> Kun kio ĝi sinonimas laŭ vi?
kun neniu esp-a vorto... estas aparta nocio, gxi entenas surprizon,
(sed ne timon
aw panikon), kaj ke oni momente ne povas fari aw diri ion.
en la angla: baffled
en la NL-a, plimalpli: versteld, met stomheid geslagen
gxis, Ronaldo N
la plej tauga vorto por la Esperanta signifo estas "surprizegita' (= angla "startled" = tre surprizita).
Marcel:
>la plej tauga vorto por la Esperanta
signifo estas
"surprizegita' (= angla "startled" = tre surprizita). Renato:
>Dankon, Marcel! Tio
s'ajne estas kontrau'dirita de la nuancoj de signifo en aliaj lingvoj.
>Kion pensas la listanoj?
Laux mi, nek laux la PIV-a signifo, nek laux alilingvaj
nuancoj, “perpleksa” iel parencas kun “surprizita”.
Mi dirus “embarasita”, “hezitema”, “dubanta”, “dubema”, “malcerta”, “pripensema”, “konfuzita”, “nekonvinkita”: cxio, escepte de “surprizita”.
Cetere, la vorto devenas el la latina “perplexus”, participo de “per-plectere” (en esperanto, “inter-plekti”), en rilato kun la ideo pri “interplektajxo”, “cxirkauxplektajxo”, “implikajxo” kiu malhelpas movon (= decidon).
Gxis
Antonio