Renato Corsetti:
Mi respondas:
diable, mi jxus kompletigis, antaux kelkaj minutoj, 13-pagxan teskton por enretigo en mia Vortaro, kun traduko de cxiuj italaj terminoj komencigxantaj per geo-; kaj en tiu listo estas ankaux geotaksio, geotropismo, gravitotropismo. Se mi estus sciinta, ke malfermigxos diskuto pri taksio kaj tropismo, versxajne mi estus atendinta!
Tamen: laux mi tropismo kaj similajxoj ne montras la forton (altiran aux forpusxan), sed la fenomenon, laux kiu vivulo estas influata (pozitive aux negative) de ekstera stimulo/ forto (lumo, varmo, malsekeco, gravito ktp).
Por informo: la vorto estas moderna kreajxo, laux la klasika greka vorto tropos = direkto.
Se mi devus klarigi, pri kio temas, mi provus per “reagemo” aux io simila; tamen, en scienca teksto mi ne hezitus uzi “tropismo” (iom pli da hezitemo mi havus cxe “taksio”, pro la ambigueco de la vorto, kiu preskaux sxajnigas ke la vivulo movigxas per luita auxtomobilo…)
Gxis
Antonio