epicentr-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2012, 10:58:20 AM5/20/12
to °listo 'lbl'
En alia listo mi kaj Vastalto renkontis la vorton "epicentr-o" kaj la demando ĉu oni diru "sur-centr-o". Temas pri la surfaca centro de subtera tertremo.

Mi kaj Vastalto pensas ke jes. Kion vi pensas?

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
May 20, 2012, 11:04:32 AM5/20/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konstatas, ke tio estas ĝusta traduko de la greka esprimo, tamen la impreso en Esperanto estas iom stranga. Mi proponas “originpunkto”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 20 maggio 2012 16.58
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) epicentr-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 20, 2012, 11:51:05 AM5/20/12
to la-bona...@googlegroups.com
La greka vorto "epi" signifas aŭ "sur" aŭ '"super". Ĉi-okaze laŭ mi en Esperanto klare preferindas uzo de "super": Mi dirus "supera centro" por "epicentro".

Analoge mi dirus "suba centro" por "hipocentro".

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages