en Vikipedio, mi trovas plurajn artikolojn kiuj parolas pri
"ĉampionado" en la senco "turniro, konkurso kie la venkanto iĝas
ĉampiono".
ReVo mem, ĉe la kapvorto "ĉampiono", plendas pri tiu misuzo de la
vorto - kiu logike devus signifi "estado ĉampiono" - kaj proponas la
solvon "ĉampionumo". Laŭ Guglo, tiu ĉi alternativo ja estas uzata,
tamen malofte.
Kiu estas, laŭ vi, la plej taŭga vorto? Ĉu ni havu linion por
malrekomendi la uzadon de "ĉampionado" en sencoj aliaj ol "estado
ĉampiono"?
Amike,
--
Fabio
Ĉu ni havu linion por malrekomendi la uzadon de "ĉampionado" en sencoj aliaj ol "estado ĉampiono"?
"Ĉampioni" ne nepre signifas "esti ĉampiono". Ĝi tute bone
povas signifi "agi kiel ĉampiono", "batali/konkursi kiel
ĉampiono". Sur tiu bazo "ĉampionado" estas plene logika.
"Reĝi" ja ne signifas nur "esti reĝo". Ĝi signifas ankaŭ
"regi kiel reĝo". "Profeti" ne estas nur "esti profeto",
sed ankaŭ "paroli/agi kiel profeto".
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
"champion/um/o"Mi aldonis tiun variaĵon.
> Mi tamen ne vidas, kiel "*champion/ad/o*" povus nomi la konkurson,
> en kiu la "*champion/o*" "*champion/*as".
Nek mi. Shajnas al mi, ke la de "championado" alprenita signifo
"konkurso por determini championon" rezultas el la nacia ghis ech iom
internacia uzado de similaj vortformoj, ekzemple:
- "championnat" en la franca
- "campeonato" en la portugala
- "čempionatas" en la litova
- "kampionati" en la albana.
Eble oni devas simple akcepti, ke ne chiuokaze iuj alprenitaj signifoj
de iuj vortoj estas tute logike klarigeblaj. Ekzemple mia tolajho
estas nomata tolajho, kvankam estas neniom da tolo en ghi, kaj
terpomoj estas nomataj terpomoj, kvankam ili neniel estas pomoj ...
--
Andreas Kueck