> Tamen mi jhus lernis (dum diskuto en la Vikipedio pri fakaj novradikoj)
> ke rinito ne estas ia ajn nazinflamo, sed pli precize inflamo de la
> nazmukozo. Ni do aldonu la alternativon "naz-mukoz-inflam-o".
Ne forgesu la bonan vorton Fundamentan "kataro", kiu estas gxuste
mukoz-inflamo. PIV-2000 strange difinas gxin "muka elfluo, kauxzita de
inflamo de la koncerna mukozo", dum gxiaj ekzemploj klare montras, ke
temas pri malsano kaj ne nur "muka elfluo". Do
rinito --> naz-kataro
Cetere, PIV-2000 enhavas ankaux la vorton "korizo", kiun gxi difinas jene:
1. [MED.] Inflamo de la naza mukozo
2. = rinito
Kaj "rinito" (por trovi gxin, vi rigardu sub la neekzistanta vorto
rin/o) estas difinita:
[MED.] Inflamo de la naza mukozo
Interesa logiko, kiel do malsamas la du sencoj de "korizo"? Krome, sub
"kataro" trovigxas la ekzemplo
naza kataro (rinito)
Do, aldonu
korizo --> naz-kataro
cxu ne?
--
Harri
korizo --> naz-kataro