~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Elipso devenas el al sama greka vorto, kiu signifis “manko, ellaso”. Interese, en la itala oni distingas “ellisse” (geometria figuro) disde “ellssi” (lingva fenomeno), sed adjektive oni diras en ambaux kazoj “ellittico”.
Mi ne kompetentas pri matematiko, kaj cetere depost la tempo de miaj liceaj studoj oni multon sxangxis en la geometriaj difinoj; siatempe, mi lernis ke “elipso” estas geometria figuro difinita de la konstanteco de la sumo de la distancoj disde la du fokusoj; kurioze (sed mi ne volas komplikigi la aferon), cirkonferenco estas aparta kazo de elipso.
Tre konata kazo de elipso (kvankam laux kelkaj temas pri ovalo) estas la Placo antaux la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano: starante sur unu el la du fokusoj oni vidas unu solan vicon da kolonoj de la kolonaro.
Mi uzis dufoje la terminon “elipso” en geometria senco, cxe la Esperanto-elsendoj de Radio Roma:
5.2.1978:
KOLOSEA RINGO
Giganta ringo, 13 metrojn dika kaj kun maksimuma diametro de 188 metroj, ebligis al la Koloseo rezisti preskaŭ 2.000 jarojn, malgraŭ tertremoj kaj forrabado de konstru-materialo. Por la unua fojo, la arkeologoj sukcesis esplori la fundamentojn, kiuj subtenas la multajn dekmilojn da tunoj de la giganta kaj mondkonata monumento. Temas pri enorma elipsa ringo, sur kiu kuŝas la travertinaj pilieroj kaj la tofaj muroj. La ringo konsistas el mortero kaj silikaj ŝtonblokoj; ĝi apogas sin sur pluraj tavoloj de argilo. Ĝuste la nesolideco de la grundo devigis je nekutima fundamentado.
3.10.1981
LA ARENO DE VERONO
La Areno de Verono estas elipso, kiu disradias allogon sorĉan kaj perfortan, disdonas muzikon el siaj malnovaj ŝtonoj, kaj ĝuigas publikon alvenantan el ĉiuj mondopartoj. Temas pri allogo, kiu de jarcentoj pluvivigas iun neordinaran pasion: teatron, iam en la formo de dramaj spektakloj, hodiaŭ kiel opermuziko.
Gxis
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di lowenstein, anna
Inviato: sabato 19 luglio 2014 11:08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) konsilo de la tago: elipso - vortoellaso
kaj mi havas nur ideojn ĝeneralajn pri geometrio. Matematikistoj, kie vi kaŝas vin?| Mi ne kompetentas pri matematiko
Antonio:
kaj mi havas nur ideojn ĝeneralajn pri geometrio. Matematikistoj, kie vi kaŝas vin?
| Mi ne kompetentas pri matematiko
Do, matematikistoj devos informi nin, ĉu en geometrio estas diferenco inter "ovalo" kaj "elipso" (eventuale ankaŭ "oblongo"), aŭ ĉu ĉiuj terminoj povus esti entenataj en la Fundamenta termino "ovalo".
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.