Sed mi preferus havi almenau unu aldonan alternativon konsistanta el nur rimedoj oficialaj/Fundamentaj/"tre internaciaj", ekzemple "raporto, scienca raporto".
Mi aldonas ĝin kiel plian variaĵon.Ĉu "stud(o)raport-o" ankaŭ plaĉus?
Sxajnas al mi, ke "referat" estas unu el tiuj ne malmultaj vortoj, kiuj
havas pli-malpli la saman formon en multaj lingvoj, do gxi aspektas
internacia. Tamen, se oni rigardas la _signifon_ de tiu vorto en pluraj
lingvoj, oni trovas gravajn diferencojn.
La etimologio de la radiko REFER (latine "re-ferre") estas "re-porti", de
kio la pasxo ne estas longa gxis "redoni la enhavon de". En la skandinavaj
lingvoj "referat" estas redono de la enhavo, cxefe de kunvenoj. Do se
raporto de estrara aux gxenerala kunveno estas pli ampleksa ol nura mencio
de la decidoj, tia raporto estas nomata "referat". (Se gxi estas nur resuma,
oni emas nomi gxin "protokoll".)
Sed kiam mi konatigxis kun la vorto "referato" en Esperanto, gxi estis uzata
kun signifo, kiun mi kutimis komuniki per la vorto "prelego". Supozeble tiu
uzo estas pauxsajxo de la germana "Referat". Laux mi tia "referato" ne nepre
estas redono de la enhavo de io antauxe prezentita, gxi povas esti prezento
de iu enhavo antauxe _ne_ prezentita. Se tiel estas, ni ne povas facilanime
anstatauxigi gxin per "referajxo", ne fiksinte antauxe la signifon de
"referi".
Senkonklude,
Otto
Se tiel estas, ni ne povas facilanime anstatauxigi gxin per "referajxo", ne fiksinte antauxe la signifon de "referi".
Senkonklude, Otto
Se iu ghin trovus (kaj la problemo pri la signifo ne tro forte kontrauus), tiam mi emus uzi la vorton "referato" lau Regulo 15.
> Sxajnas al mi, ke "referat" estas unu el tiuj ne malmultaj vortoj, kiuj
> havas pli-malpli la saman formon en multaj lingvoj, do gxi aspektas
> internacia.
Andreas Kück skribis:
<Jes, se kiel "internacian vorton" oni rigardas tian vorton, kiun
prenis almenau Europaj lingvoj, kaj pri la preninteco ne nepre
konsideras ali-kulturkomunumajn lingvojn. Ke iu el chi lastaj ja
prenis la vorton "referato", tion mi ne povas ekskluzivi - mi nur ne
trovis tian lingvon. Se iu ghin trovus (kaj la problemo pri la signifo
ne tro forte kontrauus), tiam mi emus uzi la vorton "referato" lau
Regulo 15.>
Sed referato ankau ekzistas en tute alia kunteksto, nome kiel
administraciero. Chu nur en Germanio?
Ronaldo S.
mi koncedas ke referajxo estas pli bona ol referato , cxar klaras ke ne
temas pri homo
mi konsentas kun Andreas/Leo ke "refer-" povus esti misinterpretata kiel
la angla "refer" (=referenc-), kaj ke "scienca raporto, studraporto" estus
ecx pli bonlingva.
Kio ne klaras al mi, estas:
* cxu tia raporto cxiam estu parolata, "busxa" , aw foje skribita?
* Se busxa, kiu estas la distingo disde "prelego"? Cxu nur la eduknivelo
de tiu kiu faras gxin? Kaj kio pri "lekcio"?
gxis, Ronaldo
Kio ne klaras al mi, estas: * cxu tia raporto cxiam estu parolata, "busxa" , aw foje skribita? * Se busxa, kiu estas la distingo disde "prelego"? Cxu nur la eduknivelo de tiu kiu faras gxin? Kaj kio pri "lekcio"?
"referi" pensigas min pri re-fer-i, "almeti novan feron sur ion"
"Referato" do povus esti ulo kun novaj feroj sur siaj suoj. ;-)
Zamenhof evitis tiajn dusencajn vortojn/radikojn, cu ne? Sed Raymond Schwarz
frandis ilin.
Amike salutas
Leo