futbal-o

10 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 1, 2014, 2:42:33 PM8/1/14
to °listo 'lbl'
Karaj listanoj,

nun mi havas la linion:

futbal·o → pied·pilk·ad·o, asoci·a pied·pilk·ad·o

sed Bill Frampton en Facebook proponas:

futbal·o → pied·pilk·o (por la pilko) kaj pied·pilk·lud·o (por la sportoj, ekzl. ascocipiedpilkludo, gaela piedpilkludo, ktp.)

Kion vi pensas? Mi mem ne plu memoras kial ni aldonis "asocia".

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Aug 1, 2014, 4:46:35 PM8/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Piedpilko estas pli konata en Esperantujo (kun 55200 aperoj en Guglo), ol futbalo, kiu aperas tie 44100-paĝe.

Mi serĉis per:

kaj ne en al la pri per futbalo
kaj ne en al la pri per piedpilko



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Ferdinand Cesarano

unread,
Aug 1, 2014, 9:21:22 PM8/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Malfacilas trovi vorton pli internacian ol "futbalo".

La lingvoj rusa, greka, kaj dekoj da aliaj nomas tiun sporton ne per la kunigado de la sialingvaj vortoj por "piedo" kaj "pilko", sed per la termino "futbalo" adaptita ortografie. Tio estas termino ĉiutaga, ne fakvorto.

Estus absurde kontraŭ-konsili la uzadon de la plen-rajta Esperanta vorto "futbalo". La plej bona praktiko estas konstati la realon ke "futbalo" nomas la sporton, kaj ke "piedpilko" nomas la pilkon.

Feĉjo

Renato Corsetti

unread,
Aug 2, 2014, 4:57:05 AM8/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ferdinand:
|   La lingvoj rusa, greka, kaj dekoj da aliaj nomas tiun sporton ne per la kunigado de la sialingvaj vortoj por "piedo" kaj "pilko", sed per la termino "futbalo" adaptita ortografie.
Sed dekoj da aliaj lingvoj kondutas malsame. Laŭ mi la afero estas ankoraŭ nedecidita.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Cvi Solt

unread,
Aug 2, 2014, 5:32:13 AM8/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
En la hebrea - ni uzas piedpilko.
Futbalo - estas uzata nur  por la "Amerika futbalo".

Cvi


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Pjer

unread,
Aug 2, 2014, 5:35:10 AM8/2/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Por mi : Ili ludis futbalon (lau 15°regulo) = Ili piedpilkludis = Ili ludis piedpilke = ili piedpilkadis.
Mi opinias, ke oni aldonnis asocia, ĉar oni povas piedpilk(ad)di sole, sed futbali nur asocie.
Kiam oni parolas pri homoj, kiuj piedpilkas (eĉ ad oni povas ne meti danke al kunteksto), sufiĉas paroli pri pilko, ne bezonas precizigi pri piedpilko.
Amike, Pjer.

lowenstein, anna

unread,
Aug 2, 2014, 6:24:28 AM8/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi foje diras "piedpilkado" por la ludo, kaj "piedpilko" por la pilko.

La esprimo "asocio piedpilkado/futbalo" venas el la angla, en kiu ĝi formale nomiĝas "association football". Tio signifas, ke ĝi estas piedpilkado ludata laŭ la reguloj de la brita Piedpilka Asocio, kontraste kun "rugby football" t.e. rugbeo. Tamen, en ĉiutaga uzo oni diras "football" kaj "rugby". Certe ne necesas aldoni la terminon "asocia" en Esperanto.

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 2, 2014, 6:54:21 AM8/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
En 'ci tiu kazo, al mi ne gravas kion la aliaj lingvoj faras. Se
"mi piedpilkas" komprenatas de aliaj, ke mi ludas per piedo pri
pilko, tio sufi'cas. Se mi piedpilkas sole aw asocie, ambawkaze
mi piedpilkas. Se mi man'gas sole aw asocie, ambawkaze mi
man'gas. Ekzakte la samo okazas en la angla lingvo. Kial
plipezigi la lingvon per pli da sufiksoj, aw pli da malsamaj
vortoj, se ne necesas?
En Awstralio la afero pli kompliki'gas, 'car ni havas tri
precipajn pilkludojn, kiujn oni misnomas. La precipa estas
ludo, en kiu oni uzas la manojn samofte kiel la piedojn. 'Gin
oni false nomas piedpilko ("awstraliaj reguloj"), dum mi nomas
'gin "pied-manpilkon"(foothandball), kaj la rugby-futbalon mi
nomas en Esperanto "luktpiedpilko". La kutiman ewropan ludon mi
nomas 'ci tie "piedpilkon" (football), sed la awstralianoj
nomas 'gin "soccer".
Kun respekto,Marcel.
>> *renato corsetti*
>> *renato....@gmail.com <javascript:>*

Ferdinand Cesarano

unread,
Aug 2, 2014, 10:15:49 AM8/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte ekzistas pluraj versioj de futbalo. La pli granda tutmonde estas la asocia futbalo.

En Anglio, kie tiu sporto estas kreita, ekzistis alia speco de futbalo; oni do interdistingis per "association football" kaj "Rugby football" (nomata laŭ la lernejo kie tiu sporto inventiĝis).

El la mallongiĝo de "association", kiu estas "assoc.", venis la termino "soccer".  Paralele, el "Rugby football" venis la termino "rugger".

Nuntage, tiu laste-menciita sporto estas nomata angle "rugby" (sen majusklo) pli ofte ol "rugby football"; sed la dua termino restas ĝusta. Kaj tiu sporto mem havas du variaĵojn, nomatajn angle "rugby union" kaj "rugby league".

Do fine oni trovas en la mondo plurajn specojn de futbalo. La ĉefaj estas:

* la asocia futbalo (nomebla per la nura "futbalo" en la plimulto el la kuntekstoj)

* la rugbea futbalo (nomebla per "rugbeo", aŭ, pli specife laŭ la koncerna variaĵo, per "rugbeo unia" aŭ "rugbeo liga")

* la usona futbalo (tiu sporto devenis de la rugbeo)

* la kanada futbalo (ankaŭ tiu sporto devenis de la rugbeo, sed post la usona futbalo; ĝi nuntage multe similas al la usona)

* la aŭstralia futbalo

* la irlanda futbalo

Estas ĝuste nomi ĉiun el tiuj sportoj "futbalo". Sed, por la plejebla komprenebleco, plej bonas uzi tiun nomon senadjektive sole ĉe la asocia futbalo; uzi kune la adjektivojn "usona", "kanada", "aŭstralia", kaj "irlanda"; kaj uzi anstataŭe la terminon "rugbeo".

Feĉjo

P.S. - La litero W *ne* apartenas al Esperanto. Ke oni sufiĉe respektu nian lingvon kaj do skribu ĝuste "Ŭ" aŭ "U".

Marcos Cramer

unread,
Aug 2, 2014, 10:44:23 AM8/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
"Futbalo" ne estas tiomege internacia kiel kelkaj asertis ĉi-diskute. Multaj lingvoj (interalie la germana) laŭvorte tradukas la anglan esprimon, do uzas esprimon analogan al la Esperanta "piedpilko". Ankaŭ en Esperanto "piedpilko" estas tre kutima, kaj laŭ mi el bonlingva vidpunkto klare preferinda al "futbalo".

Estas du apartaj problemoj, kiujn oni devas konsideri rilate al la nomo de ĉi tiu sporto: Unu problemo estas, ke "piedpilko" logike devus esti nomo de pilkospeco, kaj fakte ankaŭ estas uzata en tiu senco apud ĝia uzo por la sporto. Se oni volas distingi inter la sporto kaj la pilko kaj volas eviti la iometan nelogikecon de "piedpilko" kiel nomo de sporto, oni povas nomi la sporton "piedpilkado" aŭ "piedpilkludo". Tiel mi persone faras plej ofte. Por nomi la agon per verba esprimo, oni povas diri "ili piedpilkas" aŭ "ili ludas piedpilkon"; ambaŭ ŝajnas al mi plene logikaj kaj nemiskompreneblaj.

La dua problemo estas tio, ke ekzistas malsamaj sportoj konataj en la angla sub la nomo "football" (kaj simile en aliaj lingvoj). PIV rekomendas uzi "piedpilko" por ĉiuj tiaj sportoj, kaj "futbalo" por la plej kutima el ili. Tio laŭ mi estas iom netaŭga rekomendo. Ĝuste la plej kutima el ili ja estas tiu, en kiu plej multe estas uzataj la piedoj, dum en la aliaj ("Rugby football", "American football", "Australian rules football" kaj aliaj) oni ankaŭ rajtas uzi la manojn. Do en Esperanto laŭ mi estus pli logike konservi "piedpilk(ad)o" por la vere pieda variaĵo de ili, kaj uzi esprimon sen "pied/" (eble eĉ "futbal/", kiu ja en Esperanto ne entenas la vorteron "pied/") por la aliaj ne nur piedaj sportoj. Bedaŭrinde la rekomendo de PIV estas ĝuste inversa, nome ke oni uzu "piedpilko" por la diversaj sportoj kaj "futbalo" por la plej pieda el ili. Pro tio mi preferas tute ne sekvi la rekomendon de PIV. Sed ankaŭ estus konfuze uzi la du esprimojn tute inverse ol kiel rekomendas PIV. Pro tio oni laŭ mi prefere elturniĝu nur per klaraj Esperantaj kunmetaĵoj.

Laŭ mi oni povas uzi la esprimon "piedpilkaj sportoj" por la familio de sportoj, eĉ se en kelkaj el ili ankaŭ uzeblas la manoj. Ja multaj aliaj lingvoj ankaŭ nomas ilin per analoga esprimo. Kiam ne eblas miskompreno, oni ankaŭ povas uzi "piedpilk(ad)o" por la plej kutima el ili. Sed kiam oni volas klare distingi tiun plej kutiman piedpilkan sporton disde la aliaj piedpilkaj sportoj, oni devas uzi pli precizan esprimon. Laŭ la oficiala nomo de tiu sporto ("association football") laŭ mi rekomendindas uzi "asocia piedpilk(ad)o" por tiu sporto. La aliajn oni povas nomi "rugbea piedpilk(ad)o" (aŭ simple "rugbeo"), "usona piedpilk(ad)o", "aŭstralia piedpilk(ad)o" kaj simile. Kompreneble, ĉar la asocia piedpilkado estas la plej ofta el ili ĉiuj, kaj oni ofte komprenas sen plia klarigo ke temas pri ĝi, oni plej ofte povas nomi ĝin simple "piedpilk(ad)o". Sed foje necesas pli preciza esprimo, kaj tiam laŭ mi ja uzindas "asocia piedpilk(ad)o".

Pro ĉio ĉi mi opinias ke nia nuna linio estas tute bona, kaj ke ni ne bezonas ŝanĝi ĝin. Maksimume ni povus cerbumi pri la detaleto, ĉu ni skribu "piedpilk(ad)o" anstataŭ "piedpilkado".

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages