Jen ekzemplo de la unua respondo de ruslingvanoj. En ĉi tiu okazo ĝi
ne estas tre utila, ĉar ankaŭ en la rusa oni uzas la saman vorton
por ambaŭ konceptoj.
Amike
Renato
-----------------------
> Ĉar mi skribas, mi tuj profitas por demandi vin kiel en la rusa
oni diras "amortizi" en la financa senco 'malaltigi la valoron de la
elementoj de la kapitalo', kaj kiel oni diras "amortizi" en la
meĥanika senco 'sorbi skuojn', ekzemple 'aŭtomobiloj havas
amortizilon'.
En ambaŭ sencoj oni diras "амортизировать". Kaj "amortizilo" estas "амортизатор".
Amike,
Anna kaj Mati