Re: maljam malnur

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 22, 2009, 4:10:57 PM3/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sat 21 Mar 2009 08:36
From: "Pilar Otto"

ronaldo:
>>> "Mi atendis ilin je la sepa, sed ili venis nur/maljam je la oka".
>
>> Cxu atendis aw atendis?

> Mi ne rimarkas diferencon inter la vorto maldekstre kaj la vorto
> dekstre de "aw".

klekaj mesagxoj prie jam pasis cxi

>> "Tio eblas nur sekvontmerkrede" nepre ne egalas
>> al "tio eblas maljam sekvontmerkrede"

> Konsentite. Mia forlaso de "maljam" ne signifas, ke mi pledas por "nur"
> en tiaj kuntekstoj. Eble mi dirus "tio ne eblos antaux/gxis la sekvanta
> merkredo". Mi ne scias, cxu mi povus suficxe konvinke klarigi, ke tiu
> "maljam" estas la malo de "jam"

mi kredas ke klarigo ne necesas

>> "Tion mi awdis maljam du tagojn poste" estas tute senchava

> Jes, sed tiu "maljam" rilatas al tempopunkto, kiam io _okazis_,
> ne al tempodauxro, en kiu iu stato jam regas.

Mi agnoskas ke temas pri alia nocio ol en "tion mi jam sciis"

>> Tamen, la problemo estas pli ke "jam"
>> havas tro da signifoj, ol ke maljam havas maltro.

> Se tio estas problemo, Esperanto gxin "heredis" de pluraj lingvoj.

Tion mi ne kontestas

> Sxajnas al mi, ke la signifo de la germana "schon", la rusa "ujxe" kaj
> la hispana "ya" havas tre malklarajn limojn: ili povas esti uzataj en
> multaj okazoj, en kiuj tute ne eblas la franca "déjà" aux la angla
>"already". Se mi lacigxis pro gurdado kaj regurdado, mi povas
> senpacience diri "Jam suficxas!". Mi dubas, ke akcepteblus la
> angla "That's already enough!".

Nu, "it's enough already" proksimegas...

> Simile pri referencoj al la estonteco: "Ni jam vidos" = "Wir werden schon
sehen"

hmnja... law mi la germana esprimo ne jam tradukeblas esp-en.
En la nederlanda ni ne uzus la vorton por "jam", sed tiun kiun ni
(ankaw) uzas por la malo de ne.

gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages