en alia listo oni diskutas pri
aborigeno = pralogxanto en difinita lando, ekzemple: auxstralia aborigeno
auxtoktono = naskigxinto en la lando, laux PIV, pralogxanto
aloktono = naskigxinto ekster la logxlando
Al tio oni povas aldoni "indigxeno", kiu havas kelkajn signifojn en euxropaj lingvoj, sed esence estas "lokulo, logxanto en la lando".
Mi sxatus demandi niajn japanajn kaj indonezian listanojn, kiel oni diras tiujn konceptojn en la japana kaj en la indonezia.
Amike
Renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------
> aborigeno = pralogxanto en difinita lando, ekzemple: auxstralia aborigeno
> auxtoktono = naskigxinto en la lando, laux PIV, pralogxanto
> aloktono = naskigxinto ekster la logxlando
>
> Al tio oni povas aldoni "indigxeno",
> Mi sxatus demandi niajn japanajn kaj indonezian listanojn, kiel oni diras
tiujn konceptojn en la japana kaj en la indonezia.
>
La japanoj uzas la vorton "senzyu^min" aux "genzyu^min"(la supersigno
indikas longan vokalon) sendiference por la Esperanta "aborigeno",
"auxtoktono" kaj "indigxeno".
En la japana estas abundo da pruntovortoj; la japana "aborizini^"(prononcu:
aborijxinjii) signifas "auxstralian pralogxanton".
La japana lingvo ne havas vorton ekvivalentan al "aloktono".
Amike,
Tadasi
------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio
La japanoj uzas la vorton "senzyu^min" aux "genzyu^min"(la supersigno
indikas longan vokalon) sendiference por la Esperanta "aborigeno",
"auxtoktono" kaj "indigxeno".
En la japana estas abundo da pruntovortoj; la japana "aborizini^"(prononcu:
aborijxinjii) signifas "auxstralian pralogxanton".