blam-i

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 6, 2009, 7:03:19 AM8/6/09
to °listo 'la bona lingvo'
Oni informas min, ke:

BLAMI - "atribui al iu au io (ech se fakte senkulpa) la respondecon pri malfelicho,
akcidento au krimo. De la angla 'to blame' ". (el "Neologisma glosaro" de H.Vatré,
kvara eldono, eldonejo ILTIS, Saarbrucken, 1997). La vorto estas delonge uzata
de pluraj verkistoj (Ignat Bociort, Eugene de Zilah, Karolo Pich ka)

Verdire mi neniam renkontis tiun vorton en Esperanto.

Ĉu:

blam-i --> respond-ec-ig-i, kulp-ig-i, riproĉ-i ?

Amike

renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 6, 2009, 7:38:13 AM8/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Verdire mi neniam renkontis tiun vorton en Esperanto.
>
> Ĉu:

blam-i --> respond-ec-ig-i, kulp-ig-i, riproĉ-i ?


Mi ankaŭ neniam aŭdis tiun vorton. Sed laŭ la difino kaj laŭ la signifo de la angla "to blame", estu nur la alternativoj "kulpigi" kaj "riproĉi" kaj ne la alternativo "respondecigi". (Laŭ mi "respondecigi" signifas "doni respondecon al iu", kio certe ne estas la intencita signifo de ĉi tiu novradiko.)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 6, 2009, 7:59:11 AM8/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
estu nur la alternativoj "kulpigi" kaj "riproĉi"

Tion mi nun registris.

amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Aug 6, 2009, 8:24:22 AM8/6/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/8/6 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
.............


blam-i --> respond-ec-ig-i, kulp-ig-i, riproĉ-i ?


Mi ankaŭ neniam aŭdis tiun vorton. Sed laŭ la difino kaj laŭ la signifo de la angla "to blame", estu nur la alternativoj "kulpigi" kaj "riproĉi" kaj ne la alternativo "respondecigi". (Laŭ mi "respondecigi" signifas "doni respondecon al iu", kio certe ne estas la intencita signifo de ĉi tiu novradiko.)

Amike,

Marcos

Same mi - neniam legis tiun vorton, kaj ne volas revidi ĝin.
La angla vorto "blame" signifas kulpigi  en Esperanto
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages