genr·o (en la senco de "socia sekso") → soci·a seks·o, soc·ia seks·rol·o
. . .
Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu linio?
Nu, montru pruvojn, ke efektive "genro" estas uzata en tiu senco kaj vi rajtos je linio.
Nu, cxi-okaze eble estus ideo ecx _antaux-averti_ la homojn. En la angla oni
de jaroj uzas "gender" en tiu senco. La unuan fojon, kiam mi legis tian
uzon, mi pensis, ke la redaktinto - ne-anglalingvano - faris lingvan eraron
fontantan en la signifo "gramatika sekso" de "gender", kaj ke oni devus
skribi "sex" en la kunteksto, en kiu mi legis la vorton. Mi supozas, ke en
la angla oni ekuzis "gender" anstataux "sex" por eviti, ke la
legantoj/auxdantoj pensu pri seksumado, pornografio ktp. Sed nun tiu uzo de
"gender" disvastigxis al aliaj lingvoj: en la hispana oni nun diras
"género", parolante pri sekso en sociologiaj kuntekstoj. Mi timas, ke en
simila maniero la angla uzo minacas disvastigxi, kvazaux kancera tumoro,
ankaux al Esperanto.
Otto
cxi-okaze eble estus ideo ecx _antaux-averti_ la homojn.