lizing-o

8 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2013, 9:44:12 AM9/12/13
to °listo 'lbl'
Vi ne kredos, sed en Vikipedio estas la vorto 'lizingo' por la angla 'leasing'.

Oni proponis por ĝi 'lu-aĉeto'. Kion vi pensas?

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Sep 12, 2013, 9:52:10 AM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ech ne volas pensi pri tio. Chio estas pli bona ol 'lizingo'.
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 12 september 2013 15:44
Onderwerp: (la bona lingvo) lizing-o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 12, 2013, 10:13:33 AM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama bán-cho thuê (vendado-luado)


2013/9/12 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2013, 10:39:23 AM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
|  en la vjetnama bán-cho thuê (vendado-luado)
Do, estas eblaj:

lizing-o --> lu-aĉet-o/aĉet-lu-o/lu-vend-o/vend-lu-o

Kiun el la 4 terminoj vi preferas?

Vastalto, kiel oni diras en la japana?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Josenilton

unread,
Sep 12, 2013, 10:27:44 AM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konis antaue la esprimajhon LUIG-VENDO-n

2013/9/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Vastalto

unread,
Sep 12, 2013, 11:17:21 AM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
En ĉi tiu okazo la japana ne helpas.
En la japana oni diras "riisu" imitante la anglan "lease".
Notu, ke la japana ne distingas "l" kaj "r".
"Riisu" en la japana estas relative nova vorto, kiu signifas
longtempan luadon pri oficejaj kaj fabrikaj aparatoj.

Amike,
Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>[a:mailto:renato....@esperanto.org]renato....@esperanto.org
>

Antonio De Salvo

unread,
Sep 12, 2013, 1:05:43 PM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com

Principe oni lu(ig)as, kaj nur eventuale oni vendas/ acxetas.

Mi preferus luvendo.

(Por informo: en la itala, la oficiala esprimo estas “locazione finanziaria” = financa luo).

Gxis

 

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 12 settembre 2013 16:39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) lizing-o

--

Josenilton

unread,
Sep 12, 2013, 1:14:21 PM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kredas, ke se ni findecidos adopti ambau radikojN, pli logike estos elekti inter LUAD-ACHETO au LUIGAD-VENDO.
Kiu LUADAS, tiu povas ACHETI, kaj kiu LUIGADAS, tiu povas VENDI.
Kaj la LUADO, kaj la LUIGADO estas longedauraj kontraktoj, sed la ago VENDI au ACHETI estas mallongtempaj kontraktoj.
Krome, nur tiu, kiu LUADAS, povas ACHETI, kaj nur tiu, kiu LUIGADAS, povas VENDI.

2013/9/12 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Harri Laine

unread,
Sep 12, 2013, 1:56:15 PM9/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis, 12.9.2013 20:05 +0200:

> Principe oni lu(ig)as, kaj nur eventuale oni vendas/ acxetas.
>
> Mi preferus luvendo.
>
> (Por informo: en la itala, la oficiala esprimo estas “locazione
> finanziaria” = financa luo).

Mi ne komprenas, kial oni volas nomi "vendo" ion kio ne estas vendo.
La itala "financa luo" tre bone priskribas la aferon.

Ankaŭ Wells diras simple ke "lease" = lukontrakto, lui, luigi

Ĉi tie la angla vorto "leasing" tre specialiĝis en aliaj lingvoj
por signifi tiajn longatempajn lu(ig)ojn, kiuj temas pri havaĵoj
bezonataj en la funkciado de entrepreno. Al la lukontrakto povas
aldoniĝi kondiĉoj pri aĉeto aŭ rajto aĉeti post la kontrakta
periodo aŭ devo de la luiganto forpreni kaj prizorgi la havaĵon
post la periodo, aŭ io alia. Sed ĝi estas luigo, kiun ofte faras
financa kompanio, kiu do restas la posedanto de la havaĵo. El
la vidpunkto de la alia kontraktanto ĝi estas luado kaj helpas
la luanton akiri la aĵon, kies aĉeton tiu ne povus aŭ volus
financi.

Oni uzu, laŭ la signifo de la Angla vorto, iun esprimon kun
"luo" (aŭ eble "lukontrakto") kiel la ĉefan elementon.

"Financa luo", "longa luo" aŭ io simila estas tute kontentiga.
Eventuale oni precizigu iujn kondiĉojn.

Mi scivolas, de kie venis la stranga "z" en la vorto. La Angla
prononco havas tute klaran "s" kaj tiu lingvo klare distingas
la sonojn "s/z". (Eble anglalingvano povas konfirmi la "s"-
prononcon.)

Por via informo: la Finna akceptis la anglan vorton kun la
speciala financa signifo. Oni uzas aŭ finnigitan verbon
"liisata" kaj substantivon "liisaus", aŭ skribas anglece
la substantivon "leasata" sed la substiantivon simple
transprenas kiel "leasing". En vortaro mi trovis la difinon
"longatempa luo de aŭtoj, maŝinoj k.a.". La vorto populariĝis
verŝajne kun la pliiĝo de aŭto-lukontraktoj, kiujn unue faris
kompanioj por havigi aŭton al siaj gravaj dungitoj.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2013, 2:42:55 AM9/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Harri, vi detruas miajn certecojn.

Momente, do, financa/longa luo.


|  Mi scivolas, de kie venis la stranga "z" en la vorto. La Angla prononco havas tute klaran "s" kaj tiu lingvo klare distingas la sonojn "s/z".

De la eksterlanda elparolo, kiu en norda Italujo certe estas 'lizing' (en la centro ne).

Pjer

unread,
Sep 13, 2013, 2:25:49 PM9/13/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Eble ni povus tamen ankaù proponi "aĉetluado", kiam temas pri longa luado, kiu je la fino ebligas (aù laù la kontrakto ŝuldas) la aĉeton, ĉu ne?
La ĉefa afero estas lu(ad)o do kiel rimarkigis Harri la proponoj: lu(ad)aĉeto..., tute ne taùgis.

Pri la s / z, sama afero mirigis min pri la novvorta propono ĝinz-o pri senfalda aù moda pantalono (Jeans, kiuj moderne ne plu respondas al drelika pantalono).

Amike, Pjer.

Johan Derks

unread,
Sep 13, 2013, 12:14:24 PM9/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke akcepteblaj, sed ne precizaj estas nur LUIG-VENDO kaj LU-ACHETO.
Malnova kontraktformo simila al ĝi estas (nederlandlingve) huurkoop.
Tamen huurkoop (LU-ACHETO) ne estas identa al 'leasing', ĉar (Vikipedio:)
ĉe lu-acheto la transiro de la proprietaĵo je la fino de la procezo okazas el la leĝo kaj sekve ĝi ne estas laŭvola.
(Kun unu escepto: Se la lu-aĉetanto ne povas pagi ĉiujn periodajn monsumojn, la transiro ne efektiviĝas, sed ĝi perdas la jam pagitajn sumojn.)
Laŭ mia kompreno, sed mi ne estas financa eksperto, 'leasing' lasas la proprietecon ĉe la vendanto (do ĝi ne estas vera vendo)
kaj je la fino de la kontrakto la uzanto havas la rajton aĉeti la proprietaĵon.
Do 'leasing' estas luo (por longa periodo) kun aĉetrajto. Mi ne povas esprimi tion pli mallonge, tamen precize, ol per aĉetopcie lui.
 
 
Amike,
 
Johan 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 12 september 2013 16:27
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) lizing-o

Josenilton

unread,
Sep 13, 2013, 3:15:20 PM9/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Vere estas, ke tiu nocio el la komerca juro ne estas facile tradukebla, ne ecx difinebla en la angla mem, tiel ke ni devas krei la difinon, kiu plej alproksimigxas al la koncerna ideo.
 
Almenau en Brazilo, la luinto tuj ekposedas la havajhon, post la subskribo de la lu-kontrakto. Fine de la lu-periodo, li rajtas pagi ghin, por esti ghia proprietulo.

2013/9/13 Johan Derks <johan...@gmail.com>

Antonio De Salvo

unread,
Sep 13, 2013, 3:47:09 PM9/13/13
to la-bona...@googlegroups.com

En la itala jura sistemo oni distingis, gxis antaun nelonge, du tipojn de kontrakto :

1)      “Vendita con patto di riservato dominio” (vendo kun pakto de rezervita proprieto): tio okazas kiam la vendo okazas kun partopagoj, kaj la proprieto transiras nur post la lasta pago (tio signifas, ke se la acxetinto fordonas la ajxon antaux la fina pago, li respondecas pri senrajta alproprigo; tamen, dekomence transiras al la acxetinto la respondeco pri la ajxo, kaj el imposta vidpunkto la vendo estas perfekta, do oni aplikas la impostojn ekzistantajn en la komenca momento);

2)      “Locazione con patto di futura vendita” (luado kun pakto de estonta vendo), en kiu cxe la fino de la pagoj oni rajtas akiri la proprieton, enkalkulante la faritajn partopagojn kiel acxetan prezon. Estas bezonata aparta akto, kiu rekonas ke la sxuldo estis komplete pagita. El imposta vidpunkto, oni aplikas la impostojn ekzistantajn en la momento de la fina vendo.

 

Lastatempe aldonigxis tria tipo, “locazione con opzione di vendita” (luado kun opcio de vendo), kio praktike estas tre parenca al “leasing”; post la paso de antauxfiksita tempo, oni rajtas (se oni volas) acxeti, enkalkulante la faritajn pagojn kiel parton de la prezo.

 

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: venerdì 13 settembre 2013 18:14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) lizing-o

Josenilton

unread,
Sep 13, 2013, 5:04:53 PM9/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kurioze estas, ke la esperanta versio de Wikitrans parolas pri LEASING kiel LIZADO-n, sed, lauxtekste, temas pri alia speco de kontrakto, kvankam iom simila al tiu, pri kiu ni diskutas:
 
2013/9/13 Josenilton <jota...@gmail.com>

Marcos Cramer

unread,
Sep 14, 2013, 3:41:37 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Por kontrakto, ĉe kiu oni luas objekton kaj post antaŭdifinta tempo havas la rajton ĝin aĉeti, mi dirus "luaĉeta kontrakto". Dum la lua periodo, mi dirus, ke mi "aĉetluas" la objekton. Se mi fine decidus aĉeti ĝin, mi poste dirus, ke mi "luaĉetis" la objekton.

En la germana ekzistas faka distingo inter "Leasing" kaj "Mietkauf" (="luaĉeto"). La distingo estas farata depende de tio, kiu estas la ekonomia proprietulo dum la lua periodo de la kontrakto. Sed la germana Vikipedio diras, ke tiu distingo ne estas farata ekster Germanujo, do ni laŭ mi pvas ignori ĝin.

Alia eco, kiu laŭ la germana Vikipedio estas malsama ĉe "Laesing" kaj ĉe kutima luado, estas ke ĉe "Leasing" la luanto respondecas pri la vartado de la objekto (riparado kaj simile), dum ĉe kutima lukontrakto la luiganto respondecas pri tio. Sed tiaj aferoj ĉiuopkaze povas varii de kontrakto al kontrakto, do ni laŭ mi ne bezonas atenti ilin en la elekto de Esperanta termino.

La "z" ĉe "lizingo" vere ne estas pravigebla surbaze de la angla vorto "leasing" [ˈliːsɪŋ], sed ja surbaze de la anglismo "leasing" uzata en aliaj lingvoj (interalie en la germana la plej kutima prononco estas [ˈliːzɪŋ], kvankam la germana Vikipedio – kiel ofte ĉe anglismoj – mencias nur la anglan prononcon kaj ne la kutiman germanan).

Pjer skribis:

Pri la s / z, sama afero mirigis min pri la novvorta propono ĝinz-o pri senfalda aù moda pantalono (Jeans, kiuj moderne ne plu respondas al drelika pantalono).

La angla "jeans" estas prononcata kun fina [z], do tute pravigas la Esperantan "ĝinzo".

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2013, 3:51:00 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mia opinio Vendita con patto di riservato dominio” kaj Locazione con patto di futura vendita”, dankon al Antonio de Salvo, ambau similas al la nederlanda "huurkoop", char la proprieto transiras al la achetinto nur je la fino.  Tamen Vendita con patto di riservato dominio” havas ankau similecon kun la nederlanda "kopen (= vendere, JD) op afbetaling": ne estas bezonata aparta akto, sed - nur en la nederlanda vendovarianto - la proprieto transiras jam che la komenco. Mi samopinias kun Antonio, ke “locazione con opzione di vendita” estas praktike la sama kiel 'leasing'.
 
Mi plukuiris mian aserton, ke akcepteblaj, sed ne precizaj estas nur LUIG-VENDO kaj LU-ACHETO kaj poste, ke preciza estas aĉetopcie lui.
La decida eco estas, chu temas pri lu(ig)o au acheto/vendo. Kun 'leasing' temas pri lu(ig)o.
Tamen mi havas problemon decidi chu c
he 'leasing' la subjekto estas tiu kiu ricevas la ajhon au inverse: tiu kiu disponigas la ajhon au servvon, estas la subjekto.
En la angla uzighas la vortoj 'lessor' kaj 'lessee'. 'lessor' estas formo por la subjekto de la ago kaj 'lessee' por la koncernato (ofte la objekto, sed chi-tie la ricevanto). Origine la vorto aplikighas al farmigado (luigado de bieno). Tio implicas, ke la jura posedanto (bienisto) estas la subjekto.
En aliaj lingvoj (nederlanda, germana, pri la aliaj mi ne scias) estas la luanto kiu estas la subjekto.
Tial povas esti, ke por iuj lingvuloj 'leasing' estas esence luigado, por aliaj lingvuloj luado
Mi ankorau opinias, ke aĉetopcie lui estas preciza esprimo, sed oni malfacile adoptos ghin. Praktike oni povas uzi - mi opinias - aĉetlui; ne gravas chu la acheto estas fakto au nur opcio. Eble por anglalingvuloj kaj aliaj oni devas traduki 'leasing' al aĉetluigi.
(Kvankam la 'lessor' ne achetas, sed - opcie - vendas, mi preferas ne diri vendoluigi. Ankau li aĉetluigas.)

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2013, 4:00:28 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
En la germana ekzistas faka distingo inter "Leasing" kaj "Mietkauf" (="luaĉeto"). La distingo estas farata depende de tio, kiu estas la ekonomia proprietulo dum la lua periodo de la kontrakto. Sed la germana Vikipedio diras, ke tiu distingo ne estas farata ekster Germanujo, do ni laŭ mi pvas ignori ĝin.
Mi skribis hierau, ke tiu "Mietkauf" (="luaĉeto") estas bone konata en Nederlanda ("huurkoop").
Praktike oni ne bezonas distingi esperante inter "Mietkauf", "huurkoop" kaj "Leasing", sed eblas distingi (dum la luperiodo): aĉetlui kaj aĉetopcie lui.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 14 september 2013 9:41
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) lizing-o

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 14, 2013, 4:27:52 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al chiuj reagintoj. Lasu min nur iom pripensi por veni al linio kun kelkaj eblecoj, kiujn vi poste kritikos.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages