tensio

2 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 9, 2014, 2:58:53 AM11/9/14
to ED-BLdiskutlisto
ĉu
tensio > streĉiteco

J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Nov 9, 2014, 3:22:51 AM11/9/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi diras simple "strecho", ekzemple "Mi sentis grandan strechon", "Tio estas strecha romano".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2014, 3:48:23 AM11/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo:

 

ĉu
tensio > streĉiteco

 

Pure lingve, jes, el la latina “tendere”= streĉi, sed niaj teĥnikistoj estos pli precizaj.

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2014, 4:16:51 AM11/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|    Mi diras simple "strecho", ekzemple "Mi sentis grandan strechon", "Tio estas strecha romano".

 

Ĉu J-K intencis tiun ĝenerallingvan sencon, kiel en la ekzemplo: La tensio inter Rusujo kaj NATO estas sekvo de la agresema politiko de Usono. ?

 

Amike

 

Renato

 

***

renato corsetti

renato....@gmail.com

 

 

Antonio De Salvo

unread,
Nov 9, 2014, 4:18:47 AM11/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi supozas, ke J-K rilatigas sin al la figura senco; jes, tiukaze temas pri “strecxiteco”.

En tekniko, laux mi restu tensio.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 9 novembre 2014 09:48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) tensio

--

Harri Laine

unread,
Nov 18, 2014, 1:11:22 PM11/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo kirjoitti 9.11.2014 11:18:

> Mi supozas, ke J-K rilatigas sin al la figura senco; jes, tiukaze
> temas pri “strecxiteco”.
>
> En tekniko, laux mi restu tensio.

Mi ne komprenas, kiel povus estiĝi, interne de Esperanto, ia ajn
figura senco de "tensio". Tensio estas pure fizika kaj medicina
aŭ ĉel-fiziologia termino. Aserti, ke ĝi havas ian komunlingvan
"figuran" sencon, estas nur preteksto por kontrabandi ĉiutagajn
signifojn de similaspektaj vortoj el aliaj lingvoj en nian
lingvon.

El la fizikaj sencoj de "tensio" pluraj povus facile esprimiĝi
per "streĉo" aŭ "tiroforto" aŭ simile. Nur la elektra tensio
ŝajnas iomete speciala. La vorto "tensio" pri elektro estas fakte
tre latinida. Eĉ en la Angla "electric tension" estas pli-malpli
neuzata, ĉar la normala vorto estas "voltage". Aliaj lingvoj
uzas vorton, kiu simple signifas "streĉo", ekz. la Germana
"Spannung".

En ĉi tio (elektra tensio) la Angla montriĝas pli racia ol
Esperanto. En tiu lingvo oni lernas, ke la mezurunuo estas
"volt", el kio nature sekvas, ke la fizika grando estas
"voltage", do "voltkvanto", "voltkiomo". En Esperanto necesas
du senrilataj vortoj: "volto" kaj "tensio". (La angla racieco
tamen ne etendiĝas simile al la aliaj elektraj grandoj kaj
unuoj. Ekzistas "wattage" kaj "amperage", sed tamen kutime
oni parolas pri "power" kaj "current".)

Feliĉe, ĝis nun, la komunlingvaj signifoj de "kurent"-similaj
vortoj ne multe enŝteliĝis en Esperanton, kaj tiu vorto
iel restadis ĉe sia elektra signifo. Sed iam troviĝas,
ekzemple en Vikipedio, esprimoj kiel "kurento de Humboldt
(ĝi estas marfluo) kaj "rivera kurento".

Amike
Harri






Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 18, 2014, 1:52:28 PM11/18/14
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio De Salvo kirjoitti 9.11.2014 11:18:

Mi supozas, ke J-K rilatigas sin al la figura senco; jes, tiukaze
temas pri “strecxiteco”.
Jes certe en figura senco.


En tekniko, laux mi restu tensio.
Sed "tensio" ne estas oficiala vorto.
Ĉu peti ĝian oficialigon aŭ ĝin esprimi per SSV?
J-K

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2014, 2:02:59 PM11/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj, kiuj reagis pri la neteĥnika senco de 'tensio'. Tion mi jam registris.
 
|   la fizikaj sencoj de "tensio" pluraj povus facile esprimiĝi
per "streĉo" aŭ "tiroforto" aŭ simile.
Ĉu ni devos/volos havi liniojn ankaŭ por la teĥnikaj sencoj de 'tensio'? Aŭ ĉu ni volas cedi kaj listigi ĝin kiel okicialigindan?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages