Esperantoparolantoj trovas sin en lingva situacio tute nova kaj tute
alia ol tiu de naturaj lingvoj. Tial ni bezonas apartan pripensadon.
Natura lingvo ekzistas ekde cxiam kaj evoluas sen centro, sen gvido, sen
celo, demokrate, hxaose. Gxiaj gramatikoj estas simple priskribaj. Tio
suficxas, cxar iu ajn lingvajxo gxustas, nur se gxi imitas la tradician
uzadon de parolantoj konsiderataj bonaj.
Planita lingvo estas tute malsama. Esperanto ekekzistis en la jaro
1887a. Gxi havas klare difinitan celon: funkcii kiel internacia
komunikilo kiel eble plej facila kaj plene oportuna. Plena oportuno
postulas plenan esprimpovon kaj emon al nula miskompreneblo. Laux la
Fundamento kaj lauxlogike, planita lingvo nepre estu severe unueca.
Severa unueco postulas centron, gvidon, ordon kaj ne demokrate fiksitan
uzon. Mi estas plej demokratema homo, sed cxe cxi tiu afero demokrateco
malhelpas, cxar gxi disigas, malordigas, disgvidas, discentrigas kaj
hxaosigas la lingvon.
Tial Zamenhof tute pravis, kiam li komprenis, ke Esperanto bezonas
severe netusxeblan Fundamenton devigan (= preskriban). - Tio estas ne
demokrata komenco! - En siaj "Lingvaj Respondoj", li ofte parolis pri la
legxoj de Esperanto, pri gxiaj principoj, pri gxia spirito. Mi opinias,
ke tiun cxi temon Zamenhof teorie klarigis en siaj artikoloj "El la unua
libro" kaj "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia"
aperintaj en la "Fundamenta Krestomatio" kaj praktike klarigis en siaj
"Lingvaj Respondoj".
Sed mi opinias, ke tiujn principojn oni gxis nun ankoraux ne suficxe
pridiskutis. Tial cxiu havas sian propran malsaman opinion kaj
esperantumas laux sia propra bontrovo disigante Esperanton.
Ni cxe tiu cxi grupo emas al simpla Esperanto. Sed multaj gravaj
Esperantistoj emas al naturisma Esperanto.
Se ni volas konstrui domon (aux lingvon), ni unue havu kiel eble plej
klaran kaj unuecan ideon kaj planon pri la domo konstruota. Se ne, ni
dise laboros malhelpante unu la alian kaj la domo disfalos antaux la
fino de nia tamen bonvola kaj pena konstruado.
Nun mi proponas por diskuto la jenajn principojn de Esperanto:
Laux la antauxparolo de la Fundamento, principoj de Esperanto estu
1 - unueco
2 - nemiskompreneblo
3 - suficxo kaj neceso
Laux la lingvaj artikoloj de la Fundamenta Krestomatio, principoj de
Esperanto estu:
4 - plej senproblema kaj rapida lerneblo
5 - facilo kaj simplo
6 - senescepteco
7 - tuja praktika utilo kiel internacia komunikilo
8 - sisteme skemisma vortfarado
9 - internaciaj radikoj ne inventitaj, sed jam ekzistantaj
10 - precizo, flekseblo, ricxo
Laux la Lingvaj Respondoj, principoj de Esperanto estu:
11 - logiko
12 - emo al forigo de cxiuj lingvaj idiomajxoj (= senlogikaj esprimoj
tradiciaj)
13 - individua libero ene de la supraj principoj
14 - gxisnuna lingvouzo jam tradicia
La numero antaux cxiu principo signifu gxian relativan rangon.
Bonvolu atenti, ke Zamenohof mem plibonigis sian propran gxistiaman
uzadon, kiam iu atentigis lin pri senlogika esprimo cxe lia stilo.
Nun ni povas rigardi la 15an regulon de la Fundamento per novaj okuloj.
Ecx nur en la kunteksto de la principoj de la antauxparolo de la
Fundamento, cxi tiu regulo ne permesas la nunan grandan liberon pri
enkonduko de novaj fremdaj vortoj (= neologismoj), se nur ili estas
"internaciaj" (t.e. ekzistantaj en simila formo cxe tri aux kvar
euxropaj lingvoj), sed male limigas ilian transprenon per la severa
legxo de suficxo kaj neceso. Sekve, fundamentaj paroj kiel ekz.
konstrui/detrui devus esti konstrui/malkonstrui, kaj oficialaj grupoj
kiel ekz. poemo/poeto/poezio devus esti poeziajxo/poeziisto/poezio.
samideane kaj kunlaboreme
Paux
> Laux la antauxparolo de la Fundamento, principoj de Esperanto estu
> 1 - unueco
> 2 - nemiskompreneblo
> 3 - suficxo kaj neceso
"Suficho kaj neceso" estas nomo de grava parto de la vortfarada
teorio de de Saussure. Temas pri io tre speciala kaj teknika, kio
tute ne rilatas al tio, kion traktas la Antauparolo de la Fundamento.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Cxu vere ne? Zamenhof kaj en la antauxparolo de la Fundamento kaj en la
Lingvaj Respondoj skribas gxenerale pri eventualaj sxangxoj de
gramatikaj reguloj aux vortoj, kaj diras, ke oni sxangxu ilin nur se tio
nepre necesas kaj oportunas, kiam la ekzistantaj lingvajxoj tute
maloportunas aux tute ne suficxas. Mi opinias, ke tio estas gxenerala
formo de la sama regulo speciale uzata de Saussure cxe vortfarado. Sed
se mia opinio malghustas kaj Bertilo pravas, tio ne gravas, oni sercxu
pli bonan esprimon por difini cxi tiun ideon gxeneralan, kiun mi
numerigis per -3.-: ekz. "nepra neceso pro ekzistanta malsuficxo aux
maloportuno".
amike
Paux
> Bertilo Wennergren skribis:
>> "Suficho kaj neceso" estas nomo de grava parto de la vortfarada
>> teorio de de Saussure.
> Jes, mi konas tiun teorion bone.
>> Temas pri io tre speciala kaj teknika, kio
>> tute ne rilatas al tio, kion traktas la Antauparolo de la Fundamento.
> Cxu vere ne? Zamenhof kaj en la antauxparolo de la Fundamento kaj en la
> Lingvaj Respondoj skribas gxenerale pri eventualaj sxangxoj de
> gramatikaj reguloj aux vortoj, kaj diras, ke oni sxangxu ilin nur se tio
> nepre necesas kaj oportunas,
Eble iel tiel, sed "suficho kaj neceso" nomas tute alian aferon.
La radiko SUFICH/ ne uzighas en la Antauparolo, kaj OPORTUN/
ja estas alia ideo.
> kiam la ekzistantaj lingvajxoj tute
> maloportunas aux tute ne suficxas. Mi opinias, ke tio estas gxenerala
> formo de la sama regulo speciale uzata de Saussure cxe vortfarado.
La regulo vortumita de de Saussure estas ofte miskomprenata.
Ne temas pri io ghenerala kaj shveba, sed pri tute precizaj
ideoj, kiuj klarigas, ke oni nepre devas diri "kombilo", se
oni celas ilon, sed ke oni nepre ne diru "patrulo", kvankam
oni celas ulon. Ne temas pri io ghenerala, nek pri shanghado
de gramatikaj reguloj, nek pri enkondukado de novaj vortoj au
radikoj.
> Sed
> se mia opinio malghustas kaj Bertilo pravas, tio ne gravas, oni sercxu
> pli bonan esprimon por difini cxi tiun ideon gxeneralan, kiun mi
> numerigis per -3.-: ekz. "nepra neceso pro ekzistanta malsuficxo aux
> maloportuno".
Prefere uzu alian vortumon. Alie vi kontribuos al ech pli
da miskomprenoj pri la senco de "neceso kaj suficho".
Krome mi pensas, ke la Antauparolo vere prezentas aliajn
ideojn. Tie temas pri la neceso de stabilaj normoj, kaj pri tio,
ke eventualajn novajhojn oni chiam enkonduku nur paralele kun la
jam ekzistantaj formoj au reguloj, kaj ke shanghoj okazu nur per
decidoj de autoritata centra institucio.
>Ni cxe tiu cxi grupo emas al simpla Esperanto. Sed multaj gravaj
>Esperantistoj emas al naturisma Esperanto.
Bone. Do, ni provizu ilin per simplaj samsignifaj esprimoj. Tion ni
estas provantaj fari kaj la principoj evidentig'os el tio, kion ni
komune faros.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Tamen pri kelkaj detaloj mi trovas viajn principojn ne suficxe trafaj.
> Sed mi opinias, ke tiujn principojn oni gxis nun ankoraux ne suficxe
> pridiskutis. Tial cxiu havas sian propran malsaman opinion kaj
> esperantumas laux sia propra bontrovo disigante Esperanton.
>
> Ni cxe tiu cxi grupo emas al simpla Esperanto. Sed multaj gravaj
> Esperantistoj emas al naturisma Esperanto.
>
> Se ni volas konstrui domon (aux lingvon), ni unue havu kiel eble plej
> klaran kaj unuecan ideon kaj planon pri la domo konstruota. Se ne, ni
> dise laboros malhelpante unu la alian kaj la domo disfalos antaux la
> fino de nia tamen bonvola kaj pena konstruado.
Eble cxi tiu listo ne estas la plej tauxga forumo por cxiuflanka diskutado
de la principoj, cxar al cxi tiu listo kvazaux lauxprograme aligxas cxefe
skemistoj kaj ne naturistoj. Tamen estas valore, ke vi prenis al vi la
gxenon sistemigi principaron por pritakso, kvankam la pritaksontoj eble nur
diros "Haleluja!".
> Nun mi proponas por diskuto la jenajn principojn de Esperanto:
>
> Laux la antauxparolo de la Fundamento, principoj de Esperanto estu
> 1 - unueco
Bone.
> 2 - nemiskompreneblo
Bone.
> 3 - suficxo kaj neceso
Oni konsideru la rimarkigojn de Bertilo.
>
> Laux la lingvaj artikoloj de la Fundamenta Krestomatio, principoj de
> Esperanto estu:
> 4 - plej senproblema kaj rapida lerneblo
Bone.
> 5 - facilo kaj simplo
Gxi tre similas al la antauxa principo kaj iel sekvas el gxi.
> 6 - senescepteco
Kiel principo jes, sed la strukturo de Esperanto malebligas gxian 100-%-an
aplikadon: cxar la rektan objekton markas finajxo kaj ne prepozicio, ne
eblas marki gxin en "Mi havas kvar" (*"Mi havas kvarn").
> 7 - tuja praktika utilo kiel internacia komunikilo
Tio ne estas principo de la lingvo, tio dependas de la cirkonstancoj. En la
nuna tempo la angla prezentas multe pli tujan praktikan utilon kiel
internacia komunikilo, ol Esperanto; sed por ne denaskaj parolantoj de la
angla, Esperanto prezentas multe pli bonKVALITan praktikan utilIGEBLon ol la
angla kiel internacia komunikilo.
> 8 - sisteme skemisma vortfarado
Bone.
> 9 - internaciaj radikoj ne inventitaj, sed jam ekzistantaj
Ebla konflikto kun principo 8, ne nur pro la ofta ne-skemismo de internacie
ekzistantaj vortoj, sed ankaux pro plursignifigo de internacie ekzistantaj
vortoj: "sankcii" = aprobi aux malpermesi, "konvencio" = interkonsento aux
tradicio (kp. "konvenciaj armiloj" = nenukleaj armiloj).
> 10 - precizo, flekseblo, ricxo
Bone, sed tiuj ecoj povas esti konsiderataj kiel malfacile kombineblaj, do
la principo malfacile estus perceptebla kiel unu.
>
> Laux la Lingvaj Respondoj, principoj de Esperanto estu:
> 11 - logiko
Iu, mi nun ne memoras kiu, preferis uzi la vorton "analogio", do temas pli
pri ia interna logiko ol pri universala, objektiva logiko.
> 12 - emo al forigo de cxiuj lingvaj idiomajxoj (= senlogikaj esprimoj
> tradiciaj)
Pensante pri la tuta homaro, tiu principo eble apartenas al 2.
> 13 - individua libero ene de la supraj principoj
Tio eble apartenas al flekseblo.
> 14 - gxisnuna lingvouzo jam tradicia
Ebla konflikto kun 12.
Necesas aldoni, ke Esperanto transpasis la stadion de lingvoprojekto kaj nun
estas "lingvigxinta" (kiel versxajne dirus - kaj ecx diris Detlev Blanke).
Gxian evoluon certe eblas direkti per uzado laux la principoj kaj per
argumentado, sed apenaux plu per dekretoj. Felicxe la kolektiva ideo de la
lingvouzantoj pri la lingvo estas gxenerale skemisma, pro kio triumfis
"komputilo" super "komputero" kaj "komputoro", kaj "televido" super
"televizio". Kaj ju pli tutmonda farigxos la E-parolantaro, des pli
versxajne estas, ke la lingvo senigxos je la balasto importita el kelkaj
etnolingvoj, kies uzantoj pasinte dominis la E-komunumon. Mi ne plu uzas la
vorton "antauxnomo", kiun mi trovas euxropcentrisma kaj ecx ne
tut-euxrop-centrisma, nek "baptonomo", kiun mi trovas eble
kristan-centrisma, sed "persona nomo".
Amike kaj nokte-filozofieme,
Otto
Dankon, kara Bertilo, ci konvinkis min.
Cetere, cxe la Lingvaj Respondoj mi trovis principon, ke vortoj kaj
esprimoj estu lauxeble pli simplaj, se tio suficxas, kaj nur longaj kaj
malsimplaj kunmetajxoj se vere necesas. Iel alie mi devos esprimi tiun
ideon.
Amike
Paux
>Felicxe la kolektiva ideo de la lingvouzantoj pri la lingvo estas
>gxenerale skemisma, pro kio triumfis "komputilo" super "komputero"
>kaj "komputoro", kaj "televido" super "televizio".
Aldonu: malgrau' la malhelpoj fare de vortaristoj.
Jes. Sed Esperanton cxiu individuo lernas kiel fremdlingvon ekde nul,
t.e. cxiam denove. Denaskaj Esperantoparolantoj tre malmultas. Se oni
volus sxangxi ion cxe natura lingvo, la senmovemo de la kutimo tro
fortus. Male, cxe Esperanto cxiu nova lernanto komencas sen
antauxjugxoj, emante lerni lingvon kiel eble plej logikan, kaj tial
placxe akceptante vorton aux esprimajxon jxus sxangxitan. Cxe la
principoj de Esperanto, kiujn mi ordigis, la emo al logiko pli rangas ol
la konservemo de erara kutima lingva uzado.
Ni fieru, ke Esperanto vivas. Sed ni ne donu al Esperanto la malbonajn
ecojn de natura lingvo. Ni fieru precize, ke Esperanto ne estas natura
sed planita kaj tial logika!
Amike
Paux