garn-i

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 24, 2015, 2:35:37 PM5/24/15
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi registris:

garn·i → ornam·i

La diskuto daŭru.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD
Britujo, renato....@gmail.com

Pjer

unread,
May 25, 2015, 6:05:18 PM5/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laù PIV garni estas oficialigita (3°). Ŝajnas, ke provizi (Fun)  povus ankaŭ esti proponita, kiam ne temas pri plibeligado.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2015, 4:42:22 AM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Pjer, pro la atentigoj:

Do, la linio proponata estas nun:

garn·i [3oa] =  (laŭ la kunteksto) ornam·i, proviz-i per

Josenilton

unread,
May 26, 2015, 10:12:46 AM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Sed chu GARNI povas esti uzata ankau en kunteksto de shirmo, ech se metafore?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2015, 10:39:59 AM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|   Sed chu GARNI povas esti uzata ankau en kunteksto de shirmo, ech se metafore?

Donu ekzemplon por klarigi plie.

Amike

Renato

Josenilton

unread,
May 26, 2015, 11:29:40 AM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kelkaj eblaj ekzemploj el Interreto, ebligantaj, tamen, aliajn interpretojn.



"La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Se ni aldonas ankoraŭ, ke ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj, facile estas konstati, ke la verko havas seriozan valoron ankaŭ el kulturhistoria vidpunkto." - en http://www.tekstoj.nl/lm/lm24-12/bibliografio.html

"Ghi estu garnita per informoj pri la hodiaua aplikado de Esperanto", en https://books.google.com.br/books?id=y5qJi1epcKgC&pg=PA306&lpg=PA306&dq=kaj+en+ne+al+la+pri+per+%22garnita+per%22&source=bl&ots=2ItB4M2Ypl&sig=pxKJR3vHY5ABJgPhMptDjcE-Vto&hl=pt-BR&sa=X&ei=PoxkVZGNM8KzggSc_oHIBg&ved=0CCMQ6AEwATgK#v=onepage&q=kaj%20en%20ne%20al%20la%20pri%20per%20%22garnita%20per%22&f=false

"La boato de Fernao, garnita per dika tero, distranĉis aron da malajaj barkoj kiel fulmo." - en
http://eo.wikibooks.org/wiki/La_konkerantoj

"shi tranchis, plenigante lian teleron per dika femorajho garnita per abunda farchajho" - en https://books.google.com.br/books?id=kc-mdFCXB9QC&pg=PA281&lpg=PA281&dq=kaj+en+ne+al+la+pri+per+%22garnita+per%22&source=bl&ots=tJPIbFDa6E&sig=qbf0Qe6NGCIQksweQ3-BpUEWobs&hl=pt-BR&sa=X&ei=PoxkVZGNM8KzggSc_oHIBg&ved=0CCgQ6AEwAjgK#v=onepage&q=kaj%20en%20ne%20al%20la%20pri%20per%20%22garnita%20per%22&f=false

"Pikdrato estas drato garnita per pikiloj ofte uzata kiel barilo." - en http://www.wikiwand.com/eo/Pikdrato

"Pri tio mi iom maltrankviliĝis, ĉar mi havis lecionon --- mia propra loĝejo, kvankam sur tria etaĝo kaj garnita per kontraŭŝtelaj pordo kaj fenestroj" - en http://www.ipernity.com/blog/xlp_minosun/43753

"skafandro: hermetika vesto, garnita per vitra kaj metala kapujo kaj regule provizata per freŝa aero, per kiu oni povas iri kaj labori subakve (NPIV)" - en en http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/traven-marista-terminaro.htm

"Fakte la CIA kreis la germanan sekretan servon BND kaj garnis gravajn poziciojn per naciistoj" - en http://pt.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=16047&p=28

"Hieraŭ patro garnis ĉiujn fendojn per cemento", - en aea.esperanto.org.au/wp-content/.../08/AE-112.pdf



--

Antonio De Salvo

unread,
May 26, 2015, 12:03:10 PM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, ne.

Senkonsidere pri tio, ke “garni” estas jam delonge oficiala (kaj ecx zamenhofa), kaj do mi ne komprenas kial oni bojkutu gxin, en preskaux cxiuj el la ekzemploj prezentitaj, se mi estus nepre volinta ne uzi “garni”, mi estus dirinta lauxokaze “(krom)provizita”, “ekipita”, “ornamita”, (en la unua ekzemplo, “spicita”), sed certe ne “sxirmita”. Unu ekzemplon mi ne komprenis, tiu pri CIA.

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: martedì 26 maggio 2015 17:30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) garn-i

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2015, 2:02:56 PM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Senkonsidere pri tio, ke “garni” estas jam delonge oficiala (kaj ecx zamenhofa), kaj do mi ne komprenas kial oni bojkutu gxin

Mi mem ne volas bojkoti ĝin, sed nur mi ne povas akcepti la ekzemplojn laŭ kiuj "oni garmnas domon per cemento".

Amike

Renato

ro-esp

unread,
May 26, 2015, 5:53:24 PM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com


Op zondag 24 mei 2015 20:35:37 UTC+2 schreef Renato Corsetti:
Provizore mi registris:

garn·i → ornam·i

La diskuto daŭru.

Kiom mi komprenas la aferon nun..
- gxi foje ne signifas "ornami", ekz kiam temas pri metalo plifortikiganta lignan keston aw pordon
- la zamenhofa uzo estas cxefe biblia

Iu demandis
> "Kial oni bojkotas gxin?"

Cxar tro malklaras kiu estas la signifo

                                                           gxis, Ronaldo N


Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 27, 2015, 4:27:52 AM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp
> .. gxi foje ne signifas "ornami", ekz kiam temas pri metalo plifortikiganta
> lignan keston aw pordon
ja ĝi povas signifi poluri, ellalbori, perfektigi
J-K Rinaldo

Josenilton

unread,
May 27, 2015, 9:17:28 AM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi faris vastan esploron en la alta literaturo, kiun mi disponas, sed tute ne trovis la uzon de GARNI kiel PROTEKTI au SHIRMI.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 27, 2015, 2:20:16 PM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo: .. gxi foje ne signifas "ornami", ekz kiam temas pri metalo
plifortikiganta lignan keston aw pordon

J-K Rinaldo: ja ĝi povas signifi POLURI, ELLABORI, PERFEKTIGI

Joneliton: Mi faris vastan esploron en la alta literaturo, kiun mi disponas, sed tute
ne trovis la uzon de GARNI kiel PROTEKTI au SHIRMI.
Vi vane esploris: mi neniam parolis pri "PROTEKTI au SHIRMI"
J-K Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages