regul(ig)ilo

2 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Apr 20, 2015, 5:54:42 AM4/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi havis ĉe Tatoeba jenan frazo: "La aerreguligilo tro bruas" laŭ la propono en SSV ĉe "klimatizilo".
Eminenta, ĝenerale tre fidinda Esperantisto proponis ŝanĝon:
   reguligilon --> regulilon.
Mi ŝanĝis la vorton laŭ lia propono.

En PIV oni trovas:
reguli (tr) = reguligi 3.

reguligi. Fari ion regula, pli precize: ...

regulilo, reguligilo. Aparato, kiu reguligas la funkciadon de maŝino: arklampa regulilo (kiu regas la proksimiĝon de la karbokrajonoj laŭ ilia konsumiĝo);  regulilo de sonintenso (Sin. fadkompensilo); 🚂regulilo de lokomotivo (reguliganta la iradon de la vaporo de la kaldrono al la cilindroj).

Ĉu indas ŝanĝi la liniojn en SSV metante -ig inter krampojn?

klimatizi

klimatiz·i → aer·regul(·ig)·i, mal·hejt·i
klimatizilo
klimatiz·il·o → aer·regul(·ig)·il·o, mal·hejt·il·o

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Apr 20, 2015, 7:15:41 AM4/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
|   Ĉu indas ŝanĝi la liniojn en SSV metante -ig inter krampojn?
Mi ne havas problemon pri tio. Ĉu iu kontraŭstaras?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Apr 22, 2015, 4:22:09 AM4/22/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Jes, ŝanĝinda laù mi, ĉefe pri klimatizilo.

klimatizi  klimatiz·i → aer·regul·ig·i, mal·hejt·i

sed

klimatizilo --> aer'regul'il'o povas sufiĉi, ĉar il'o entenas jam ideo de igi ion.

Ĉu ne, Leo ?

Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Apr 22, 2015, 6:45:54 AM4/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer schreef op 22/04/2015 om 10:22:
>
> klimatizilo --> aer'regul'il'o povas sufiĉi, ĉar il'o entenas jam ideo
> de igi ion.
>
> Ĉu ne, Leo ?
>
Sincerdire, mi ne certas pri tio.
Kion precize signifas "regul-ig-i"?
La baza vorto estas "regul-o". "Regul" do estas substantiveca radiko.
La senco de "regul-a" kaj "regul-i" ne estas aŭtomate klara, ĉar la
radiko estas substantiveca. Iu instanco devas klarigi, eĉ deklari ĝin.
http://vortaro.net/#regula iel montras, ke la senco de "regul" estas
neklara.
En ĝi estas 5 subdifinoj (el kiuj la unua estas pli-malpli aŭtomata derivo).
Ĉu "reguli" signifas: esti laŭ iu regulo (do netransitiva verbo)? Ne,
ĉar la verbo estas transitiva (laŭ PIV).
La PIVa difino de "reguli" resendas al "reguligi 3" (kion precize
signifas la signo "=" en PIV? Laŭ la papera PIVo ĝi signifas "montras
preferindan formon".)
Se oni akceptas la preferindan formon "reguligi", la nuna linio en SSV
estas tute pravigebla.
Se oni akceptas la difinon de "reguli" kiel transitivan verbon, ni
havu: klimatizilo --> aer-regul-il-o.
Miaopinie ekzistas kolizio inter ambaŭ sencoj.

Ideale estus, ke la Akademio decidus pri io tia.
Ĉu la Akademio kuraĝu deklari, ke jam ofte uzitaj vortoj estas eraroj?
Mi respondos per nova demando:
Ĉu iu kuraĝas diri, ke "singarda" estas eraro, se oni celas diri
"si-gard-a", ne "sin-gard-a", "gardanta sinon"? Ĝis nun tio ŝajnas
blasfemo. (Nu, mi tamen uzas la formon "sigarda" ĉe Tatoeba. Eble mi pro
tio meritas "gehenon" [jen neoficiala, Zamenhofa vorto] :-)
Iuj provas pravigi tiajn vortojn asertante, ke temas pri "ŝtoniĝintaj
esprimoj". Ĉu Esperanto konservu ilin? Mi mem malŝatas ŝtoniĝintajn
esprimojn. Mi ŝatas klarajn kaj simplajn regulojn. Precize tial mi ŝatas
Esperanton!

Sincerdire, mi ne scias la plej taŭgan respondon! Ni timas reformojn kaj
ni malŝatas malregulecojn...

Ĉu "la-bona-lingvo" preparas tiajn diskutojn por la Akademio?
Unua ago en tiu direkto povus esti enlistigo de tiaj problemoj. Kaj tio
jam okazas miaopinie.

Amike salutas Leo






Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages