sukur-isto

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 19, 2009, 3:06:30 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Wed 18 Nov 2009 07:05
> From: Renato Corsetti
>
>
> Ronaldo:
>> kio estas "ekkuracisto"?
>>
>>
>>> sed ne sukuriston (niaj listoj malpermesas tion).
>>>
>>
>> ?? cxu vi preferas la vorton "unuahelpo-diplomito" ?
>>
> Ni havas linion:
>
> sukur·i ? ek·kurac·i, don·i unu·a·n help·o·n
>
> Mi formis la vorton ek-kuracisto dum mi respondis al vi.

hmm...law mi sukurado ne egalas al ekkuracado....nek inverse.

"Ekkuracisto" pensigas pri tiu kuracisto kiu selektas pacientojn (triage),
aw pri la usona termino "first responder"

gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2009, 5:25:27 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> hmm...law mi sukurado ne egalas al ekkuracado....nek inverse.
>
Laŭ PIV temas pri donado de la unua helpo al vunditoj en milito aŭ pro
akcidentoj.
Ĉu ne "ekkuraci" ilin? Eble "unuehelpi".

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 20, 2009, 6:17:09 AM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi proponas "vunditekhelpo"n.

Pjer

unread,
Nov 20, 2009, 11:17:23 AM11/20/09
to la bona lingvo
chu help'ist'o ne taugas bone anstataù sukuristo? unuhelpi anstataù
sukuri?... tute simple! chu ne?
> > Renato- Hide quoted text -
>
> - Show quoted text -

Antonio De Salvo

unread,
Nov 20, 2009, 12:25:26 PM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, oni povas sukuri (urgxe/ rapide helpi, unuehelpi, tujhelpi, doni unuan helpon) ne nur vunditojn, sed ankaux - pli gxenerale - homojn kiuj havas problemojn: precipe malsanojn (la italaj unuahelpejoj/ tujhelpejoj estas nun tre vizitataj de trafitoj de nova gripo), sed ankaux alispecajn bezonojn (ekzemple, okaze de dumvetura paneo de auxtomobilo, oni petas "stratan sukuron").

La diferenco inter "sukuri" kaj la pli gxenerala "helpi" staras en la rapideco de la interveno, kaj iamaniere ankaux en gxia provizoreco, atende de pli elcxerpa faro: respektive, enhospitaligo, definitiva riparado en riparejo ktp.

Cetere, "sukuri" venas el la latina "subcurrere" = sub-kuri, al-kuri, kaj do gxi entenas la ideon pri rapideco, urgxo kaj simile.
Gxis
Antonio



en la itala, almenaux, oni parolas pri "rapida sukuro"

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: venerdì 20 novembre 2009 17.17
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: sukur-isto

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2009, 1:16:41 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
La diferenco inter "sukuri" kaj la pli gxenerala "helpi" staras en la rapideco de la interveno
Kio pri "tujhelpisto" kiel unua de la konsilataj variaĵoj?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2009, 2:21:57 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel, pardonu, sed nun nun mi vidas viajn mesaĝojn.
     Mi proponas "vunditekhelpo"n.
"Ekhelpo" ŝajnas al mi interesa ideo.

amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 21, 2009, 2:25:09 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kio pri "tujhelpisto" kiel unua de la konsilataj variaĵoj?

Tio ŝajnas al mi la plej bona alternativo ĝis nun menciita ĉi-diskute.

Amike,

Marcos

2009/11/21, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Leo De Cooman

unread,
Nov 21, 2009, 3:04:45 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:

>> Kio pri "tujhelpisto" kiel unua de la konsilataj variaĵoj?
> Tio ŝajnas al mi la plej bona alternativo ĝis nun menciita ĉi-diskute.

Ankaŭ mi trovas ĝin taŭga.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2009, 3:56:57 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi aldonis "tuj-help-ist-o".

Amike

Renato


Pjer

unread,
Nov 24, 2009, 6:35:29 AM11/24/09
to la bona lingvo
Pardonu min. Sed mi opinias , ke ek'help'ist'o (komence oni proponis
ekkuraci, oni kontraùis pro kurac, ne pro ek!)
povus pli bone taugi iufoje. La (ek)helpado povas okazi ne tuj post la
akcidento, vundado ... ;
Fakte "tuj" koncernas la helpon, ne la akcidenton, kiu necesigas
helpon, tamen iomete strangas:
"la tujhelpisto ne tuj alvenis, prokrastis alveni". ( tuj =
senprokraste...)
Chu ne?

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2009, 9:31:23 AM11/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
> ek'help'ist'o
Mi aldonis ankaŭ tiun eblecon.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages