"agronomio", "agronomo"

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 3, 2008, 5:43:47 PM12/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ ReVo, "agronomio" estas "scienco pri agrokulturo". PIV kaj la Vikipedio diras per pli da vortoj esence la samon.

"agronomio" estis oficialigita en la 1-a Oficiala Aldono. Ebla alternativo povus esti "terkultivoscienco". Sed eble pro la longeco de la alternativo ni uzu nur "=" kaj ne "-->".

Pli klare malrekomendinda estas "agronomo", kiu bedaŭrinde estis oficialigita en la terura 7-a Oficiala Aldono. Do laŭ mi ni povus havi jenajn liniojn:

agronomi-o = ter-kultiv-o-scienc-o
agronom-o --> ter-kultiv-o-scienc-ist-o, agronomi-ist-o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Dec 4, 2008, 4:05:50 AM12/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> agronomi-o = ter-kultiv-o-scienc-o
> agronom-o --> ter-kultiv-o-scienc-ist-o, agronomi-ist-o
>
> Kion opinias la aliaj?

Mi malklare memoras, ke iam oni pridubis la bonlingvecon de "kultiv-".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2008, 5:24:31 AM12/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

Mi malklare memoras, ke iam oni pridubis la bonlingvecon de "kultiv-".
  
Jes, sed en la fino ĝi gajnis rilate al "kultur-i".

Vidu:

agrikultur-o [zam] = ter-kultiv-ad-o (inkluzive de bestbredado)

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages