojn. Mi volas diri, ke mi ofte uzas streketojn en normalaj tekstoj en vortoj, kiuj ŝajnas al mi malfacile tuj kompreneblaj: malsan-prizorgant-familio aŭ similaj pli verŝajnaj.

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 1:59:47 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

| Pri spaceto au ne post "ne": La Zamenhofa uzado shajnas arbitra.
Kunskribado de "ne" kaj "longe" tamen estas pravigebla per lia
Fundamenta modelo.

Bone. Ni faru tiel!

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages